tradukoj: be bg cs de el en es fr hu it nl pl pt ru tp tr vo


Pli malpli rapida movado de la aero en la atmosfero:
sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pliK;
vibras vok' en vaga vento;
li portiĝis sur la flugiloj de la
ventoZ;
disflugiĝi kiel polvo en ventoZ;
estis plena senventoB;
iri kun la ventoB
(esti ŝanĝema);
li ŝanĝiĝas kiel la vento;
flugema kiel vento
[2];
batadi la venton
(vane peni)
[3];
li serĉas la venton sur la kampo
(sama signifo)
[4];
minacas dento al la vento
(vane)
[5].

atmosfero,
fluo.

fumo 2
Blovi pp vento:
forte ventasZ.


Fortega vento, ordinare akompanata de pluvo aŭ neĝo:
kiel pasanta ventego la malpiulo malaperasZ;
kvietigi la ventegonZ.

lavango,
tempesto,
torento,
uragano
Ventoli 2:
Boaz ventumas hordeon en la draŝejoZ;
grenventumaĵoZ
(netaŭga ventumita parto de la greno);
la multo de viaj malamikoj estos kiel disfluganta
grenventumaĵoZ;
reĝo disventumas (dispelas) per siaj okuloj
ĉion
malbonanZ.



ventolilo
kiel grenventumilo, oni ventokribras la erarojn de
aliuloj,
sed siajn proprajn erarojn oni kaŝas
[7].

Simpla meteologia instrumento meĥanika indikanta la direkton
(kaj eventuale ankaŭ la rapidon) de vento, en formo de
metala flageto (aŭ koko, aŭ alia figuro) turniĝanta sur
vertikala akso, aŭ en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe
turnebla ringo sur masto:
sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante
turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la
sama vento
[8];
kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo: la
ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima
franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo
pri loka legendo
[9].