tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl pt ru tp

*fenestr/o

*fenestroTEZ Vikipedio

1.
Aperturo en muro de konstruaĵo por enlasi lumon kaj aeron, ordinare garnita per vitraĵo.
2.
Kadro(j) garnita(j) per vitraĵo(j) por fermi tian aperturon.
3.TEZ
KOMP Parto de komputila ekrano uzata kiel aparta ekrano: dialoga, konzola, redakta fenestro.

fenestraĵoTEZ

KOMP En grafika fasado, ĉia parto de fenestro, uzata por ekigi agon: butono, menuo, rulumskalo ktp.

fenestretoTEZ

Tre malgranda fenestro. VD:luko, giĉeto.

montra fenestroTEZ

=montrofenestro

montrofenestroTEZ Vikipedio

Fenestro en butiko por elmontri la komercaĵojn: infanoj ĉe montrofenestro [1].

fenestrokruceto

Ĉiu el la fostetoj, kiuj kruce dividas fenestron.

fenestropordo

Pordo provizita per fenestro.

ŝprucfenestroTEZ

KOMP Tiu fenestro de komputila ekrano, kiu subite aperas, plej ofte neatendite kaj kun reklamo, kaj parte kovras la aliajn fenestrojn. Firefox estas kompakta versio de la programo Mozilo. Ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [2].

tradukoj

anglaj

~o: window; ~aĵo: widget; ŝpruc~o: pop-up window.

belorusaj

~o: акно; ~eto: акенца; montro~o: вітрына.

bulgaraj

~o: прозорец; montro~o: витрина.

ĉeĥaj

~o: okno.

francaj

~o: fenêtre; ~eto: fenestron; montro~o: vitrine, devanture; ~okruceto: croisillon ; ~opordo: porte-fenêtre, porte vitrée.

germanaj

~o: Fenster; ~eto: Fensterchen; montro~o: Schaufenster; ~okruceto: Fensterkreuz; ~opordo: Fensterladen; ŝpruc~o: Pop-up-Fenster.

hispanaj

~o: ventana; ŝpruc~o: ventana emergente.

hungaraj

~o: ablak; ~aĵo: ablakelem, eszközprimitíva; ~eto: ablakocska, kis ablak; montro~o: kirakat; ~okruceto: ablakkereszt; ~opordo: üvegajtó.

nederlandaj

~o: venster; ~eto: venstertje; montro~o: vitrine; ~opordo: glazen deur; ŝpruc~o: pop-upvenster.

polaj

~o: okno; ~aĵo: kontrolka, aktywny element okna; ~eto: okienko, lufcik, świetlik, wizjer; montro~o: witryna, okno wystawowe, wystawa (pot.); ~okruceto: szpros; ~opordo: przeszklone drzwi, oszklone drzwi; ŝpruc~o: wyskakujące okienko, pop-up.

portugalaj

~o: janela; ŝpruc~o: janela pop-up.

rusaj

~o: окно; ~aĵo: управляющий элемент ; ~eto: окошко, окошечко, форточка; montro~o: витрина; ~okruceto: оконный переплёт , крестовина; ~opordo: застеклённая дверь ; ŝpruc~o: всплывающее окно .

tokiponaj

~o: lupa.

fontoj

1. K. Kalocsay: Streĉita kordo , ĉapitro: Vizaĝoj kaj pejzaĝoj
2. Marko Naoki LINS: Foliumiloj denove interbatalas, Monato, jaro 2005, numero 1a, p. 17a

[^Revo] [fenest.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2008/12/26 18:42:04 ]