*kur/i UV

*kuri

(ntr)
1.
(iu) Iri per movoj pli rapidaj ol marŝo: ŝi tuj kuris bati ŝin [1]; kuri post iu, al iu; la muso kuris sub la liton [2] [3]; kuradi kiel venenita muso (rapide kaj ĉien) PrV ; (figure) kuri en danĝeron [4]. VD:galopi.
2.
(io) Rapide moviĝi de iu loko al alia: la sunaj radioj venke kuris tra la spaco; nuboj kuras en la ĉielo; ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flametoB ; mono kuras al mono PrV ; tremoj kuras sur mia dorso [5]; (figure) la dormo kuris for de miaj okuloj [6]; (figure) sciiĝo kuris tra la urbo; (figure) larmoj elkuris al li sur la vangojn BdV .
3.
(io) Daŭri; iri seninterrompe: akvo kura (kuranta), akvo pura PrV ; la vojo kuras sur varmaj valojB ; ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo; la procentoj kuras jam de unu jaro.
Rim.: Vd ankaŭ la ekzemplojn ĉe kuranta.
afrikanse:
hardloop
albane:
drejtuar
amhare:
አሂድ
angle:
run
arabe:
تشغيل
armene:
վազում
azerbajĝane:
run
beloruse:
бегчы
bengale:
রান
birme:
ပွေးသှား
bretone:
redek
bulgare:
1. бягам, тичам 2. бягам, минавам 3. вървя, минавам
ĉeĥe:
běžet, běžet, utíkat
ĉine:
奔跑 [bēnpǎo], 奔走 [bēnzǒu], 跑 [pǎo], 跑步 [pǎobù]
dane:
køre
estone:
run
filipine:
tumakbo
france:
courir
germane:
1. laufen, rennen 2. durchlaufen, durcheilen 3. fließen, rinnen
guĝarate:
રન
haitie:
kouri
hinde:
चलाने
hispane:
1. correr
hungare:
fut, rohan, szalad
igbe:
omume
indonezie:
berlari
irlande:
rith
islande:
hlaupa
itale:
correre
japane:
ラン
jave:
roto
jide:
לויפן
jorube:
sure
kanare:
ರನ್
kartvele:
აწარმოებს
kazaĥe:
жүгіру
kimre:
rhedeg
kirgize:
Нускасы:
kmere:
ការរត់
koree:
실행
korsike:
scappu
kose:
baleka
kurde:
rev
latine:
currunt
latve:
palaist
laŭe:
ການດໍາເນີນງານ
litove:
paleisti
makedone:
бегство
malaje:
jangka
malajalame:
ഓട്ടം
malte:
medda
maorie:
oma
marate:
धाव
monge:
khiav
mongole:
урсгал
nederlande:
1. lopen, rennen, hollen 2. lopen 3. lopen
nepale:
रन
njanĝe:
amathamanga
okcidentfrise:
run
panĝabe:
ਰਨ
paŝtue:
د دويم پړاو
pole:
1. biec 2. biec, gnać, pędzić 3. biec
portugale:
1. correr
ruande:
kwiruka
ruse:
бежать
samoe:
momoʻe
sinde:
هلائي
sinhale:
ලකුණු
skotgaele:
ruith
slovake:
bežať, utekať
slovene:
rok
somale:
orod
ŝone:
manya
sote:
li matha
sunde:
lalumpatan
svahile:
kukimbia
taĝike:
давидан
taje:
วิ่ง
tamile:
ரன்
tatare:
йөгер
telugue:
రన్
tibete:
རྒྱུག་བརྒྱུགས་བརྒྱུག་རྒྱུགས་
ukraine:
пробіг
urdue:
رن
vjetname:
chạy
zulue:
sigijime

