tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

radius/o PV

radiuso

1.  
ANA La pli mallonga osto de l' antaŭbrako, kiu respondas al la dika fingro. VD:kubuto
2.  
MAT(elementa geometrio)PIV1 (de cirklosfero) Ĉiu el la strekoj, kunligantaj punkton de la koncerna figuro al ĝia centro; la longo de tia streko: areo de cirklo aŭ sfero estas proporcia al la kvadrato de ĝia radiuso. SIN:radio.

konverĝoradiuso, konverĝradiuso  

MAT (de potencoserio S(x) ĉirkaŭ x0) Tia reelo ρ, ke la serio malkonverĝas, se |x-x0| > ρ, kaj konverĝas, se |x-x0| < ρ.
Rim.: Oni diras, ke la konverĝoradiuso estas nefinia, se la serio konverĝas ĉie.

kurbecoradiuso, kurbecradiuso  

[1]
MAT (de ebena kurbo, ĉe punkto a de ĝi) La distanco inter a kaj la kurbecocentro de la kurbo ĉe tiu punkto: la kurbecoradiuso de cirklo ĉe ajna punkto de ĝi egalas al ĝia radiuso. VD:kurbeco.
Rim.: En MatVort troviĝas la formo „radiuso de kurbeco“.

tradukoj

anglaj

~o 2.: radius; konverĝo~o, konverĝ~o: radius of convergence; kurbeco~o, kurbec~o: radius of curvature.

belorusaj

~o 1.: прамянёвая костка; ~o 2.: радыюс; konverĝo~o, konverĝ~o: радыюс зьбежнасьці; kurbeco~o, kurbec~o: радыюс крывіні.

bulgaraj

~o 2.: радиус.

ĉeĥaj

~o: poloměr, rádius; kurbeco~o, kurbec~o: poloměr křivosti.

francaj

~o 1.: radius; ~o 2.: rayon; konverĝo~o, konverĝ~o: rayon de convergence; kurbeco~o, kurbec~o: rayon de courbure.

germanaj

~o 1.: Speiche; ~o 2.: Radius, Halbmesser; konverĝo~o, konverĝ~o: Konvergenzradius; kurbeco~o, kurbec~o: Krümmungsradius.

hispanaj

~o: radio (hueso, geometría).

hungaraj

~o 1.: orsócsont; ~o 2.: sugár; konverĝo~o, konverĝ~o: konvergenciasugár; kurbeco~o, kurbec~o: görbületi sugár.

italaj

~o 1.: radio (anat.); ~o 2.: raggio; konverĝo~o, konverĝ~o: raggio di convergenza; kurbeco~o, kurbec~o: raggio di curvatura.

katalunaj

~o: radi; konverĝo~o, konverĝ~o: radi de convergència; kurbeco~o, kurbec~o: radi de curvatura.

nederlandaj

~o 1.: spaakbeen; ~o 2.: straal.

polaj

~o 1.: kość promieniowa; ~o 2.: promień; konverĝo~o, konverĝ~o: promień zbieżności; kurbeco~o, kurbec~o: promień krzywizny.

portugalaj

~o 1.: rádio.

rusaj

~o 1.: лучевая кость; ~o 2.: радиус; konverĝo~o, konverĝ~o: радиус сходимости; kurbeco~o, kurbec~o: радиус кривизны.

slovakaj

~o: polomer, rádius; kurbeco~o, kurbec~o: polomer krivosti.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 38, „kurbecoradio“

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
konverĝo~o, konverĝ~o: Mankas dua fontindiko.
konverĝo~o, konverĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kurbeco~o, kurbec~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | radius.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.28 2015/07/04 08:37:42