*profund/a

*profunda

1.
Kies fundo estas tre malproksima de ĝia supraĵo; aŭ kies fundo havas certan distancon de ĝia supraĵo: profunda puto, foso [1], lago, valo, kavo [2], akvo [3], maro [4], arbaro [5], neĝo [6], groto, galerio, vundo; frapoj iras profunde en la korpon [7]; neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden [8]; iru pli profunden en la ĉambron; skatolo profunda je du centimetroj; la baseno estis nur duonmetron profunda.
2.
Etendiĝanta, atinganta ĝis tre malalte: profundaj radikoj de arbo; la plej profunda infero [9]; profunda saluto [10]; (figure) profunda ĝemo [11]; profunda enspiro, simila al ĝemo [12]; fiŝo granda naĝas profunde (por atingi gravan celon, oni bezonas gravajn rimedojn) PrV ; li falu pli profunden [13]; arĝenta bluzo el silka ŝtofo kun profunda dekolto [14].
3.
(figure) Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno: profunda penso, prudento, erudicio, studado [15], esploro [16], analizo [17], pripensado [18], meditado [19], profunda kontemplado [20]; profunda spirito, politikulo; ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto; profunde scii lingvon. VD:radikala
4.
(figure) Ega, grava, malfacile ŝancelebla: profunda dormo falis sur Abramon [21]; profunda nokto [22]; profunda mallumo [23]; profunda doloro [24]; profunda deziro, mizero, konvinko, dekadenco; el plej profunda koro preĝis al Dio [25]; profunda disonancoB ; maljunuloj de profunda aĝo [26]; mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon [27]; profunde saĝa plano. VD:fundamenta2
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:27
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:55
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:5
4. La Nova Testamento, II. korintanoj 11:25
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:30
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo
9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la karaj braceletoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
14. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje
16. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro
17. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?
18. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
20. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:12
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:20
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 23a
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:11
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
afrikanse:
diep
albane:
thellë
amhare:
ጥልቅ
angle:
deep
arabe:
عميق
armene:
խոր
azerbajĝane:
dərin
beloruse:
глыбокі
bengale:
গভীর
birme:
နက်သော
bosne:
duboko
ĉeĥe:
hluboký
ĉine:
[diào], 窵 [diào], 邃 [suì], 深刻 [shēnkè], 深沉 [shēnchén], 深 [shēn], 冥 [míng], 淵 [yuān], 渊 [yuān], 浓厚 [nónghòu], 濃厚 [nónghòu], 高深 [gāoshēn], 窈 [yǎo], 深厚 [shēnhòu], 覃 [tán]
dane:
dyb
estone:
sügav
eŭske:
sakona
filipine:
malalim
france:
profond
galege:
profunda
germane:
tief
guĝarate:
ઊંડા
haitie:
gwo twou san fon
haŭse:
zurfi
hinde:
गहरा
hungare:
mély
igbe:
miri
indonezie:
1. dalam 2. dalam (sungai, laut, dsj.) 4. mendalam
irlande:
domhain
islande:
djúpt
japane:
深い [ふかい]
jave:
jero
jide:
טיף
jorube:
jin
kanare:
ಆಳವಾದ
kazaĥe:
терең
kimre:
dwfn
kirgize:
терең
kmere:
ជ្រៅ
koree:
깊은
korsike:
abissu
kose:
nzulu
kroate:
duboko
kurde:
kûr
latine:
abyssus
latve:
dziļi
laŭe:
ເລິກ
litove:
giliai
makedone:
длабоко
malagase:
lalina
malaje:
dalam
malajalame:
ആഴമുള്ള
malte:
fond
maorie:
hohonu
marate:
खोल
monge:
sib sib zog nqus
mongole:
гүн гүнзгий
nederlande:
diep
nepale:
गहिरो
njanĝe:
zozama
okcidentfrise:
djip
panĝabe:
ਡੂੰਘੇ
paŝtue:
ژور
pole:
głęboki
portugale:
pofundo
ruande:
byimbitse
ruse:
глубокий
samoe:
loloto
sinde:
رڙيون
sinhale:
ගැඹුරු
skotgaele:
domhainn
slovake:
hlboký
slovene:
globoko
somale:
qoto dheer
ŝone:
zvakadzama
sote:
tebileng
sunde:
jero
svahile:
kina
svede:
djup
taĝike:
чуқур
taje:
ลึก
tamile:
ஆழமான
tatare:
тирән
telugue:
లోతైన
tibete:
གཏིང་ཟབ་པོ་
ukraine:
глибоко
urdue:
گہری
uzbeke:
chuqur
vjetname:
sâu
zulue:
ezijulile