kuranta

La regula participo de la verbo kuri, inter kies specialaj kromsignifoj aparte menciindas la derivaĵoj de la senco kuri3, karakterizantan aferojn daŭrajn, komencitajn kaj ne finitajn:
1.
Rilata al la nuna, ĉi tiu, aŭ situacia momento: la verkoj estu senditaj (...) antaŭ la fino de la kuranta jaro 2003 [7]; la monrimedoj de la Asocio ne uzitaj en la kuranta jaro (iu ajn hipoteza, situacia jaro) restas je ĝia dispono kaj eniĝas en la financan planon de la venonta jaro kiel la pasanta restaĵo [8]; ni devas la nombron de ĉiuj tiuj ĉi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata, dividi je sep [9]; kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago Marta ; marde mi kunvenas kun kelkaj esperantistoj, por laŭtlegi leterojn kaj novelojn (...) kaj ĝenerale diskuti kurantajn aferojn en tiu lingvo [10]; KOMP la kuranta valoro de variablo (je iu supozata momento).
2.
Ripete, regule okazanta; kutima, ordinara: kiel vi pagas la kurantajn elspezojn? [11] EKON kuranta konto (banka konto1 por fari kurantajn, kutimajn operaciojn); deŝirita de la kuranta sort' de mia domo Ifigenio .
7. Huzimaki Ken’iti: Frap-frazo por Esperanto, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
8. Statuto de Ukrainia Esperanto-Asocio, artikolo 5.5. Kievo, 2002
9. J. Grohn: Fingra kalendaro, FK
10. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 10a.
angle:
current ~anta konto: current account.
beloruse:
бягучы
bulgare:
текущ
ĉeĥe:
běžný, obecně uznávaný
france:
courrant
germane:
laufend
japane:
走っている [はしっている], 現在の [げんざいの], 目下の [もっかの]
ruse:
текущий ~anta konto: текущий счёт.
slovake:
bežný, všeobecne uznávaný
ukraine:
біжучий, поточний

kuro

Ago kuri: premio estis destinita […] pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro [12]; volanta kruro ne laciĝas de kuro PrV ; al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro PrV ; doni liberan kuron al la haltinta mono [13]; lasi liberan kuron al siaj larmoj [14]; mi pafis sagon en la aeron [… ĝi] forfluganta tiel rapidis, ke mi la kuron (kurson) tute ne vidis FK .
beloruse:
бег
bretone:
red, redadenn
bulgare:
бяг, бягане, тичане
ĉeĥe:
běh, průběh
france:
course, cours (marche, progression) lasi liberan ~on al: laisser libre cours à.
germane:
Lauf, Rennen lasi liberan ~on al: etwas freien Lauf lassen.
hispane:
carrera
hungare:
futás, rohanás, szaladás
itale:
corsa
japane:
ひと走り [ひとはしり], 走行 [そうこう]
nederlande:
loop
pole:
bieg
ruse:
бег
slovake:
beh, priebeh
ukraine:
біг

kuregi

(ntr)
Rapidege, senbride, tutforte kuri: Sed ankaŭ poste li ofte kuregis en la bombŝirmejon [15]; Mi kuregis al mia kolego kun la ampolo en mia mano, asertante, ke ne mi ĝin interŝanĝis [16].
15. Ferenc Szilágyi: Kaj poste Pinokjo…
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938. Ĉap. 6ª
beloruse:
бегма бегчы
japane:
疾走する [しっそうする], 疾駆する [しっくする]
ruse:
бежать со всех ног, бежать что есть мочи, мчаться во всю прыть

