*azen/o PV

*azeno

1.
ZOO Mezgranda neparhufulo el la sama genro kiel ĉevaloj kaj zebroj, kun longaj oreloj, uzata kiel ŝarĝ-, tir-, kaj rajd-besto (Equus asinus): ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno PrV ; Abram […] havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn [1]; Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si [2]; ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris [3]; Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno [4]; unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno [5].

domazeno (Equus africanus f. asinus), Sovaĝparko Malnova Fasanejo en Klein-Auheim (Hesujo, Germanujo)
CC BY-SA 3.0  [6]
2.
(figure) Obstina kaj stulta homo: azen' al azeno riproĉas malsaĝon PrV ; forveturis azenido kaj revenis azeno PrV ; mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu ne tiras veturilon, nek portas sakojn [7].
angle:
ass 1. donkey
beloruse:
асёл
bretone:
azen
bulgare:
магаре
ĉeĥe:
osel, somár (nář. a expr., nadávka)
ĉine:
1. [lü], 驴 [lü], 驢子 [lüzi], 驴子 [lüzi], 毛驢 [máolü], 毛驴 [máolü] 2. 笨蛋 [bèndàn], 痴呆傻 [chīdāishǎ], 痴獃傻 [chīdāishǎ], 蠢人 [chǔnrén], 呆子 [dāizi], 浑人 [húnrén], 渾人 [húnrén], 混人 [hùnrén], 傻蛋 [shǎdàn], 傻帽 [shǎmào], 傻冒 [shǎmao], 山炮 [shānpào], 檮 [táo], 鐵頭 [tiětóu], 铁头 [tiětóu], 土老冒 [túlǎomao], 土老帽 [túlǎomao], 愚氓 [yúméng], 痴 [chī], 檮杌 [táowù], 笨人 [bènrén], 傻子 [shǎzi]
france:
âne
germane:
Esel
hebree:
חמור
hispane:
asno, burro
hungare:
szamár
indonezie:
1. keledai
itale:
asino, somaro
japane:
ロバ [ろば]
katalune:
ase, ruc, burro, somer
latinece:
1. Equus asinus
nederlande:
ezel
portugale:
jumento, asno, burro
ruse:
осёл
slovake:
osol, somár
svede:
åsna
tibete:
བོང་བུ་
turke:
eşşek
ukraine:
осел, віслюк

azenino

Inseksa azeno: kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam [8].
beloruse:
асьліца
bulgare:
магарица
ĉeĥe:
oslice
france:
ânesse
germane:
Eselin
itale:
asina, somara
nederlande:
ezelin
ruse:
ослица
slovake:
oslica

azenido

Nematura azeno: iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan [9].
9. La Nova Testamento, S. Marko 11:2
beloruse:
асьлянё, асьляня
bulgare:
магаренце
ĉeĥe:
oslí hříbě
france:
ânon
germane:
Eselfohlen
itale:
puledro (di asino)
nederlande:
ezelsveulen
ruse:
ослёнок
slovake:
oslie mláďa
ukraine:
осля

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.