3medi/o

medio

1.
EKOLKEM Fizika ĉirkaŭaĵo en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno: tiuj akvoj plenaj da malpuraĵoj estas por la fiŝoj medio esence nutranta KPr ; medio de plensomera abundeco Tor ; mi decidis resti […] por ekscii, ĉu Lev Tolstoj estis en sia bieno […], mi volis viziti lin tie, por vidi lin en lia ĝusta medio VojaĝImp . VD:biotopo, ĉirkaŭmondo, ekosistemo
2.
POL Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: kia homo do estis tiu Vallienne, kiu kuraĝe dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano […] en tia malfavora medio? KPr ; la homo estas parto de la medio – kaj ĝia plej aktiva parto, li transformas la medion, adaptas ĝin Lanti ; ekskluzive vira medio ViV ; kiel socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn Metrop ! en tiu idiota medio [ili] ŝajnis al mi eĉ multe pli pura kaj majesta ol nun ; por ĉiuj etuloj […] la medio, en kiu ili vivas, estas […] identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj ChL ; estus eĉ pli malsaĝe batali kontraŭ [la tento, tio] donus amarajn horojn al ŝi kaj eĉ pli al ŝiaj medianoj LGA ; tiuj vestoj ne bone korespondas al la nova medio, tio ĉi ne estis kamparana festeno HsT . VD:atmosfero2, etoso, kampo1.c, rondo
VD:elemento1.b, kondiĉo3, sfero3
Rim.: Ne konfuzu kun spiritisma mediumo nek kun la regiono Medio en Irano.
angle:
environment
beloruse:
асяродзьдзе
bretone:
endro
ĉeĥe:
okolí, prostředí
ĉine:
环境 [huánjìng], 環境 [huánjìng], 周围环境 [zhōuwéihuánjìng], 周圍環境 [zhōuwéihuánjìng], 坰 [jiōng]
france:
environnement, milieu (environnement)
germane:
Umwelt, Medium, Element (Umwelt), Umgebung
hispane:
entorno, medio (ambiente)
hungare:
1. környezet 2. környezet, miliő
japane:
環境 [かんきょう], 媒体 [ばいたい], 媒質 [ばいしつ], 培地 [ばいち], 培養基 [ばいようき]
katalune:
medi
nederlande:
milieu, omgeving (milieu)
pole:
środowisko, otoczenie
portugale:
ambiente 1. ambiente (ecol.), meio ambiente
rumane:
mediu
ruse:
среда, окружение
slovake:
okolie, prostredie
ukraine:
середовище, оточення, сфера, обстановка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.