8ekran/o Marta

ekrano

1.
FOTKOMPTEK Laŭeble ebena surfaco uzata por vidigi bildojn per speciala teĥniko: kina ekrano (blanka tuko, aŭ nura blanka tabulo, sur kiun oni projekcias luman bildon de objektoj); televida, komputila ekrano; En la kino sur fotel'! / Tie ĉi amuzaj scenoj / Vigle pasas sur l' ekran' [1]; PDF - dosiero neŝanĝebla, kiu montras perfektan kopion de la originalo sur la ekrano [2].
2.
Ŝirmilo ‐ objekto, kiu haltigas varmon, lumon, radiojn: ekrano kontraŭ elektromagnetaj ondoj.
a)
Diversforma mebleto, kiun oni uzas por sin ŝirmi kontraŭ ardo de fajro: proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico Marta . VD:fendro
Rim. 1: La sencoj 1 kaj 2 estas preskaŭ kontraŭaj (la unua servas por vidigi, la dua por kaŝi). En la moderna Esperanto estas tendenco uzi la vorton ekrano por la senco vidiga (ekrano,1), kaj la sencojn kaŝajn kaj protektajn esprimi per „ŝirmilo“.
Rim. 2: La Akademia difino ial provas savi la etimologian konfuzon: laŭ ĝi ekrano estas ĉia baro survoje de radiado, sendepende de tio, ĉu ĝia celo estas haltigi kaj kaŝi aŭ vidigi. Tia difino klarigas etimologian konfuzon kaj estas interesa por la lingvoj kiuj havas nur unu vorton por la du nocioj; sed ĝi estas nebezonata kaj malutila en Esperanto, kiu havas du apartajn (kvankam etimologie ja parencajn) radikojn por tiuj du apartaj nocioj... Kaj la difino per radiado malsukcesas por memlumantaj aŭ likvakristalaj ekranoj, la stacidomaj ekranoj funkciantaj per koloraj platetoj ktp.
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
2. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
angle:
screen
beloruse:
1. экран kina ~o: кінаэкран. komputila ~o: дысплей, манітор. 2. экран, шырма, заслон
bretone:
skramm
ĉeĥe:
obrazovka, paraván, plenta, promítací plocha, stínítko, zástěna
ĉine:
2. 保护伞 [bǎohùsǎn], 掩护物 [yǎnhùwù], 遮蔽物 [zhēbìwù], 盾紋 [dùnwén], 盔架 [kuījià], 盾型的东西 [dùnxíngdedōngxi], 后盾 [hòudùn], 保护开关 [bǎohùkāiguān]
france:
écran (tous sens)
germane:
1. Bildschirm, Leinwand, Projektionsfläche kina ~o: Kinoleinwand. komputila ~o: Computerbildschirm. 2. (Schutz-)Schirm
hebree:
1. אקרן, מרקע komputila ~o: צℷ. 2. מסך
hispane:
pantalla
hungare:
1. képernyő kina ~o: mozivászon, filmvászon. komputila ~o: számítógép-képernyő, monitor. 2. védőernyő, kályhaellenző, paraván
japane:
ついたて, 遮蔽物 [しゃへいぶつ], 映写幕 [えいしゃまく], スクリーン, 画面 [がめん], 表示画面 [ひょうじがめん]
nederlande:
1. scherm, beeldscherm kina ~o: bioscoopscherm. komputila ~o: computerscherm. 2. scherm
okcidentfrise:
1. skerm
pole:
1. ekran kina ~o: ekran kinowy. komputila ~o: monitor, wyświetlacz. 2. ekran ochronny, osłona
portugale:
1. tela 2. anteparo, guarda-fogo, pára-luz
ruse:
1. экран kina ~o: киноэкран. 2. экран, заслонка
slovake:
obrazovka, plenta
svede:
1. bildskärm kina ~o: filmduk. 2. skärm
ukraine:
екран (у кіно), ширма, заслін

ekrani

(tr)
=ŝirmi
beloruse:
экранаваць
ĉeĥe:
představit plentu před něco
france:
faire écran
germane:
abschirmen, schirmen
hebree:
למסך
hungare:
véd (védőernyővel), leárnyékol
japane:
ついたてでさえぎる, ついたてを立てる [ついたてをたてる]
pole:
ekranować
slovake:
predstaviť plentu pred niečo

ekranego

1.
TEK Granda ekrano1, muntita en televida studio aŭ publika loko (sur domtegmento, en stacidomo ktp) por vidigi kurantan eventon, reklamon, anoncojn: sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj „Platz der Republik“ kaj „Potsdamer Platz“ estis ekrannegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj [3]; la kunularo kaj amikaro de Frato Roger […] partoprenis la diservon en la grandega preĝejo el ligno en Taizé, dum ankaŭ miloj da fideluloj ĉeestis ĝin dank' al ekranego ekstere de la preĝejo [4].
2.
=ŝirmilo2, faldoŝirmilo
angle:
1. big screen
beloruse:
1. вялікі экран 2. шырма, заслон
ĉeĥe:
stahovací stěna, španělská stěna
france:
2. paravent
germane:
1. Leinwand, Großbildschirm
hebree:
מסך גדול
hispane:
2. gran pantalla
hungare:
2. spanyolfal, paraván
japane:
ついたて, 屏風 [びょうぶ]
pole:
2. parawan
ruse:
1. (большой) экран (на крыше дома и т.п.) 2. ширма
slovake:
španielska stena

