tradukoj: be da de en fr hu nl pl pt ru sv

*ret/o [1]

*retoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj aŭ ŝnuroj: nova aparato, kiu ... konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo [2].
a)
Uzata kiel kaptilo, ekzemple de sovaĝaj bestoj: (figure) lasi sin entiri en retonZ.
b)TEZ
=fiŝreto Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj [3].
VD:araneaĵo, filigrano, maŝaro, teksaĵo 1
2.
(figure) Io similanta tian plektaĵon: la reto de la vejnoj; la tuta lando estas kovrita per reto da fervojoj, da filioj; ŝtala reto da pafaĵoj; KOMP komputila reto.
3.
(figure) Komplikaĵo, malsimpla aŭ konfuza implikaĵo: vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj [4]; la nacioj estas preme interligataj per la reto de la interplektitaj interesoj; tiaj maljunuloj tute konfuziĝas en la malsimpla retaro de niaj modernaj vivkondiĉoj; reto da superstiĉoj kaj rutinoj.

retano

KOMP Uzanto de la Interreto, „retlandano“.

retejoTEZ Vikipedio

KOMP=TTT-ejo retejo ... kun informo pri internaciaj vojaĝoj [5].

retumiTEZ Vikipedio

(ntr)
KOMP Iel ajn pasigi tempon en la Interreto: por laboro aŭ plezuro; retpoŝte, navigante en TTT ktp. hieraŭ li retumis 3 horojn.

retumiloTEZ Vikipedio

KOMP Programa rimedo por retumi; TTT-legilo, poŝtilo ktp.

enretigi

KOMP Enmeti en atingeblan lokon de komputila reto, alŝuti: mi registras la muzikaĵon komputere kaj poste enretigas ĝin [6].

fiŝretoTEZ Vikipedio

Reto uzata por kapti fiŝojn: ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto [7].

interretoTEZ Vikipedio

KOMP Aro da interkonektitaj komputilaj retoj.

InterretoTEZ Vikipedio

KOMP(komune) Esperantigita nomo de „Internet“, la plej granda el la mallokaj retoj.
Rim.: Por la fakuloj „la Interreto“ estas unu speciala el multaj interretoj, tial oni uzas la artikolon (samkiel, cetere, en la angla). Tamen la publiko plej ofte tion ne konscias kaj uzas la vorton senartikole.
Rim.: Oni ofte mallongigas tiun nomon ĝis „la Reto“ (kaj en tiu formo la artikolo ne estas forigata).

vojretoTEZ

TRA=vojaro longdistancaj biciklaj vojretoj [8].

komputila retoTEZ Vikipedio

KOMP Aranĝo de la komunika kaj komuta aparataro, protokoloj kaj programaro, kiuj arigas plurajn (aŭ eĉ multajn) komputilojn en tutecan komputan sistemon. SUB:loka reto, malloka reto, transita reto

loka retoTEZ Vikipedio

KOMP Komputila reto tute situanta en unu ĉambro aŭ en unu konstruaĵo. Tia reto povas arigi ĝis proksimume 500 disponaĵojn.

malloka retoTEZ Vikipedio

KOMP Komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn.

retkamerao

KOMP Kamerao konektita al Interreto.

retkomerco

KOMP(komune) Komercado per la Interreto.

retleteroTEZ Vikipedio

KOMP Persone adresita mesaĝo sendita per komputila reto. TUT:retpoŝtoVD:afiŝo

retpoŝtoTEZ Vikipedio

KOMP Servo ebliganta al la rajtigitaj uzantoj interŝanĝi mesaĝojn per komputila reto.

tradukoj

anglaj

~o: net; ~ano : netter, netizen; ~ejo: web site; inter~o : internet; Inter~o : the Internet; komputila ~o: computer network; loka ~o: local area computer network, LAN; malloka ~o: wide area computer network, WAN; ~kamerao : webcam; ~komerco: e-commerce; ~letero: (piece of) e-mail; ~poŝto: e-mail.

belorusaj

~o b: мярэжа; ~o: сетка; ~ano : карыстальнік Інтэрнэта; ~ejo: сайт, вэб-сайт; ~umi: карыстацца Інтэрнэтам; ~umilo: браўзэр; fiŝ~o: мярэжа; Inter~o : Інтэрнэт; voj~o: транспартная сетка; komputila ~o: кампутарная сетка; loka ~o: лякальная кампутарная сетка; malloka ~o: глябальная кампутарная сетка; ~komerco: электронны гандаль; ~letero: паведамленьне электроннай пошты; ~poŝto: электронная пошта.

