* -id/

I.

-id

Sufikso esprimanta ĝeneralan ideon de naskiteco, deveno:
a)
ido1: ĉevalido estas nematura ĉevalo [1]; hundido (naskito de hundino); birdido; brutido [2].
b)
BOT Analogie pri la vegetaloj: kreskaĵido [3]; plantido.
c)
Posteuloj de reala aŭ mita praulo: la Hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [4]; ŝemidoj, hagaridoj.
d)
Ano de dinastio nomata laŭ ties fondinto: la Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo [5]; Karolidoj, Ĉingisidoj, Rurikidoj, Timurido
e)
Aldonite al nobela titolo, indikas idon de posedanto de tiu titolo, kiu ido mem ankoraŭ tiun titolon ne havas: estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun al reĝidino [6]; la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [7]; Necesas atentigi vin, ke la princino estis ĉi tie, sed la princidino, hejme [8]; princido (filo de princo); sinjorido.
f)
BIB En bibliaj tradukoj, hebrea idiomaĵo emfazanta heredan aŭtentecon de aparteno al koncerna speco: kio estas homido, ke Vi lin atentas? [9].
g)
LIN Lingvofamilio nomata laŭ sia reala aŭ mita fonto: lingvoj latinidaj; lingvoj ŝemidaj;
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 80:14
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
5. Zamenhof: Dua Libro de l' Lingvo Internacia, Varsovio, 1888. III:12
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
8. M. Lermontov, tr. N. Danovskij: Princidino Mary, Kaliningrado: Sezonoj, 2014.
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:3
ruse:
lingvoj latinidaj: романские языки. lingvoj ŝemidaj: семитские языки.
II.
Memstara samsignifa vortero.

ido

1.
BIO Juna nematura animalo (besto aŭ homo), precipe tia, kiu ankoraŭ dependas je sia patrino: Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn [10]; konservi al la malsupra parto [de termitejo] la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolviĝo de la ovoj kaj por la flegado de la idoj [11]; tridek mamnutrantajn kamel[in]ojn kun iliaj idoj [12]; mia patro ne interesiĝis pri la opinio de la hundino, kiam li dronigis ŝiajn idojn [13].
2.
GEN Filo aŭ filino rilate al ambaŭ aŭ ajna el siaj gepatroj: geedzoj kun multaj idoj; la infanoj devos esti idoj de kiel eble plej kapablaj personoj [14]; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino [15]; (figure) ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! [16]; MIT ĉe la marbordo alvenis la idoj de aero [17]. sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! [18]; ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? [19]; (figure) ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo ...? [20]; (figure) Berveling estas vera ido de la ekumenisma epoko [21].
3.
GEN Praido: mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj [22].
4.
(malofte) (evitinde) (figure) Disĉiplo: la idoj de Apolono, de Orfeo, de Platono, de Lutero, de sankta Bruno.
HOM:Ido (Esperantido)
angle:
young
beloruse:
дзіця, нашчадак
ĉeĥe:
descendent, dítě, potomek
ĉine:
2. 子孙 [zǐsūn], 孺子 [rúzǐ] 3. 子孙 [zǐsūn], 后裔 [hòuyì]
france:
petit (d'un animal), descendant, disciple, héritier (disciple), rejeton
germane:
2. Baby, Kind, Sprössling 3. Nachkomme
hungare:
2. gyerek, kölyök, sarj 3. ivadék, utód 4. követő
japane:
子ども [こども], 子孫 [しそん], 信奉者 [しんぽうしゃ], 弟子 [でし]
jorube:
adiye
kimre:
cyw
kose:
intshontsho
nederlande:
2. kind 3. afstammeling 4. discipel
pole:
2. dziecko 3. potomek 4. uczeń
portugale:
2. filho 3. descendente
ruse:
1. детёныш 2. потомок, порождение, дитя, чадо 3. дитя, потомок 4. последователь, питомец
slovake:
dieťa, mláďa, potomok
svahile:
kifaranga
svede:
2. bebis, barn 3. avkomma
taĝike:
љуворимакка
tatare:
тавык
ukraine:
курча
uzbeke:
jo’ja

praido

GEN Posteulo, pranepo post multaj generacioj: la juna rego Hassan la 2a, filo de Mohammed la 5a kaj laŭdire praido de la Profeto, kondamnis Ben Barka al morto [23]; gardisto rigardus ĉiun alian gardiston renkontaton kiel fraton aŭ fratinon, aŭ patron aŭ patrinon, aŭ filon aŭ filinon, aŭ prapatron aŭ praido [24].
23. Adrien DURANDARD: Murdo-mistero ankoraŭ solvotaMonato
24. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 5a
angle:
descendant
beloruse:
нашчадак (праз пакаленьні), патомак
germane:
Nachkomme
hungare:
ivadék, utód
japane:
子孫 [しそん]
nederlande:
afstammeling
pole:
prawnuk, potomek
portugale:
descendente
ruse:
дитя, потомок
svede:
avkomma

idaro

1.
GEN Aro de la homoj devenantaj de sama praavo: Dio [...] donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn [25]; memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David [26]. VD:gento1
2.
GEN Posteularo: la idoj de la liberaj homoj estas sanaj kaj fortaj, kaj la idaro de sklavoj estas malsanema, malgaja [27].
3.
(malofte) (figure) Disĉiplaro.
angle:
followers 1. lineage 2. descendants
beloruse:
1. патомства, нашчадкі 2. патомства, нашчадкі 3. нашчадкі, пасьлядоўнікі
ĉeĥe:
děti, potomstvo
ĉine:
[hòu], 后代 [hòudài], 子孙 [zǐsūn]
france:
descendance
germane:
1. Geschlecht (Nachkommen) 2. Nachkommen
hungare:
tanítványok 1. ivadékok 2. utódok, leszármazottak
japane:
子孫 [しそん], 後裔 [こうえい]
nederlande:
1. nageslacht 2. opvolgers
pole:
2. potomstwo
portugale:
descendência, prole
ruse:
1. потомки, потомство 2. потомки, потомство
slovake:
deti, mlaď, potomstvo
svede:
2. avkomma
ukraine:
потомство

administraj notoj