*glut/i PV

*gluti

(tr)
1.
Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon: gluti la varmegan kafon [1]; ŝi komencis avide gluti kaviaron [2]; gluti kuracilon kun sia manĝo [3]; Anjo glutis aeron kaj ridetis [4]; ĉu vi vidas la kropkolombon […] kiel ĝi glutas pizojn [5]? azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj [6]; iom malsperte […] la neapudmara homo provas gluti ostron [7]; ili volupteme glutis la cigaredan fumon Metrop ; li ripete glutis sian salivon [8]; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti PrV .
2.
(figure) Malaperigi profunde en si: la maro glutis lin [9]; [tuj] ŝin glutos la profundo por ĉiam [10]; veturi tiun keston [ŝipaĉon], tio estas hontindaĵo, pro kiu mi longe devos barakti, antaŭ ol mi glutos (akceptos, toleros) kaj digestos tion [11]; [ŝi] preskaŭ glutis (avide rigardis) lin per la okuloj [12]; La ocean’, el bordo elirinte, ⫽ Ne pli sovaĝe glutas l’ ebenaĵon, [13]; la vagonaro glutas (trakuras) la kilometrojn [14]; la naŭ fajroj […] glutis pli ol mil kvarcent kvindek pezajn ŝovelplenojn da karboj [15]; momenton poste ŝajnis, kvazaŭ la flamoj glutus ĝin [16]; por gluti sian emfazon, li aldonis: – mizerulo, fripono [17]!
angle:
swallow
beloruse:
глытаць, каўтаць, праглынуць, пракаўтнуць
ĉeĥe:
lokat, loknout, pohlcovat, polykat, spolknout
ĉine:
[yàn], 吞下 [tūnxià], 嚃 [tà], 吞 [tūn]
france:
avaler (ingurgiter), engloutir, ingurgiter
germane:
schlucken, verschlucken
hispane:
tragar
hungare:
nyel, lenyel
itale:
ingoiare, inghiottire, degluttire
japane:
飲み込む [のみこむ], 飲み下す [のみくだす], むさぼる
katalune:
1. empassar-se 2. engolir, englotir
nederlande:
slikken, inslikken
pole:
łykać
portugale:
1. engolir, tragar, deglutir 2. engolir (fig.), tragar (fig.)
ruse:
глотать, проглотить
slovake:
hltať, prehltnúť
svede:
svälja
tibete:
མིད་ཁྱུར་
tokipone:
moku
turke:
yutmak
ukraine:
ковтати, проковтувати

glut

(sonimito)
Sono de glutado: li trinkadis labore, glut...glut...glut... ĉu li eltenos [18]? hiks'! glut' [19]!
18. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 2:1
19. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
france:
glou !
itale:
glu
katalune:
blub-blub, gloc-gloc

gluto

1.
Ago gluti: [li] faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado [20]; post ĉiu gluto grincadi siajn dentojn [21].
2.
Kvanto de tio, kion oni glutas per unu fojo; glutkvanto: la knabo eltiris la botelon, […] almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton [22]; Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo [23]. VD:ĉerpeto, plenbuŝo
beloruse:
глыток, каўток
ĉeĥe:
doušek, hlt, lok, polknutí
ĉine:
满满一口 [mǎnmǎnyīkǒu], 咕噜咕噜饮 [gūlūgūlūyǐn], 吞飲 [tūnyǐn], 一次吞飲量 [yīcìtūnyǐnliàng], 忍气 [rěnqì], 牛飲 [niúyǐn], 吞咽 [tūnyān]
france:
2. bouchée
germane:
Schluck
hispane:
2. bocado
hungare:
1. nyelés 2. falat
itale:
1. deglutizione 2. sorsata, sorso, boccone (quantità), boccata (quantità)
japane:
一飲み [ひとのみ], 一口 [ひとくち]
katalune:
1. engolida, empassada, deglució 2. glop, mos, bocada
nederlande:
slok
pole:
2. łyk
portugale:
1. engolição 2. gole, trago, sorvo
ruse:
глоток
slovake:
dúšok, hlt
turke:
2. lokma
ukraine:
ковток

