1atmosfer/o JED

atmosfero

1.
ASTMET Gasa maso ĉirkaŭanta astron, kaj interalie Teron: oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero [1]; tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron [2]; kiel malaperis la Marsa atmosfero [3]? ni espereble povos konfirmi ĉu troviĝas vivo sur tiuj planedoj, per spektra analizo de iliaj atmosferoj [4]; atmosferaj fenomenoj [5]; ĥemia kuniĝo […] kun la oksigeno de nia atmosfero [6]; (figure) la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron [7].
2.
(figure) Ĉirkaŭantaj cirkonstancoj, medio: atmosfero, saturita de intergenta malpaco [8]; la unuan fojon post multe da monatoj ŝi […] ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj Marta ; resti en la pura, spirita atmosfero [de] la muzikaĵo [9]; la nova politika atmosfero favoris la evoluon de la parolarto [10]; la malpura atmosfero de grandaj urboj [11]; la knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon, […] iom ĝenataj de la geedza atmosfero, kiu estis la realiĝo de iliaj revoj [12]; malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino [13]. krei neŭtralan atmosferon de tutmonda homareco [14]. VD:ĉirkaŭaĵo, etoso, sfero
3.
FIZ Komunuza mezurunuo de premo, egala al la premo de kolono el hidrargo, alta je 0,76 m, ĉe normala graviteco kaj temperaturo 0 ˚C: unu atmosfero egalas al 1,013.105 paskaloj. (atm)
angle:
atmosphere
beloruse:
атмасфэра
ĉeĥe:
atmosféra, ovzduší, povětří
ĉine:
1. 气氛 [qìfēn], 氣氛 [qìfēn], 包围天体的气体 [bāowéitiāntǐdeqìtǐ], 包圍天體的氣體 [bāowéitiāntǐdeqìtǐ], 大气 [dàqì], 大氣 [dàqì], 大气圈 [dàqìquān], 大氣圈 [dàqìquān], 地球大气层 [dìqiúdàqìcéng], 地球大氣層 [dìqiúdàqìcéng], 地球大气 [dìqiúdàqì], 地球大氣 [dìqiúdàqì], 太空 [tàikōng] 2. 氛围 [fēnwéi], 氛圍 [fēnwéi], 色 [sè] 3. 气压单位 [qìyādānwèi], 氣壓單位 [qìyādānwèi], 大气压力 [dàqìyālì], 大氣壓力 [dàqìyālì]
france:
atmosphère
germane:
Atmosphäre 2. Stimmung
hebree:
אַטמוֹספֵרָה
hispane:
atmósfera
hungare:
1. légkör, atmoszféra 2. közeg, légkör
indonezie:
atmosfer
itale:
atmosfera
japane:
大気 [たいき], 雰囲気 [ふんいき], 気圧 [きあつ]
nederlande:
atmosfeer
pole:
atmosfera
portugale:
atmosfera
ruse:
атмосфера
slovake:
atmosféra, ovzdušie, povetrie
svede:
atmosfär
ukraine:
атмосфера, обстановка

administraj notoj