*salt/i PV

*salti

(ntr)
1.
Rapide sin levi tutkorpe de tero per puŝo de kruroj (aŭ vosto) kaj refali sur saman lokon aŭ pli malproksimen: salti kiel bovidino sur herbo [1]; subite la ĉevaloj saltis flanken, la glitveturilo haltis [2]; hundeto […] saltis sur la tablon kaj komencis saltadi antaŭ la malgranda knabo [3]; [li] prenis la malgrandan knabon sur la genuojn [sed tiu] saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci [4]; Rozulino ekkriis kaj saltis posten [5]; sur la vojo saltadis [...] infanoj [6]; la fiŝoj saltis super la akvon de la torento [7]; birdoj saltadis de branĉo sur branĉon [8]; pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte [9]; kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas PrV ; salte leviĝi de la kanapo [10]; saltleviĝi [11]. SUB:hopiVD:danci
2.
Rapide sin movi per unu aŭ pluraj tiaj movoj; kuregi: el la apoteko li saltis rekte en la veturilon [12]; ŝi laŭte ekkriis […] kaj ŝi saltis en iliajn brakojn [13]; la hundo, ne tenata [plu] saltis en la teatron [14]; la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon [15]. VD:transkuri1
3.
(io) Rapide moviĝi diversflanken: la ondoj saltis furioze sur la krutaĵon [16]; en malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj […] saltis kaj dancis sur la ondoj [17]; ŝia mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo [18] saltanta lumo [de fajro] faladis sur la mallumajn foliojn BdV ; fajreroj saltas ĉirkaŭen [19], ili saltas kiel pufmaizo [20]. VD:ruliĝi
4.
(figure) Rapide senpere pasi de iu afero al neproksima alia, de unu stato al distanca alia sen interpaŝoj: oni saltas de unu penso al alia pli bela Rabistoj ; plenajn paĝojn kun nur teksto legantoj kutime transsaltas [21]; post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro ekonomiaj problemoj [22]; la komputila erao signifas por la homaro similan salton, kian havis la kombino de transportevoluo kaj la invento de la vapormaŝino [23]; akcioj de ĉiaj tiuspecaj entreprenoj antaŭ kelka tempo saltegis supren, sed ĝuste nun ili falegas [24]. VD:abrupta, drasta, subita
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
16. Henryk Sienkiewicz, trad. Kabe: La lanternisto
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
20. La patkukoj de la maro - Scivolemo
21. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
22. Monato, HORI Yasuo/pg: Forpaso-forumo, 2003
23. Monato, Zlatko Tišljar: Kiel eliri el la krizo?, 2009
24. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
afrikanse:
spring
albane:
kërcejnë
amhare:
ዝለል
angle:
jump, leap, spring
arabe:
القفزة
armene:
Անցնել,
beloruse:
скакаць, скокнуць, скочыць, падскочыць
bengale:
ঝাঁপ
birme:
ခုန်
bosne:
skočiti
ĉeĥe:
skočit, skákat
dane:
hoppe
estone:
hüpata
eŭske:
salto
filipine:
tumalon
france:
bondir, sauter
galege:
ir
germane:
springen
guĝarate:
આવો
haitie:
sote
haŭse:
yi tsalle
hinde:
कूद
hispane:
saltar
hungare:
ugrik kiu tro rapide ~as, tiu baldaŭ haltas: aki siet, elkésik. ~leviĝi: felugrik (ültéből).
igbe:
na-awụlikwa elu
indonezie:
lompat, loncat, melompat, meloncat
irlande:
léim
islande:
hoppa
itale:
saltare, balzare
japane:
ジャンプ
jave:
mlumpat
jide:
שפּרינגען
jorube:
kanare:
ಜಿಗಿತವನ್ನು
kartvele:
გადასვლა
kazaĥe:
секіру
kimre:
neidio
kirgize:
секирүү
kmere:
លោត
koree:
점프
korsike:
santari
kose:
xhuma
kroate:
skočiti
kurde:
helperkîn
latine:
salire
latve:
lēkt
laŭe:
ເຕັ້ນໄປຫາ
litove:
šuolis
makedone:
скок
malagase:
hitsambikina
malaje:
melompat
malajalame:
കുതിക്കുക
malte:
jaqbżu
maorie:
peke
marate:
उडी
monge:
dhia
mongole:
үсрэх
nederlande:
springen
nepale:
हामफाल्नु
njanĝe:
kudumpha
okcidentfrise:
springe
panĝabe:
ਛਾਲ
paŝtue:
ټوپ
pole:
skakać, fikać
ruande:
gusimbuka
ruse:
прыгать, прыгнуть, скакать, подскакивать, подскочить
samoe:
oso
sinde:
ٽپو ڏئي
sinhale:
වෙත පනින්න
skotgaele:
leumadh
slovake:
skočiť, skákať
slovene:
skok
somale:
boodaan
ŝone:
janhuka
sote:
qhomela
sunde:
ngaluncat
svahile:
kuruka
svede:
hoppa
taĝike:
паридан
taje:
กระโดด
tamile:
குதிக்க
tatare:
сикерү
telugue:
జంప్
tibete:
མཆོང་
ukraine:
стрибати
urdue:
کود
uzbeke:
sakramoq
vjetname:
nhảy
zulue:
eqa