katodradia ekrano

FOT Ekrano en kiu elektronĵetilo aktivigas lumineskaĵojn de la vidiga surfaco: 5-cola katodradia ekrano funkciis nur en teksta formo kaj prezentis 24 liniojn [5].
beloruse:
кінэскоп, экран з электронна-прамянёвай трубкай
ĉine:
阴极射线管 [yīnjíshèxiànguǎn]
france:
écran à tube cathodique
germane:
Kathodenstrahlbildschirm
hispane:
monitor de tubos de rayos catódicos
pole:
kineskop, ekran luminescencyjny z tubą katodową

likvakristala ekranoKompLeks , LK-ekrano

FOT Ekrano en kiu likvaj kristaloj sub elektroimpulsoj orientiĝas por produkti bildojn: al mi tre plaĉis LK-ekranoj, kiujn oni pendigis eĉ en vagonoj [6]; la likvakristala ekrano havas iomete bluetan koloron [7].
6. A. Brikaĵo: Esperanto новости, 2005-06-07
7. Vastalto: Akvosfero, 2006-10-15
angle:
liquid crystal display, LCD
beloruse:
вадкакрышталічны экран, вадкакрышталічны дысплей, вадкакрышталічны індыкатар
ĉeĥe:
displej z tekutých krystalů
ĉine:
液晶显示 [yèjīngxiǎnshì], 液晶显示器 [yèjīngxiǎnshìqì]
france:
écran à cristaux liquides
germane:
LCD, Flüssigkristallanzeige
hispane:
pantalla de cristal líquido
japane:
液晶画面 [えきしょうがめん]
pole:
wyświetlacz ciekłokrystaliczny, ekran ciekłokrystaliczny, monitor ciekłokrystaliczny
ruse:
жидкокристаллический дисплей
slovake:
displej z tekutých kryštálov

plasmekrano, plasmoekrano, plasma ekrano

FOT Ekrano en kiu gasajn ĉelojn plasmigas kaj lumigas elektroimpulsoj: tekkomputilo havas […] platan likvakristalan aŭ plasman ekranon [8]; pli modernaj […] estas LCD-ekranoj kaj plasmoekranoj [9].
beloruse:
плязмавы экран
ĉine:
等离子显示屏 [děnglízǐxiǎnshìbǐng]
france:
écran à plasma
germane:
Plasmabildschirm
hispane:
pantalla de plasma
pole:
wyświetlacz plazmowy, ekran plazmowy, monitor plazmowy

tuŝekrano

KOMP Ekrano kiu povas esti uzata kiel enigilo por komputilo tuŝante ĝin: ĉi tiu videoludilo havas du ekranojn, kaj unu el ili estas tuŝekrano [10]; tie estas multfunkcia informpanelo kun tuŝekrano, kie oni povas ekkoni la bazajn informojn [11]; la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon, kiu estas tre sentema kaj ebligas la uzon de pluraj fingroj samtempe, malkiel la pli fruaj rezistaj tuŝekranoj [12].
10. Nintendo DS, Vikipedio
11. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo, 2009
12. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010
angle:
touch screen
beloruse:
сэнсарны экран
ĉine:
触幕 [chùmù], 触控式萤幕 [chùkòngshìyíngmù]
germane:
Touchscreen
hispane:
pantalla táctil
japane:
タッチスクリーン, タッチパネル [たっちぱねる]
nederlande:
touchscreen, aanraakscherm
okcidentfrise:
taastskerm

ekranbloko

KOMP En terminalopersona komputilo, bloko2 en kiu estas muntita komputila ekrano1: rastruma ekranbloko tiel interaganta kun la procesoro, ke […] [13]. VD:ekrano
angle:
visual display unit, monitor
beloruse:
дысплей, манітор
ĉeĥe:
optická zobrazovací jednotka, vizuální zobrazovací jednotka
germane:
Monitor, Anzeigeeinheit [ark]
hebree:
נעילת מסך
hispane:
monitor, terminal
hungare:
kijelzőegység, monitor
pole:
monitor, jednostka monitora
ruse:
дисплей, монитор
slovake:
optická zobrazovacia jednotka

ekrankopio

KOMP Kopio de tio, kion oni en iu momento sur ekrano (cele al konservo, forsendo ks): malhelpi ekrankopiojn [14].
angle:
screenshot
beloruse:
здымак экрана
france:
capture d'écran
germane:
Bildschirmfoto
hispane:
captura de pantalla
nederlande:
schermafbeelding, schermafdruk, screenshot
pole:
zrzut ekranu

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.