1abism/o

abismo

1.
Profundegaĵo: mallumo estis super la abismo [1]; neforgesebla alterno de belegaj pejzaĝoj alpaj: krutaj rokmuroj, ombraj abismoj, idiliaj paŝtejoj [2]; (figure) ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj Marta ; (figure) ŝi falis en senfundan abismon de malespero [3]. VD:interkrutejo, fendego, kaverno, kratero2, ravino, valo
2.
(figure) Plena, ĝisfunda ruiniĝo: memoru […] ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin! [4]; la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio [5]; la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ Marta ; la tradiciaj partioj falis en abismon [6]. VD:bankroto, depresio1, malhaŭso
3.
(figure) Plena, esenca neakordigebla diferenco: fremda animo estas abismo sen limo PrV ; estas giganta abismo inter malriĉaj kaj industriaj landoj [7]; evidentiĝas, ke daŭre ekzistas abismo inter diversaj klasoj koncerne universitatan edukadon [8]. VD:faŭko, fundo, maro, senfundaĵo, glutejo.
angle:
1. abyss 2. oblivion
beloruse:
бездань, прорва
bretone:
isfont, islonk
ĉeĥe:
1. propast
ĉine:
1. [hè], 峭壁 [qiàobì], 崖 [yá], 悬崖 [xuányá], 懸崖 [xuányá], 深坑 [shēnkēng], 深度 [shēndù]
france:
abîme, abysse, gouffre, précipice, tréfonds
germane:
Abgrund 1. Tiefe
hebree:
תהום
hispane:
abismo
hungare:
1. mélység 2. tönk 3. szakadék
itale:
abisso
japane:
深淵 [しんえん], 深海 [しんかい], 底なしの淵 [そこなしのふち], 天地創造以前の混沌 [てんちそうぞういぜんのこんとん]
katalune:
abisme 1. abisme
nederlande:
1. afgrond 2. afgrond 3. kloof
okcitane:
1. abisme
perse:
قعر، ژرفنا
pole:
1. czeluść, przepaść, otchłań 2. przepaść, niebyt, nicość 3. przepaść
portugale:
abismo
rumane:
abis
ruse:
пропасть (сущ.), бездна
slovake:
priepasť
svede:
avgrund
turke:
uçurum
ukraine:
безодня, прірва, провалля

abisma

Rilata al abismo: en la abisma mallumo, vido estus malĉefa kaj tuŝsenso […] estus ĉefa [9]; (figure) abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj Marta .
9. Jean-Marc Lévy-Leblond : Ĉu scienco estas universala?, Le Monde diplomatique en Esperanto
beloruse:
бяздонны
bretone:
islonkus
ĉeĥe:
propastný
dane:
afgrundsdyb
france:
abyssal, illimité (insondable), incommensurable (insondable), insondable (abyssal), infini (très profond), profond (insondable)
hebree:
תהומי
itale:
abissale
japane:
深淵の [しんえんの], 底知れないほど深い [そこしれないほどふかい], 深海の [しんかいの]
katalune:
abismal
pole:
czelustny, przepastny, bezdenny
ruse:
бездонный
slovake:
priepastný
ukraine:
бездонний, глибоководний, абісальний

enabismiĝi

Malaperi en abismon: ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj. ChL ; ŝi enabismiĝis en ĝemo kaj agonio [10]; Lizio eksilentis, kaj mi enabismiĝis en profundan meditadon [11]. VD:droni, sinki
beloruse:
зьнікнуць у бездані
germane:
in den Abgrund versinken
japane:
深く沈む [ふかくしずむ], 沈みこむ [しずみこむ]

administraj notoj