tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru

Bati la grenon por eligi la grajnojn:
draŝi fojnon
(vane peni)[1].

Draŝita greno:
mia draŝaĵo
[2].

Loko, el seka kaj malmola tero, kie oni draŝas:
li elpurigos sian draŝejon
[3].

Instrumento por draŝi, plejofte konsistanta el du bastonoj
kunigitaj per
rimeno, el kiuj la pli longa servas kiel tenilo kaj la malpli
longa
kaj pli
dika kiel batilo:
jen estas bovoj ... kaj la draŝiloj kaj la
jungilaro
de la bovoj
[4].

Draŝilo
konsistanta el framo kun subaj nadloj, tirata de bruto:
(figure)
ili draŝis Gileadon per fera draŝilo
[5].
Maŝino por draŝi.

Ago draŝi.