danaj

~komerco: Internethandel.

francaj

~o: filet, réseau; ~ano : internaute; ~ejo: site internet; ~umi: surfer (sur internet); en~igi : livrer (sur un réseau informatique); fiŝ~o: filet à poissons; Inter~o : Internet; voj~o: réseau routier; komputila ~o: réseau informatique; loka ~o: LAN, réseau local; malloka ~o: réseau étendu, WAN; ~komerco: commerce électronique, e-commerce; ~letero: courriel (un message), e-mail (un message), message électronique; ~poŝto: courrier électronique (système), e-mail (système).

germanaj

~o b: Fischernetz; ~o: Netz; ~ano : Internetnutzer; ~ejo: Internetseite; ~umi: surfen (im Internet); ~umilo: Browser; fiŝ~o: Fischernetz; inter~o : Internet; Inter~o : Internet; voj~o: Wegenetz; komputila ~o: Computernetzwerk; loka ~o: lokales Computernetzwerk; malloka ~o: Fernverkehrsnetz, Weitverkehrsnetz, Fernnetz, Langstreckennetz; ~kamerao : Webcam; ~komerco: Internethandel, E-Commerce; ~letero: E-Mail; ~poŝto: E-Mail.

hungaraj

~o: háló, hálózat; ~ano : internetező, hálópolgár; ~ejo: hálóhely, web-hely, web-site; ~umi: internetezik, böngészik (a világhálón), szörföz (a világhálón); ~umilo: böngésző; inter~o : világháló, internet; Inter~o : Internet; voj~o: úthálózat; komputila ~o: számítógép-hálózat; loka ~o: helyi hálózat; malloka ~o: nagy kiterjedésű hálózat; ~komerco: e-kereskedelem; ~letero: elektronikus levél, e-levél, drótposta, e-mail; ~poŝto: elektronikus posta, drótposta.

nederlandaj

~o: net, netwerk; ~ano : Internetgebruiker; ~ejo: webstek, web site; ~umi: surfen, internetten; ~umilo: bladeraar, browser; fiŝ~o: visnet; inter~o : internet; Inter~o : Internet; voj~o: wegennet; komputila ~o: computernetwerk; loka ~o: lokaal netwerk, LAN-netwerk, LAN; malloka ~o: wijd netwerk, netwerk op afstand, WAN-netwerk, uitgestrekt netwerk, WAN; ~kamerao : webcam; ~komerco: internethandel; ~letero: e-mail, e-mailtje; ~poŝto: e-mail.

polaj

~o: sieć; ~ano : użytkownik sieci (komputerowej); ~ejo: strona internetowa; ~umi: używać sieci (komputerowej); ~umilo: przeglądarka; fiŝ~o: sieć rybacka; inter~o : sieć połączonych komputerów; Inter~o : Internet; voj~o: sieć dróg; komputila ~o: sieć komputerowa; loka ~o: sieć lokalna; malloka ~o: sieć globalna; ~komerco: handel sieciowy; ~letero: list elektroniczny; ~poŝto: poczta internetowa.

portugalaj

~o: rede; loka ~o: rede local, LAN; malloka ~o: rede remota, WAN.

rusaj

~o: сеть; ~ano : пользователь Интернета, сетянин; ~ejo: сайт, веб-сайт; ~umi: бродить по Интернету; ~umilo: браузер; inter~o : межсетевое взаимодействие; Inter~o : Интернет; voj~o: транспортная сеть; komputila ~o: сеть ЭВМ, вычислительная сеть, компьютерная сеть; loka ~o: локальная вычислительная сеть; malloka ~o: глобальная вычислительная сеть; ~komerco: электронная торговля; ~letero: электронное письмо, сообщение по электронной почте; ~poŝto: электронная почта.

svedaj

~o: nät; ~ano : internetanvändare; Inter~o : internet; komputila ~o: datornätverk; loka ~o: lokalt datornätverk; malloka ~o: globalt datornätverk; ~letero: e-brev, e-mail; ~poŝto: e-post, e-mail.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
3. La Nova Testamento, S. Johano 21:11
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 5a
5. G. van Wilgen: Usona programara entrepreno..., soc.culture.esperanto, 1997-10-09
6. Ĉina Radio Internacia: Retaj amaskomunikiloj..., 2006-01-06
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 1:15
8. Zhong Q.: Aŭtofrakasistoj, soc.culture.esperanto, 2000-06-21

[^Revo] [ret.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.37 2009/09/11 16:31:28 ]