profundo

1.
Dimensio de objekto, mezurata laŭ la malproksimeco for de la supraĵo aŭ aperturo, ekzemple de la pli antaŭa parto al la pli malantaŭa, aŭ de la pli alta parto al la pli malalta (rigardate de supre): ĝia profundo [de tiu valo] estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza larĝo apenaŭ unu mejlo [28]; je profundo de 30-40 kilometroj sub la suda poluso de Encelado troviĝas maso da likva akvo [29]; la tubo estis kaŝita je profundo de ĉ. 10 cm [30].
2.
Profunda loko; parto plej malproksima de la supraĵo aŭ aperturo: en la profundo de la scenejoZ ; pordo kondukanta en la profundon de la domo Marta ; la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma Marta ; granda ŝipo bezonos profundon (samsignifa kiel: fiŝo granda naĝas profunde) PrV ; (figure) ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro [31].
beloruse:
глыбіня
ĉeĥe:
hlubina, tůň
ĉine:
深度 [shēndù], 低层 [dīcéng], 低層 [dīcéng], 低阶 [dījiē], 低階 [dījiē], 藴 [yùn], 深浅 [shēnqiǎn], 深淺 [shēnqiǎn], 深澳 [shēnào], 深处 [shēnchù], 深處 [shēnchù], 縱深 [zōngshēn], 纵深 [zōngshēn], 进深 [jìnshēn], 進深 [jìnshēn]
france:
1. profondeur (dimension) 2. fond, profondeur (abime)
germane:
Tiefe
hungare:
mélység
indonezie:
1. kedalaman 2. dasar( sungai, laut, dsj.)
japane:
深み [ふかみ], 奧 [おく], 奥底 [おくそこ]
nederlande:
diepte
pole:
głębokość, drugi plan
portugale:
pofundeza
ruse:
глубина
slovake:
hlbina
svede:
djup
tibete:
གྲིང་
ukraine:
глибина

profundeco

1.
Eco de tio, kio estas profunda: mi ne kapablas penetri la profundecon de liaj pensoj; maljunuloj kaj maljunulinoj […] ĉiu kun bastono en la mano pro profundeco de la aĝo [32]; grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [33]; grumblado de tia profundeco, ke oni ĝin sentis pli forte ol aŭdis [34].
2.
(arkaismo) Profundo 1: kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco [35]. ne konante la profundecon ne iru en la riveron PrV ; el la profundeco de la maro [36]; (figure) en la profundeco de la koro [37].
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:4
33. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
34. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
35. La Nova Testamento, Efesanoj 3:18
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:22
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 64:6
beloruse:
глыбіня
ĉeĥe:
hloubka
ĉine:
深度 [shēndù], 深浅 [shēnqiǎn], 深淺 [shēnqiǎn], 藴 [yùn], 深澳 [shēnào], 深处 [shēnchù], 深處 [shēnchù], 低层 [dīcéng], 低層 [dīcéng], 低阶 [dījiē], 低階 [dījiē]
france:
1. profondeur (fait d'être profond)
germane:
Tiefe 1. Tiefe
hungare:
mélység (tulajdonság)
indonezie:
kedalaman
japane:
深さ [ふかさ], 深度 [しんど]
nederlande:
diepte
pole:
głębokość
ruse:
глубина
slovake:
hĺbka
svede:
1. djup

profundego

Tre granda kavo, tre profunda loko: vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro [38]; la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon [39].
beloruse:
бездань, прорва
france:
abime, abîme, gouffre
hungare:
szakadék
indonezie:
palung
nederlande:
afgrond
pole:
otchłań, głębia
ruse:
бездна
svede:
avgrund

profundegaĵo

Io tre profunda, profundego: li sidiĝis […] kaj sentime deglitis en la profundegaĵon [40]; li havis impreson, ke li estas en profundegaĵo kaj ke Labirinto premegas lin per sia pezo [41].
beloruse:
бездань, прорва
ĉine:
深淵 [shēnyuān], 深渊 [shēnyuān], 奫 [yūn], 淵 [yuān], 渊 [yuān], 悬崖 [xuányá], 懸崖 [xuányá], 深坑 [shēnkēng], 无底洞 [wúdǐdòng], 無底洞 [wúdǐdòng], 絕壁 [juébì], 绝壁 [juébì], 阧坎 [dǒukǎn], 陡坎 [dǒukǎn], 裂痕 [lièhén]
france:
abime, abîme, gouffre
germane:
Abgrund
hungare:
szakadék
nederlande:
afgrond
pole:
bezdeń, topiel, głębina
ruse:
бездна
svede:
avgrund
ukraine:
прірва, пропасть, безодня

