tradukoj: be ca cs de en es fa fi fr hu it nl pl pt ru sk sv tr

*eksplod/i

PV

*eksplodi  

(ntr)
1.  
Forte kaj brue skui aeron, pro subita plivolumeniĝo de gaso: dinamito facile eksplodas; la infano eltiris unu el la alumetoj, riŝ! kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis [1]! VD:ekflami, flagri
2.  
Brue diskrevi, pro granda interna premo, ekz. de gaso: bombo, mino, vapormaŝino, torpedo eksplodas; malgrandaj fruktoj, kiuj maturiĝinte eksplodis [2]; inter la 10a kaj 11a de aŭgusto 1815 eksplodis la monto Tambora sur Sumbava (Indonezio) [3]. VD:disrompiĝi, dissalti, dissplitiĝi.
3.
(figure) Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni: la virino eksplodis per rido Marta ; la princo eksplodis de rido [4]; la longe haltigata kolero kaj ĉagreno eksplodis [5]; entuziasmo eksplodis en la tuta Libio [6]; inter iliaj vicoj eksplodis ridoj kaj krioj de ĝojo [7]; vulkano eksplodis en ŝia brusto, [...] vulkano de kolero, envio Marta ; ilia jubilo eksplodis je miloj de hurakrioj [8].
4.
(figure) Subite kaj brue komenciĝi: baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj ĉiuj tie devis nesaveble droni [9]; la milito eksplodis neatendite; eksplodis ribelo inter la palacaj sklavoj, kiuj plendis, ke oni ne donas plu al ili vinon [10]; tuj eksplodis interna kverelo inter du lojalismaj organizaĵoj [11].

eksplodo  

1.
Brua subita plivolumeniĝo de naskiĝantaj gasoj: eksplodo de lumgaso, de mingaso; eksplodmotoro.
2.
Brua subita diskrevo pro interna premado de gasoj: eksplodo de kaldronego, de vulkano; la plejparte detruita domo rezultiĝis [...] de interna eksplodo [12]; pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto [13].
3.
(figure) Subita brua eksteriĝo de forta sento aŭ pasio: eksplodo de kolero [14]; forta eksplodo de sentoj Marta ; eksplodo de la fiero [15]; [li] apenaŭ sukcesis haltigi ridan eksplodon [16]; voĉo plena de flamecaj eksplodoj; la kamparano trankviligis la eksplodojn de sia edzino [17].
4.
(figure) Subita brua komenciĝo: la popola eksplodo estis provokita [18]; post la eksplodo de la eventoj [19].

eksplodaĵo  

KEMMILTEK Substanco, kiu povas eksplodi: dinamito, nitroglicerino estas eksplodaĵoj; nitroglicerino [...] oni produktas el ĝi diversajn eksplodaĵojn (dinamito, eksploda gelateno) [20]; nigra pulvo estas [...] malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono [21]; (figure) ‐ Ĉu malbona novaĵo, Ĉefo? ‐ Ne, knabo, nur iom tro tuŝotima eksplodaĵo (tro danĝera informo) [22].

eksplodema

1.
KEM Facile eksplodanta: eksplodemaj substancoj; vulkanoj el la eksplodema tipo troviĝas laŭlonge de zono ĉirkaŭ Pacifiko [23].
2.  
(figure) Facile incitiĝanta: eksplodema karaktero; [li estas] eksplodema kiel pulvo PrV; aparte eksplodema estas la situacio en okcidenta Azio [24]. VD:flamiĝema, fulma, boli.

*eksplodigi

Kaŭzi eksplodon; fari, ke io eksplodas: unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [25]; eksplodigi bombon, koleron, ribelon; A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj, ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945, interalie en Hiroŝimo kaj Nagasako [26]; (figure) la senhonta aroganteco de Ŝankhatum preskaŭ eksplodigis la reĝon de kolerego [27].

eksplodigilo

1.
MILTEK Aparato, per kiu oni eksplodigas eksplodaĵon, bombon, minon, torpedon ktp.: detonacio per akustika eksplodigilo [28].
2.  
(evitinde) Eksplodaĵo: amonia nitrato [...] estas ĉefe uzata kiel sterko, ĝi same uzatas kiel eksplodigilo [29].

praeksplodo  

AST Grandenergia fenomeno, kiu markas la naskiĝon de la universo: danke al steloj kreiĝis ĉiuj elementoj pli pezaj ol hidrogeno kaj heliumo, kiuj preskaŭ neniom formiĝis okaze de la praeksplodo [30]; kosmologiaj teorioj, laŭ kiuj la universo originis en praeksplodo daŭre furoras, kaj la malkovro de Hubble ludas esencan rolon en ili [31].

eksploda konsonanto PMEG  

FON
Momenta konsonanto produktata per abrupta malfermo de la buŝkanalo, kiu lasas la spiron eliri nur post momente kompleta fermiĝo (en Esperanto k, g, t, d, p, b): se du vokalojn apartigas du konsonantoj, la unua el kiuj estas eksploda kaj la dua estas flua (/l/ aŭ /r/), la silabolimo situas antaŭ la eksploda (/pá-tro/, /ci-tró-no/, /ci-pré-so/, /ge-o-gra-fí-o/) [32].
SUP:bruanto

tradukoj

anglaj

~i: explode; pra~o: Big Bang; ~a konsonanto : plosive.

belorusaj

~i: выбухнуць; ~o: выбух; ~aĵo: выбухоўка; ~ema 1.: выбуховы; ~ema: запальчывы; ~igi: узрываць, падрываць; ~igilo 1.: узрывальнік, дэтанатар; pra~o: Вялікі Выбух; ~a konsonanto : выбуховы зычны.

