adjunkt/o PV

adjunkto

Helpanto en ofica funkcio: adjunkto de urbestro, de direktoro; la partoprenantoj unue aŭskultis prelegon de Ph. Dr. Veronika Heé, adjunkto pri teoriaj demandoj de tradukado [1]; s-ro Hikmet Habib […], adjunkto de s-ino Ahmed kaj membro de la delegitaro, klarigas […] MD17 ; la kunvenoj […] kunigas la ambasadorojn de la membro-landoj kaj iliajn adjunktojn [2]. VD:asistanto, adjutanto
1. La Ondo de Esperanto, Instrui Esperanton, 2001, №12
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Christophe Deloire kaj Christophe Dubois : Oni ne konfuzu
angle:
adjunct
beloruse:
ад'юнкт, памочнік, асыстэнт
ĉeĥe:
adjunkt, pomocný úředník
france:
adjoint, assistant
germane:
Beigeordneter
hebree:
תוספת
hispane:
adjunto, asistente
hungare:
helyettes, adjunktus
itale:
aggiunto (burocr.)
japane:
助役 [じょやく], 補佐 [ほさ], 助手 [じょしゅ]
katalune:
adjunt, assistent
nederlande:
adjunct
pole:
adiunkt
portugale:
adjunto, assistente, auxiliar
rumane:
asistent
ruse:
помощник, ассистент, адъюнкт
slovake:
pomocný úradník, pomocný úradník
ukraine:
помічник, ад’юнкт

administraj notoj