1frivol/a JED
frivola
- 1.
 - (io)
                              Malserioza, bagatela,
                              vanta:
                              
                                 La demando ne estas frivola: la verkisto, kiu iam sentas tiajn
                                 internajn mallumojn, frontas kvazaŭ triopan dilemon
                                 [1];
                                 
                                 Mi tuŝis temon gravan por mi, kvankam ĝi eble ŝajnas vere frivola al
                                 aliaj: mi sopiras refoje verki, kaj mi scias, ke tio ne okazos, ĝis la
                                 kaĝo malfermiĝos…
                                 [2];
                                 
                                 ankoraŭ ne ekzistas, ekzemple, detektivromanoj aŭ streĉromanoj je arta nivelo
                                 […] esperantistoj tamen komencas konscii, ke oni vere bezonas ian
                                 tian relative frivolan literaturon
                                 Plumamikoj
                                    ;
                                 
                              
bagatela,
                           distra,
                           leĝera2,
                           neglektinda,
                           venta - 2.
 - (iu)
                              Inklina al malseriozaj, vantaj aferoj:
                              
                                 Ne estas mia koro frivola papili', / Ĉar oni amas firme en mia famili'
                                 [3];
                                 
                                 «Carmen estas juna kaj ŝatas sin distri, sed mi ne
                                 kredas, ke ŝi kapablas fari abomenindaĵon; ŝi estas frivola,
                                 sed ŝi estas honesta»
                                 [4].
                                 
                              
facilanima - 3.
 - (iu) Maldeca, malmodesta en konduto, iom obscena: frivola kaj ofte malkonvena konduto […] kaj preskaŭ cinika amindumado al ŝi de du viroj naŭzis ŝin Iŝtar ; mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol […] suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo VaK ; [tiuj] virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo, ― la deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn VaK ; du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj […]: – kial vi ne skribas taglibron? – ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti [5]; tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiel sopirata ŝi estas, jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min SkandalJozef .
 
1.
                           
                           M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 1:6
2. Trevor Steele: Trevor Steele klarigas, La Ondo de Esperanto, №110 (2003:12).
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Konsolado
4. Maria Paz Zamora, tr. M. Boeren: La frivolulino, Belga esperantisto, №125 (1925:7), p. 111.
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Memorlibro
                  2. Trevor Steele: Trevor Steele klarigas, La Ondo de Esperanto, №110 (2003:12).
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Konsolado
4. Maria Paz Zamora, tr. M. Boeren: La frivolulino, Belga esperantisto, №125 (1925:7), p. 111.
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Memorlibro
- angle:
 - 1frivolous
 - beloruse:
 - фрывольны, легкадумны
 - ĉeĥe:
 - lehkovážný, marnivý, nicotný, rozpustilý, uličnický
 - ĉine:
 - 2. 恌 [tiāo], 慵 [yōng], 跅 [tuò]
 - france:
 - 1frivole, futile, insignifiant, superficiel
 - germane:
 - 1. nichtig, geringfügig 2. 1frivol, leichtsinnig, 1leichtfertig, bedenkenlos, locker 3. unanständig, unsittlich
 - hispane:
 - frívolo
 - hungare:
 - 1. komolytalan, léha 2. könnyelmű, léha, frivol
 - japane:
 - 軽はずみな [かるはずみな], 不まじめな [ふまじめな], くだらない, つまらない
 - katalune:
 - frívol
 - nederlande:
 - 1. onbelangrijk 2. frivool, lichtzinnig
 - perse:
 - 1. بیاهمیت، بیهوده 2. سطحی، سبکسر
 - pole:
 - frywolny, niepoważny, błahy, 1płochy
 - portugale:
 - 1. frívolo, fútil, leviano 2. frívolo, fútil, leviano
 - ruse:
 - 1. легковесный, развлекательный, пустяковый, поверхностный 2. 1фривольный, ветренный, легкомысленный, пустой (человек) 3. непристойный, безнравственный
 - slovake:
 - frivolný, necudný
 - ukraine:
 - легковажний, фривольний, пустий, порожній, вітрогонський
 
frivoleco
- Karaktero, sinteno frivola: tia frivoleco tre ĉagrenis la reĝinon kiu, bona kaj akrevida, antaŭvidis, por sia filino, estontecon plenan je elreviĝoj kaj suferoj [6]; interesas min ja matĉo de piedpilko […] en la televido, okazas ke […] mi ne malgraŭvole rigardas kaj pasigas kvaronhoron nur por poste akuzi min pri frivoleco [7].
 
6.
                           
                           L. Faes-Janssens: La Mirinda Spegulo, Belga Esperantisto, 1927:7 (125), 87a
7. Yamasaki Seikô: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/02, p. 17
                  7. Yamasaki Seikô: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/02, p. 17
- beloruse:
 - фрывольнасьць, легкадумнасьць
 - france:
 - frivolité, superficialité
 - germane:
 - Leichtfertigkeit, Frivolität
 - japane:
 - 軽薄 [けいはく], 軽率 [けいそつ], 不まじめ [ふまじめ]
 - ruse:
 - легкомыслие, ветренность
 - ukraine:
 - фривольність, легковажність, вітрогонство
 
frivolulo
- 1.
 - Homo amuziĝema, facilmora kaj senprudenta: Kiel atendas juna frivolulo || Kun friponin' malĉasta rendevuon… [8];
 - 2.
 - Homo supraĵa, malserioza, senmerita: Frivoluloj kaj maliculoj, nesciantoj kaj stultuloj ankaŭ povas korespondi inter si, de malproksime, de lando al lando [9].
 
8.
                           
                           Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 15ª
9. Francisco Cândido Xavier, tr. Carlos de Almeida Wutke: En pli Granda Mondo, Riodeĵanejro, 1977. P. 32
                  9. Francisco Cândido Xavier, tr. Carlos de Almeida Wutke: En pli Granda Mondo, Riodeĵanejro, 1977. P. 32
- beloruse:
 - 1. шалахвост, ветрагон 2. нікчэмнік
 - france:
 - 1. un écervelé 2. freluquet
 - ruse:
 - 1. вертопрах, сорванец, ветреник 2. ничтожество (о человеке), пустое место (о человеке)
 
malfrivola
- Serioza, teda kaj iom malmoderna: sian malfrivolan ĉapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizaĝo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo [10]; Malnova oktaga horloĝo, solenaspekta kaj malfrivola, tiktakis seriozece en angulo [11]; Oni lokis min inter du malfrivolaj dromedaroj [12].
 
10.
                           
                           Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1ª
11. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 5ª.
12. Jean RIBILLARD: Preĝo de M’saud, La nica literatura revuo, 1:6
                  11. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 5ª.
12. Jean RIBILLARD: Preĝo de M’saud, La nica literatura revuo, 1:6
- angle:
 - staid
 - beloruse:
 - сур’ёзны, разважлівы
 - ruse:
 - чопорный