kurejo

1.
SPO Sportejo aranĝita por kurado aŭ veturado: al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ aŭtobuso riskis sur kurejo kontraŭ kur-aŭto [17]; li trovis anoncon pri la sabataj ĉevalaj vetkuroj, do ni kune iris al la kurejo [18].
2.
AVI Ebena loko sur kiu flugaparatoj ekiras aŭ surteriĝas: neniam estu tro da aviadiloj, ĉu sur la kurejoj, ĉu en la ĉirkaŭa aerspaco [19]; la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo [20].
17. -: Kiel nederlanda cikonio..., en: Mozaiko, 1935
18. Albisturo Kvinke: Lisuarte, Monato, 2012/03, p. 24
19. Brendan Marron: Morti miskomprene (2), Monato, 2000/12, p. 4
20. R. Gott, trad. V. Lutermano: La korpo de la Che, le Monde diplomatique, 2005-07
beloruse:
1. бегавая дарожка 2. узлётна-пасадачная паласа
bulgare:
1. писта за бягане 2. писта
ĉeĥe:
běžecká trať, dráha
ĉine:
1. 跑馬塲 [pǎomǎcháng], 跑馬塲 [pǎomǎchǎng] 2. 跑道 [pǎodào]
france:
piste (de décollage, d'atterrissage) 1. terrain de course 2. piste (de décollage, d'atterrissage)
germane:
1. Rennbahn, Piste (Ski) 2. Piste (Flugzeug), Startbahn, Landebahn
indonezie:
1. trek 2. landas(an) pacu
itale:
pista
japane:
走路 [そうろ], トラック [とらっく], 滑走路 [かっそうろ]
nederlande:
startbaan, landingsbaan
pole:
1. bieżnia 2. pas startowy
ruse:
взлётно-посадочная полоса 1. место для забегов, беговые дорожки
slovake:
bežecká dráha
ukraine:
бігова доріжка

kurigi

(tr)
Igi iun aŭ ion kuri: li kurigis ĉiujn siajn servistojn por plenumi plej malgrandan deziron; Li kurigis tra la ĉielo venton orientan [21]; kiel povus unu persekuti milon kaj du forkurigi dek milojn [22]; vi diskurigis miajn ŝafojn kaj dispelis ilin [23]; (figure) kurigi malbonan famon pri iu [24].
beloruse:
прымушаць бегчы, гнаць
bretone:
lakaat da redek
ĉeĥe:
hnát
france:
faire courir
germane:
Beine machen
hungare:
futtat, szalaszt
japane:
走らせる [はしらせる]
nederlande:
doen lopen
pole:
gnać (kogoś, coś), pędzić (kogoś, coś)
ruse:
пустить в бег, заставить бегать
slovake:
hnať, nútiť bežať
ukraine:
змусити бігти, гнати, гонити, поганяти, пускати в рух

kuristo JED

(ntr)
1.
Sportisto kies fako estas kurado: kuristo longdistanca, mezdistanca, mallongdistanca [25]; kuristoj atingas la celon kaj ricevas la premiojn kaj kronon [26].
2.
Servisto aŭ sklavo surpiede akompananta sian mastron: la strato svarmis de homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo [27]; vespere la nobla Dagon eniris en sessklavan portilon, antaŭiris du kuristoj kun bastonoj kaj du kun torĉoj [28].
3.
=kuriero
25. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
26. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 10ª
27. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 54ª
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
angle:
2. footman
beloruse:
1. бягун 2. бягун, скараход 3. кур’ер, вястун
france:
1. courreur
indonezie:
1. pelari
japane:
ランナー [らんなー], 走者 [そうしゃ], 使者 [ししゃ]
ruse:
1. бегун 2. скороход
tibete:
བང་ཆེན་
ukraine:
бігун, гонець

alkuri

(ntr)
Kuri al, impeti: la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin [29]; la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos [30]; ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton [31]; la hundoj alkuris kaj volis eltiri la leporon [32].
beloruse:
падбегчы (ла кагосьці/чагосьці)
ĉeĥe:
běžet k..., přiběhnout
france:
accourir
indonezie:
berlari (ke)
japane:
駆け寄る [かけよる], 駆けつける [かけつける]
slovake:
pribehnúť
ukraine:
прибігати, підбігати, добігати (до чого-н.)

