tradukoj: be de en fa fr hu it pl pt ru

Dedekind/o

Dedekindo  

PERS
Germanlingve: Richard Dedekind, 1831-1916, germana matematikisto: en 1871, Richard Dedekindo nomis „korpo“ la aron de reelaj aŭ kompleksaj nombroj kiu estas fermita sub la kvar aritmetikaj operacioj [1]; la ideo de analogio inter nombraj korpoj kaj rimanaj surfacoj iras historien al Dedekindo kaj Vebero [2].

dedekinda  

Rilata al Dedekindo, aparte matematika koncepto nomita laŭ li: la eto-funkcio de Weierstrass devas ne esti konfuzita kun la dedekinda eta funkcio [3]; la aro de racionalaj nombroj kaj la aro de dedekindaj tranĉoj de formo {x: x < r} havas la saman strukturon [4]. VD:dedekinda tranĉo

tradukoj

anglaj

~o : Dedekind; d~a : Dedekind['s].

belorusaj

~o : Дэдэкінд; d~a : Дэдэкінда, дэдэкіндаў.

francaj

~o : Dedekind; d~a : de Dedekind.

germanaj

~o : Dedekind; d~a : Dedekindsch.

hungaraj

~o : Dedekind; d~a : Dedekind-féle.

italaj

~o : Dedekind; d~a : di Dedekind.

persaj

~o : ددکیند.

polaj

~o : Dedekind; d~a : Dedekinda.

portugalaj

~o : Dedekind.

rusaj

~o : Дедекинд; d~a : Дедекинда.

fontoj

1. Vikipedio, Korpa teorio (matematiko)
2. Vikipedio, Malloka korpo
3. Vikipedio, Sigmo-funkcio de Weierstrass
4. Vikipedio, Malbona skribmaniero


ℛevo | datumprotekto | dedeki.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2019/03/08 12:10:26