9frustr/i NeoGlo , frustraci/i PIV1

9frustri, frustracii

(tr)
(komune) Ripete, daŭre, senesperige ĉagreni: unu afero aparte frustris min dum la pasintaj monatoj: ne plu venis novaj ideoj al mi [1]; frustritaj instruistoj klopodis inici min kaj miajn samklasanojn en la sekretojn de algebro, trigonometrio kaj logaritmoj [2]; la afero entute iel frustris min iom post iom [3]; pli ol 13 000 tagoj Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado, ĉu strange se homoj kiuj neniam spertis personan aŭ kolektivan liberecon ekprovokas pro frustriĝo [4]; post longa tempo ŝi ellasis malesperan krieton kaj frustracie reiris en sian ĉambron [5]; apetitoveka intermanĝeto, samtempe bongusta kaj sanefika: tiu ekzistas ne nur en la revoj de prodietaj frustraciitoj, sed ankaŭ estas firmiĝinta realo en Kipro [6].
1. D. J. Kunar: Ĉe kafeja tablo..., [blogo], 2005-09-12
2. Garbhan MacAoidh: Ho, mistera pi!, Monato, 2003/06, p. 22
3. Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto, Monato, 2011/06, p. 12
4. Eskil Svane: Misinformaj komentoj, Monato, 2003/11, p. 6
5. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 100a, volumo 3a, p. 295a
6. Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, Monato, 2011/12, p. 13
angle:
frustrate
france:
frustrer
germane:
frustrieren
hispane:
frustrar, decepcionar
japane:
欲求不満を起こさせる [よっきゅうふまんをおこさせる]
portugale:
frustrar, decepcionar
ukraine:
незаконно позбавляти чого-н., обманювати, вводити в оману

frustra, frustracia

Daŭre kaŭzanta ĉagrenon: unuflanke, estas io frustra en sensolva mistero, aliflanke, mistero sensolva estas pli mistera [7]; mi ne emas reveni al vivmaniero pli simpla, pli peza, pli frustra kaj verŝajne bazita sur prilaborado de la tero [8]; la etoso ne estis tamen frustracia, kvankam ŝvebis pesimismo, pro la financoj [9]; en Germanujo la elekto-epizodo montriĝis eĉ pli frustra por la amantoj de rusa komploto: okazis absolute nenio [10].
7. , : Ĉu li bremsis sufiĉe, ĉapitro 26
8. , Frederic Lordon: Kaj la ZAD savos la mondon..., 1a alineo
9. Pesimismo sen frustracio en La Kvinpetalo, HeKo 476 9-A, 10 apr. 11
10. , Aaron Mate: Rusa entrudiĝo, de obsedo ĝis paranojo
germane:
frustrierend

frustro, frustracio

(komune) Sento de senpotenco, senespero, senŝanceco, senelireco pro ripeta, daŭra ĉagreno: naivaj revoj pri baldaŭa „fina venko“ povas naski frustrojn [11]; ĉiuj ludantoj gajnas kutime ne malpli ol unu trufegon, kaj tio minimumigas la eventualan frustracion pri perdo [12]; la kolero, la detruemo, la frustracio de elementoj en la subaj tavoloj de la socio [13]; samkiel ĉiuj totalismoj, Islamismo nutriĝas de la timo kaj la frustro [14]. VD:despera2, deprimo, senespera, senelirejo, senŝanca, senperspektiva
11. Proklamo de Voss, Esperanto, 1991-10
12. Roberto Pigro: Trufludo, Monato, 2014/11, p. 25
13. Paul Gubbins: Malstulta sezono, Monato, 2011/10, p. 7
14. Manifesto de la Dek Du pri totalismo, en Esperanto
angle:
frustration
ĉine:
挫折感 [cuòzhégǎn], 失意 [shīyì]
france:
frustration
germane:
Frust, Frustration, Ohnmachtsgefühl
hispane:
frustración
portugale:
frustração
ukraine:
фрустрація, стан невдоволення

administraj notoj