ĉirkaŭkuri

(tr)
1.
Kuri ĉirkaŭ: la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin [33].
2.
(abs.) Kuri ĉiuflanken: [la mungo] ĉirkaŭkuris sur la tablo [34]; la servistoj jam komencis ĉirkaŭkuradi en la koridoroj [35]; (figure) tia penso ĉirkaŭkuris en mi senĉese [36].
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
34. R. Kipling trad. D. Harlow: Rikki-Tikki-Tavi, [vidita en 2004]
35. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13
36. Nishino R. trad. teamo: Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo, ianfu
beloruse:
аббегчы (навакол)
bulgare:
1. обикалям с тичане 2. бягам в кръг, тичам в кръг
ĉine:
2. 乱动 [luàndòng], 亂動 [luàndòng], 奔波 [bēnbō], 遄 [chuán]
germane:
1. umlaufen 2. herumlaufen
indonezie:
berlari (berkeliling)
pole:
1. obiegać 2. biegać w kółko, biec w kółko
ruse:
1. обежать, обегать 2. бегать вокруг, сновать

dekuri

(ntr)
Malproksimiĝi de io kurante: li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon [37]; la kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis sur ĉevalon [38].
beloruse:
адбегчы
bretone:
redek eus
ĉine:
[cuàn], 竄 [cuàn], 逋 [bū], 跑 [pǎo]
france:
s'éloigner en courant, s'enfuir
hungare:
elfut (vhonnan)
indonezie:
berlari (dari)
itale:
correre via, schizzare via (correre)
pole:
odbiegać
ruse:
отбежать, сбежать
ukraine:
відбігати

*diskuri UV

(ntr)
Kuri en diversaj direktoj: ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn […] la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune [39]; lia tuta militistaro diskuris for de li [40]; paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj [41]; homoj diskuris por serĉi la ŝtelinton [42]; kelke da rajdistoj diskuris en diversajn direktojn [43].
beloruse:
разьбягацца
france:
s'égailler
indonezie:
berlari (menyebar)
japane:
散り散りに走り去る [ちりちりにはしりさる]
ukraine:
розбігатися (у різні боки)

* forkuri [44]

(ntr)
Kuri for de iu aŭ io por lin aŭ ĝin eviti: li forkuris de sia kreditoro, tuj kiam li ekvidis lin; malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien FK ; (figure) la mallumo forkuris [45] [46] (ĉesis, finiĝis); (figure) la tro rapida forkuro de la tempo; (figure) sonĝo teruras, sonĝo forkuras PrV ; Dio […] kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti [47] VD:fuĝi.
beloruse:
уцякаць, бегчы (прэч)
bretone:
redek kuit
bulgare:
избягвам, изчезвам
ĉeĥe:
odběhnout, uprchnout, utéci, zběhnout
ĉine:
[bū], 逃走 [táozǒu], 逃逸 [táoyì], 窜 [cuàn], 竄 [cuàn], 逃脫 [táotuō], 逃脱 [táotuō], 跑掉 [pǎodiào], 逃往 [táowǎng], 出逃 [chūtáo]
france:
s'échapper, s'enfuir
germane:
weglaufen, fortlaufen, davonlaufen, wegrennen for~ejo: Fluchtweg, Ausflucht.
hungare:
elfut, elmenekül
indonezie:
melarikan diri, kabur
itale:
scappare, fuggire
japane:
走り去る [はしりさる], 逃走する [とうそうする]
nederlande:
weglopen
pole:
odbiegać, pierzchać, uciekać
ruse:
убежать, убегать
slovake:
odbehnúť, ujsť
ukraine:
утікати/втікати

laŭkuri

(tr)
Kurante sekvi la randon de objekto: (figure) [ŝia rigardo] laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la [...] figuron de la nova instruistino Marta .
beloruse:
бегчы (уздоўж)
bretone:
redek a-hed
france:
longer en courant, parcourir
indonezie:
berlari (menyusuri)
itale:
correre lungo, percorrere
ruse:
бежать вдоль
ukraine:
бігти вздовж

