fascin/i SPV

fascini

(tr)
Tute kapti kaj tenadi ies atenton:
a)
pro konfliktaj forpuŝa kaj altira sentoj, ekz-e samtempa tima respekto kaj scivolema intereso: ŝi tiel fascinis virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri [1]; li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento ChC ; fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita SkandalJozef ; ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum longa momento aŭdiĝis nur […] la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata CKv ; malbeno sufiĉos […] la koncernaton tiel profunde fascinas la penso, ke li mortos […] ChR VD:altiri2, ekposedi2, ensorĉi2, hipnotigi, paralizi2, sugestii
b)
pro granda intereso, raviteco ks: [li] aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo ChB ; Karal rigardis fascinite la urbon, kiom da vivoj tie interplektiĝas CKv ! inter multaj fotoj min speciale fascinis du: sur la unua estas Miĥail Gorbaĉov kun grupo de esperantistoj, sur la dua (farita antaŭ pli ol 60 jaroj) aro da famuloj […] [2]. VD:delekti, impresi, interesi1, ravi
Rim.: Se oni estas fascinita de io, ĝi kaŭzas certan staton de ekstazo, ĝi elektras, ekzaltas. Kontraste, se oni estas obsedita, oni forgesas sin mem en detrua maniero. Longa obsedo elĉerpas kaj deprimas.
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 65a, volumo 2a, p. 409a
2. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
angle:
fascinate, intrigue
beloruse:
зачароўваць, захапляць, прывабліваць
ĉeĥe:
fascinovat, okouzlit, oslnit
ĉine:
迷醉 [mízuì], 令人着迷 [lìngrénzháomí]
france:
fasciner
germane:
bezaubern, faszinieren, in Bann halten
hispane:
fascinar
hungare:
elbűvöl
japane:
すくませる, 魅惑する [みわくする], 悩殺する [のうさつする], とりこにする
katalune:
fascinar
nederlande:
fascineren
portugale:
fascinar
ruse:
зачаровывать, очаровывать, очаровать, захватить внимание
slovake:
fascinovať, upútať
ukraine:
зачаровувати, очаровувати, обворожувати, приводити в захват, полонити

fascina

(figure) Interesega, tute kaptanta la atenton: tiu vilaĝo prezentas fascinan spektaklon pro sia flagranta natura kolorpaletro [3]; lia unua longfilmo […] estas fascina kaj ege sukcesa [4]; estas fascina demando, kiel tia revolucio okazis [5]; en siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman balancon de Izokrato Ret ; scienco konsideras la vulkanojn fascinaj esplorobjektoj, ne nur ĉar ili estas timigaj kaj mortokaŭzantaj erupciantoj de lafo, sed ankaŭ ĉar ili funkcias kiel natursondiloj en la terinterno [6]. VD:atentokapta, interesa, kurioza, spirkapta, streĉa2, sublima
3. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
4. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
5. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
6. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
angle:
fascinating, intriguing
beloruse:
захапляльны, чароўны
ĉeĥe:
neodolatelný
ĉine:
着迷 [zháomí], 迷人 [mírén], 最迷人 [zuìmírén], 使人神魂顛倒 [shǐrénshénhúndiāndǎo], 有魅力 [yǒumèilì], 吸引人 [xīyǐnrén], 趣味 [qùwèi]
france:
fascinant
germane:
bezaubernd, faszinierend
hispane:
fascinante
hungare:
elbűvölő
japane:
魅惑的な [みわくてきな], 魅了する [みりょうする]
katalune:
fascinant
nederlande:
fascinerend
ruse:
чарующий, захватывающий
slovake:
neodolateľný

fascino

Kaptado de ies tuta atento: la patro influis lin per sia obstino kaj metodeco labori, la patrino heredigis al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj, tiuj du esencaj trajtoj […] klarigas […] la kaŭzon de la fascino, kiun li elradiis EeP ; kun plezuro kaj fascino mi spertis, kun kia varmo vi salutis min: tuj evidentiĝis, ke temas […] pri afableco venanta profunde el via koro FSI . VD:admiro, hipnoto, sugestio
angle:
fascination
beloruse:
захапленьне, зачараваньне
ĉeĥe:
okouzlení (jev)
ĉine:
迷人之处 [mírénzhīchù], 魔力 [mólì], 誘惑力 [yòuhuòlì], 魅力 [mèilì]
france:
fascination
germane:
Bezauberung, Faszination
hispane:
fascinación
hungare:
bűvölet
japane:
魅惑 [みわく], 魅了 [みりょう]
katalune:
fascinació
nederlande:
betovering, aantrekkingskracht (betovering)
ruse:
очарование
slovake:
okúzlenie
ukraine:
зачарування, чарівність

administraj notoj