profundigi

(tr)
Igi profunda, vasta ĝis la fundo, radikala: li fosis kavon kaj profundigis ĝin [42]; per premado ili profundigis la pekojn [43]; (figure) li sidis […] profundigita en malgajan meditadon BdV . VD:fosi
beloruse:
паглыбляць
ĉeĥe:
prohloubit
ĉine:
加深 [jiāshēn], 深入 [shēnrù], 深化 [shēnhuà], 全神貫注 [quánshénguànzhù], 全神贯注 [quánshénguànzhù], 挖深 [wāshēn], 被迷住 [bèimízhù]
france:
approfondir
germane:
vertiefen
indonezie:
memperdalam
japane:
深くする [ふかくする], 深める [ふかめる], 沈める [しずめる]
pole:
pogłębiać
ruse:
углубить
slovake:
vyhĺbiť
ukraine:
заглиблювати, поглиблювати, занурювати

profundiĝi

(ntr)
1.
Iĝi pli profunda, atingi pli profundan lokon: la remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko [44]; la fiŝhoko profundiĝis ĝis la fundo [45]; la sulko inter liaj brovoj profundiĝis, la vizaĝo ŝajnis laca kaj dolora [46]; mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari [47].
2.
(figure) Atingi pli bazan, pli fundamentan nivelon: profundiĝi en revado [48]; la dia Amon […] pli kaj pli profundiĝis en la konsiderado de l' propra dieco [49]; kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion […] kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn [50]; konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon [51]; Vinokurov profundiĝis en la legadon Metrop .
beloruse:
паглыбляцца
ĉine:
陷入 [xiànrù], 陷 [xiàn]
france:
s'enfoncer
germane:
sich vertiefen
hungare:
elmélyül, elmerül, belemerül
indonezie:
mendalam
japane:
深くなる [ふかくなる], 深まる [ふかまる], 深く沈む [ふかくしずむ], 沈む [しずむ], ふける, 没頭する [ぼっとうする]
nederlande:
wegzinken, verzinken
pole:
zagłębiać się
ruse:
углубиться, углубляться
ukraine:
поглиблюватися, заглиблюватися, занурюватися, западатися

enprofundiĝi

(ntr)
1.
Iri profunde en ion: viaj piedoj enprofundiĝis en koton [52]; ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon Marta ; liaj okuloj kvazaŭ kovris sin per ŝirma vualo kaj enprofundiĝis en siaj kavernoj [53]; (figure) la virino enprofundiĝis en tiajn demandojn, esplorante ĉiun eblan motivon [54]. VD:droni, enkaviĝi
2.
(figure) Absorbiĝi: enprofundiĝi en pensojn [55]; ŝi klinis malalte la kapon, […] kaj ŝi enprofundiĝis en sian laboron Marta ; mi legis la libron […] kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto [56]. VD:enpensiĝi
beloruse:
паглыбляцца
france:
s'engouffrer, s'enfoncer
germane:
sich vertiefen en~iĝi en pensojn: in Gedanken versinken.
hungare:
elmélyül, elmerül, belemerül en~iĝi en pensojn: gondolataiba mélyed.
indonezie:
mendalam
japane:
ふける, 沈む [しずむ], 没頭する [ぼっとうする]
nederlande:
wegzinken, verzinken
pole:
zapadać, zanurzać się, pogrążać się
ruse:
углубиться

malprofunda

Havanta malgrandan profundecon: la fluejo de la rivero estas malprofunda [57]; apude estis ronda, malprofunda golfeto [58]; (figure) eble [miaj vortoj] ŝajnis al vi tro malprofundaj [59]? VD:frivola, plata, supraĵa
beloruse:
мелкі, неглыбокі, плыткі
ĉeĥe:
mělký
ĉine:
[qiǎn], 淺 [qiǎn], 使平整 [shǐpíngzhěng], 浅薄 [qiǎnbó], 淺薄 [qiǎnbó]
france:
peu profond, superficiel
germane:
flach, seicht, oberflächlich
hungare:
sekély, felszínes
indonezie:
cetek, dangkal, dangkar, tohor
japane:
浅い [あさい], 表層の [ひょうそうの], 浅薄な [せんぱくな], うわべだけの
nederlande:
ondiep, oppervlakkig
pole:
płytki
ruse:
мелкий (неглубокий), неглубокий, поверхностный
slovake:
plytký
svede:
grund
ukraine:
мілкий, неглибокий

malprofundaĵo

Loko malprofunda: MAR ili […] remis al la mezo de la lago, kie troviĝis malprofundaĵo [60]; bufo […] post estado en seka loko, sidas en malprofundaĵo por reakviĝi [61].
beloruse:
мель
ĉine:
深水 [shēnshuǐ], 浅水区 [qiǎnshuǐqū], 淺水區 [qiǎnshuǐqū], 无底洞 [wúdǐdòng], 無底洞 [wúdǐdòng]
france:
haut-fond
germane:
Untiefe
japane:
浅瀬 [あさせ]
pole:
mielizna
ruse:
мель
ukraine:
мілке місце, мілина, мілизна

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.