postkuri

(tr)
Persekuti kurante: la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro [48]; preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon BdV ; la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis [49]. VD:ĉaskuri
beloruse:
гнацца, даганяць, бегчы (за кімсьці)
bretone:
redek war-lerc'h
bulgare:
гоня, преследвам бягайки
ĉine:
[zhú], 尾随 [wěisuí], 尾隨 [wěisuí], 追逐 [zhuīzhú], 奉行 [fèngxíng]
france:
pourchasser (en courant), poursuivre (en courant), traquer (en courant), être aux trousses (de) post~anto: poursuivant (subst.).
hungare:
üldöz, kerget, hajt
indonezie:
mengejar
itale:
incalzare, inseguire, perseguire, rincorrere
japane:
追いかける [おいかける]
nederlande:
achtervolgen
pole:
gonić, ścigać (kogoś, coś)
ruse:
гнаться, догонять
slovake:
bežať (za niekým)
ukraine:
бігти за ким-н., чим-н., гнатися, доганяти, переслідувати

*trakuri

(tr)
Trairi kurante: trakuri kampon; li trakuris per la okuloj la unuan paĝon [50]; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [51]; (figure) tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo; (figure) famo trakuras la urbon; (figure) ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn. VD:iri, flui, flugi.
beloruse:
прабегчы (праз штосьці)
bretone:
redek dre
bulgare:
пробягвам
ĉeĥe:
proběhnout, přeběhnout
france:
parcourir
hungare:
átfut (vmin), keresztülfut
indonezie:
berlari (melintasi)
itale:
correre per, percorrere
japane:
走り抜ける [はしりぬける], 駆け抜ける [かけぬける]
nederlande:
doorlopen
pole:
przebiegać
ruse:
пробежать (через что-л.)
slovake:
prebiehať (rýchle prechádzať)
ukraine:
пробігати (через що-н.)

transkuri

(tr)
1.
Trairi rapide kaj poste forlasi: ni transkuru al alia temo; sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da […] malestimaj ridetoj Marta ; ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis [52].
2.
MIL Transiri kaj submetiĝi al la ordono de la malamiko: mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn [53].
beloruse:
перабегчы (праз штосьці)
bulgare:
пробягвам, претичвам, преминавам
ĉeĥe:
přebíhat, přeběhnout
ĉine:
貫穿 [guànchuān], 贯穿 [guànchuān]
france:
traverser en courant
germane:
2. überlaufen
hungare:
átfut (vhová), túlfut
indonezie:
berlari (menyeberang)
itale:
passare (rapidamente)
japane:
走って渡る [はしってわたる], 脱走する [だっそうする], さっと通りすぎる [さっととおりすぎる]
nederlande:
lopen over, overgaan
pole:
przebiegać
ruse:
перебежать (через что-л.)
slovake:
prebiehať (rýchle prechádzať)
ukraine:
перебігати (на другий бік), перебігати (на бік ворога), дезертирувати

aŭtokurejo, aŭtovetkurejo

SPO Loko aranĝita por vetkuroj de sportaŭtoj: ‚Korea Internacia Kurejo‘ estas aŭtokurejo por konkursoj de Formulo 1 en Yeongam [54]; la scenaro por tiu spektaklo estis la Opel-kurejo, la unua aŭtovetkurejo de Germanio [55].
54. -: Korea Internacia Kurejo, Vikipedio, 2013-03-25
55. -: Perditaj Lokoj proksime de Frankfurto ĉe Majno, [vidita en 2022]
beloruse:
аўтадром, аўтатрэк
france:
circuit automobile
indonezie:
sirkuit
itale:
autodromo

biciklokurejo

SPO Loko aranĝita por biciklaj vetkuroj, ordinare kun ringa aŭ elipsa kurejo: Faure eliris el la biciklokurejo en la flava ĉemizo de venkinto [56].
beloruse:
веладром, велатрэк, веладарожка
france:
vélodrome
germane:
Radrennbahn
indonezie:
velodrom, arena balap sepeda
itale:
velodromo
nederlande:
velodroom