glutema

Avide manĝanta, manĝegema.
beloruse:
пражэрлівы, ненаедны
ĉeĥe:
hltavý
france:
glouton (adj.)
hispane:
tragón
hungare:
torkos, falánk
itale:
ingordo
japane:
大食いの [だいくいの], 大酒飲みの [だいさけのみの]
katalune:
golafre, voraç, fartaner
nederlande:
gulzig
pole:
żarłoczny
portugale:
glutão (adj.)
ruse:
прожорливый
slovake:
hltavý
turke:
obur
ukraine:
захланний

glutejoZ

1.
ANA Gorĝo.
2.
(vulgare) Manĝejo: kial stari ĉi tie en la strato? ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per ŝaŭmaĵo [24]!
3.
(figure) Abismo. VD:faŭko
24. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 42. El Sub La Tero Aperas La Vero.
beloruse:
1. глотка 3. прорва, бездань
ĉeĥe:
propast
ĉine:
[yì], 咽头 [yāntóu]
france:
1. gosier 3. gouffre (abime)
germane:
Rachen
hungare:
1. torok 3. szakadék
itale:
1. gola 3. voragine (fig.)
japane:
のど, 深い裂け目 [ふかいさけめ]
katalune:
1. gola, gargamella 3. abisme, bàratre
nederlande:
1. strot 3. afgrond (fig.)
pole:
1. paszcza
portugale:
1. goela
ruse:
1. горло, глотка, зев 3. пропасть, пасть (перен.)
slovake:
hltan, priepasť (prenesene)
svede:
1. strupe 3. avgrund
ukraine:
зів, паща

engluti

1.
Tute enigi en sin: la juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko [25]; la grandaj buldogoj […] aspektis kvazaŭ ĉiu el ili povus engluti homon [26]; (figure) la tero […] englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili [27]; (figure) multaj en mia aĝo […] englutis la tutan saĝecon de la mondo [28]; per sola trarigardo ŝi englutis la tutan artikolon [29]; ĉi tiu bildo englutis (ekposedis, fascinis, okupis3) ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris Marta ; granda fiŝo englutis la hoketon, kaj la malforta kreaĵo ne havis sufiĉe de fortoj por eltiri ĝin [30]; (figure) ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn [per] grandega superforto [31]; fiŝo pli granda malgrandan englutas PrV ; (figure) se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos (ekposedos) PrV . VD:forgluti, vori
2.
Forkonsumi, foruzi: tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono [32]; ĉi tiuj virinoj […] englutas la riĉaĵojn […] miajn [33];
angle:
devour
ĉine:
吞吃 [tūnchī], 交織在一起 [jiāozhīzàiyìqǐ], 席卷 [xíjuǎn], 大吃 [dàchī], 牛飲 [niúyǐn]
france:
dévorer
germane:
verschlingen
japane:
飲み込む [のみこむ], 消し去る [けしさる], 使い果たす [つかいはたす]
ruse:
пожирать

forgluti

Malaperigi glutante: leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti [34]; (figure) tiun trezoron forglutis la kameno Marta ; (figure) forgluti (malklare, duone elparoli) la vortojn PV ; li silentis, forglutante siajn timojn PV ; (figure) la fortoj de la tutmondiĝo iam forglutas ĉiujn diferencojn [35]; nigraj truoj kapablas ne nur forgluti, entiri internen, la ĉirkaŭan materion, sed male ĝin eĉ elradii [36].
34. La Nova Testamento, I. Petro 5:8
35. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
36. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo, 2013
beloruse:
праглынуць, паглынуць
ĉeĥe:
zhltnout
ĉine:
[yàn], 哙 [kuài]
france:
avaler (faire disparaître), ravaler (réprimer), réprimer (ravaler)
germane:
verschlucken
hungare:
elnyel
itale:
trangugiare, ingollare
japane:
飲み込んでしまう [のみこんでしまう], 口ごもる [くちごもる], ぐっと抑える [ぐっとおさえる]
katalune:
empassar-se, empassolar-se
nederlande:
inslikken (fig.)
pole:
połykać
ruse:
проглотить
slovake:
pohltiť, zhltnúť
ukraine:
проковтнути

administraj notoj

pri ~i:
    Indus precizigi, kiam ~i kaj en~i ne sinonimas.
    [MB]
  
~ema: Mankas dua fontindiko.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas verkindiko en fonto.