1kamarad/o PV

kamarado (k-do)

1.
Tiu, kiu loĝas kutime en sama loko ol alia, kaj tial familiariĝas kun li; kunvivanto: lerneja kamarado; miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto [1]; mi fariĝis frato al la ŝakaloj kaj kamarado al la strutoj [2]; jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras [3]; li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj Revizoro . SIN:kompaniano, kunulo
2.
Samokupulo, kolego, ktp: ne, diris la vojkamarado, tio ne estas nubo, tio estas monto [4]; unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo [5]; plej koran kamaradan dankon mi esprimas […] al la senlaca loka organiza komitato [6]; la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de ludo [7]; infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado PrV ; kie mi povas trovi mian ludkamaradon [8]? VD:samideano
angle:
comrade, chum, pal, companion
beloruse:
таварыш
ĉeĥe:
druh, kamarád, soudruh
ĉine:
同志 [tóngzhì]
france:
camarade
germane:
Gefährte, Kamerad, Kumpan Mitschüler. voj~o: Weggefährte. lud~o: Spielgefährte.
hispane:
camarada, colega
hungare:
társ, pajtás, elvtárs
ide:
kamarado
japane:
仲間 [なかま], 同僚 [どうりょう], 同志 [どうし]
katalune:
camarada, company
nederlande:
kameraad
okcitane:
camarada
pole:
towarzysz, druh, kompan, kumpel
rumane:
tovarăș, amic, camarad, prieten
ruse:
товарищ
slovake:
kamarát, priateľ
ukraine:
товариш

kamaradiĝi

(ntr)
Fariĝi kamarado: kamaradiĝi […] al alinaciano [9]; homoj […] jam kamaradiĝis dum la trimonata unua kurso [10].
9. La Nova Testamento, La agoj 10:28
10. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
таварышаваць
france:
devenir camarade
pole:
skojarzyć
rumane:
lega

kamaradino (k-ino)

Inseksa kamarado: ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino [11]; [ŝiaj] okuloj […] serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj Marta ; Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco Marta .
beloruse:
таварышка
germane:
Gefährtin, Kameradin
ide:
kamaradino
pole:
koleżanka
rumane:
colegă
ruse:
товарка
ukraine:
товариш (про жінку), товаришка

administraj notoj