ĉaskuri

(tr)
Postkuri por kapti; ĉasi: ĉaskuri leporon; la ĉaskuro por la plej grandaj eksplodoj en la universo [57].
beloruse:
гнацца, даганяць, бегчы (за кімсьці)
bulgare:
гоня
france:
pourchasser
hungare:
üldöz, kerget, hajt
indonezie:
mengejar
itale:
incalzare, inseguire, rincorrere, cacciare (inseguire)
japane:
狩立てる [かたてる], 追いたてる [おいたてる]
nederlande:
achtervolgen
pole:
gonić, ścigać (kogoś, coś)
ruse:
гнаться, догонять
ukraine:
цькувати

ĉevalkurejo, ĉevalvetkurejo

SPO Loko aranĝita por vetkuroj de ĉevaloj aŭ rajdaj ekzercoj; hipodromo: en Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste – pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por rajdistoj [58]; kun nova kazino, plibeligita ĉevalvetkurejo, riparita kaj adaptita haveno kaj mardigo kun apartamentaro anstataŭ luksaj hoteloj, Oostende estas nun moderna banurbo [59].
58. Cezaro: La Onta Magiisto, [2007-06?]
59. -: Ostendo, Vikipedio, 2021-10-18
beloruse:
гіпадром
bulgare:
хиподрум
ĉine:
賽馬場 [sàimǎchǎng], 赛马场 [sàimǎchǎng]
france:
hippodrome
germane:
Pferderennbahn
indonezie:
hipodrom, pacuan (kuda dsb.)
itale:
ippodromo
ruse:
место для скачек, ипподром

glitkurejo

SPO Loko glaci-kovrita, taŭga por glitkuro: kie vintre jam de 100 jaroj staras glitkurejo sur artefarita glacio, nun somere oni ludos futbalon [60].
60. Evgeni Georgiev: Tegmentoj te-gol-itaj, Monato, 2010/08, p. 14
beloruse:
лядовая дарожка, каток (лядовы), коўзанка
france:
patinoire
germane:
Eisbahn
itale:
pista di ghiaccio
nederlande:
ijspiste
rumane:
patinoar

vetkuro

SPO Kuro inter sportaj konkurantoj: jen la botelo mobilizas / kaj via glaso improvizas / vetkuron al najbara glas' [61]; pli rapide, ol la plej bona vetkuristo [62]; li trovis anoncon pri la sabataj ĉevalaj vetkuroj, do ni kune iris al la kurejo [63]; subite arego da virinoj interrompas prezentotan ĉarvetkuron per sia propra ĉirkaŭkurado en la cirkejo, tiel malebligante la prezentaĵon [64].
61. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
63. Albisturo Kvinke: Lisuarte, Monato, 2012/03, p. 24
64. Donald Broadribb: Rakontoj neniam perdontaj sian legindecon, Monato, 2006/06, p. 23
beloruse:
бег навыперадкі, забег, спаборніцтва ў бегу
bretone:
redadeg
bulgare:
състезание, бягане, гонка
ĉeĥe:
běh o závod, závod v běhu
ĉine:
竞速 [jìngsù], 競速 [jìngsù], 賽跑 [sàipǎo], 赛跑 [sàipǎo]
france:
course (sportive)
germane:
vet~isto: Wettläufer.
hungare:
versenyfutás
indonezie:
balapan, lomba lari, pacuan
itale:
corsa (gara)
japane:
競走 [きょうそう]
nederlande:
wedloop
pole:
wyścig, gonitwa, rajd
ruse:
бег наперегонки, состязание в беге, забег
slovake:
závod v behu
ukraine:
гони, перегони

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.