ĉeĥaj

~i: explodovat, vybouchnout, vybuchnout, vybuchovat; ~o: detonace, exploze, odpal, odstřel, výbuch; ~ema: explozivní, trhací, výbušný; ~igi: odpálit (nálož), odstřelit trhavinou, podnítit (např. válku), rozpoutat; ~igilo 1.: počinová náplň, rozbuška; pra~o: velký třesk.

finnaj

pra~o: Alkuräjähdys.

francaj

~i: éclater, exploser, sauter; ~o: détonation, explosion, flambée; ~aĵo: explosif; ~ema: bouillant, explosif, volcanique; ~igi: déchainer, déclencher, faire exploser; ~igilo 1.: détonateur; pra~o: Big bang; ~a konsonanto : occlusive (subst.). ~motoro: moteur à explosion.

germanaj

~i: explodieren, ausbrechen; ~o: Explosion, Ausbruch; ~aĵo: Sprengstoff; ~ema 1.: explosiv; ~ema 2.: cholerisch; ~igi: zünden; ~igilo 1.: Zünder; pra~o: Urknall; ~a konsonanto : Plosiv, Verschlusslaut, Okklusiv, Klusil.

hispanaj

~i: explotar; ~o: explosión; ~aĵo: explosivo; ~a konsonanto : oclusiva.

hungaraj

~o: robban, felrobban, kirobban; ~aĵo: robbanóanyag, robbanószer; ~ema 1.: könnyen robbanó; ~ema 2.: robbanékony; ~igi: felrobbant, kirobbant; ~igilo 1.: gyújtószerkezet, detonátor, robbanósze[...]rkezet; pra~o: ősrobbanás; ~a konsonanto : zárhang, explozíva, okkluzíva. ~motoro: robbanómotor, belső égésű motor.

italaj

~i: esplodere, scoppiare, detonare; ~o: esplosione, scoppio, detonazione; ~aĵo: esplosivo (sost.); ~ema 1.: esplosivo (agg.); ~ema: esplosivo (fig.), prorompente (fig.), infiammabile (fig.), collerico (fig.); ~igi: fare esplodere, fare scoppiare, fare detonare, brillare (esplosivo); ~igilo 1.: innesco, detonatore.

katalunaj

~i: esclatar, explotar; ~o: esclat, explosió; ~aĵo: explosiu (subst.); ~ema: explosiu (adj.); ~igi: detonar, fer esclatar; ~igilo 1.: detonador; pra~o: Big Bang.

nederlandaj

~i: ontploffen, exploderen; ~o: ontploffing, explosie; ~aĵo: springstof, explosief; ~ema: ontplofbaar, explosief; ~igi: doen ontploffen; ~igilo 1.: ontstekingsmechanisme; pra~o: oerknal; ~a konsonanto : plofklank.

persaj

~a konsonanto : همخوان بندشی، همخوان انسدادی.

polaj

~i: eksplodować, wybuchać; ~o: eksplozja, wybuch; ~aĵo: materiał wybuchowy; ~ema: wybuchowy; ~igi: detonować, odpalać (np. bombę); ~igilo 1.: detonator, zapalnik; pra~o: Wielki Wybuch.

portugalaj

~i: explodir, estourar; ~o 2.: estouro; ~o: explosão; ~aĵo: explosivo; ~ema: explosivo; ~igi: detonar, explodir; ~igilo 1.: detonador; pra~o: Grande Explosão; ~a konsonanto : explosiva (subst.), consoante explosiva, oclusiva (subst.), consoante oclusiva.

rusaj

~i 3.: вспылить; ~i 4.: разразиться, вспыхнуть; ~i: взорваться; ~o 3.: вспышка; ~o 4.: вспышка; ~o: взрыв; ~aĵo: взрывчатка, взрывчатое вещество; ~ema 1.: взрывчатый; ~ema 2.: вспыльчивый; ~igi: взорвать, взрывать; ~igilo 1.: взрыватель, детонатор; pra~o: Большой Взрыв; ~a konsonanto : взрывной согласный, чистый смычный.

slovakaj

~i: explodovať, vybuchnúť, vyletieť do povetria; ~o: detonácia, explózia, výbuch; ~ema: trhací, výbušný; ~igi: odpáliť nálož, vyhodiť do povetria; ~igilo 1.: rozbuška; pra~o: veľký tresk.

svedaj

~i: explodera; ~o: explosion.

turkaj

pra~o: Büyük Patlama.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
3. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
11. Monato, Garbhan Macadoih: Bojas sovaĝa hundo
12. Monato, Araneo: Mis-ilo
13. Monato, Araneo: Ukrainio: Subtera katastrofo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 54:8
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 12
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
19. Monato, de Julian Modest
20. Vikipedio, Nitroglicerino
21. Vikipedio, Nigra pulvo
22. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
23. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
24. Monato, Evgeni Georgiev: La blua „oro“ ĉiam malsufiĉos
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
26. Vikipedio, Atombombo
27. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
28. Vikipedio, Ruhrstahl X-4
29. Vikipedio, Amonia nitrato
30. Vikipedio, Astronomio
31. Vikipedio, Edwin Hubble
32. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko


administraj notoj

pri ~igi:
    Indus precizigi, ĉu la objekto povas esti io alia ol ~aĵo.
    Alidire, ĉu oni „~igas domon“? La figursenca ekzemplo ŝajne
    tion sugestas. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | eksplo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2018/04/20 17:10:14