salto

Ago salti: sin prepari por salto [25]; Aleĉjo per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon Marta ; pro raviteco li faris transkapiĝan salton [26]; la ĉevalo ektrotis rapide, post kelkaj saltoj deĵetis sian rajdanton en foson [27]; la paŝo estas tiel facila, […] kiel la salto de publikulino al bigotulino [28]; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari [29]; ne diru hop antaŭ la salto PrV . SUB:saltomortalo
angle:
jump, leap, spring
ĉeĥe:
skok
france:
bond, saut
germane:
Sprung, Satz (Sprung)
hispane:
salto
indonezie:
lompatan, loncatan
itale:
salto, balzo
japane:
跳躍 [ちょうやく], ジャンプ [じゃんぷ], 飛躍 [ひやく], 急上昇 [きゅうじょうしょう], 飛越し [とびこし]
pole:
skok, sus, podskok, przeskok
slovake:
go to - príkaz k nepodmienečnému skoku
svede:
hopp
ukraine:
стрибок

desalti

(ntr)
Salti de io, de ie: [ŝi] desaltis de la kamelo [30]; [li] transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko BdV ; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis [31]; subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo [32]. VD:forlasi
angle:
jump down, dismount
beloruse:
саскочыць
ĉeĥe:
seskakovat, seskočit
france:
sauter en bas
germane:
abspringen
hungare:
leugrik
indonezie:
melompat turun, meloncat turun
itale:
saltare giù, balzare giù
japane:
飛びのく [とびのく], 飛び降りる [とびおりる]
nederlande:
van iets afspringen
pole:
zeskakiwać
ruse:
спрыгнуть, соскочить
slovake:
zoskočiť
svede:
hoppa ner
ukraine:
відплигувати, відстрибувати, відскакувати, зістрибувати, зіскакувати, зскакувати, сплигувати

dissalti

(ntr)
(io) Rapide disrompiĝi: kelkaj fenestrovitroj dissaltis [33]; [tio] deĉenigis eksplodon, kiu dissaltigis la supran protektoplaton [34]; dissaltos la obstinaj baroj [inter la popoloj] [35]; dissaltis eternaj montoj [36]. VD:frakasiĝi, krevi
angle:
fly asunder
beloruse:
разьбіцца, разьляцецца
ĉeĥe:
náhle se oddělit, rozlomit se, rozpadnout se, rozskočit se
germane:
zerspringen, bersten
hungare:
szétugrik, szétrepül, széttörik
indonezie:
berhamburan, berserakan, bertaburan
itale:
saltare (rompersi), spezzarsi (con proiezione dei pezzi)
japane:
飛び散る [とびちる], 破裂する [はれつする]
nederlande:
uit elkaar springen
pole:
rozlatywać się
ruse:
разлететься, рассыпаться в прах
slovake:
rozbiť sa, rozpadnúť sa, rozskočiť, roztrieskať sa
svede:
flyga isär
ukraine:
стрибати/скакати в різні боки, розлетітися, розвіятися в порох

eksalti

(ntr)
Subite salti: eksalti de ĝojo [37]; eksalti de surprizo [38]; jen sur la neĝo […] eksaltis granda korniko, kiu jam antaŭe tie sidis [39]; ŝi, tremante de malvarmo, eksalte leviĝis [40]; la infaneto eksaltis en ŝia ventro [41]; la lamulo eksaltos kiel cervo [42]; hoko eksaltis, afero haltis PrV ; muelejo haltas, muelisto eksaltas PrV .
angle:
start (jump from surprise)
beloruse:
падскочыць
ĉeĥe:
vyskočit z lehu, vyskočit ze sedu
france:
faire un saut, sursauter
germane:
aufspringen
hungare:
felugrik, megugrik, ugrik egyet
indonezie:
mulai melompat
itale:
saltare, balzare, sobbalzare, schizzare (fig - saltare)
japane:
跳び上がる [とびあがる]
nederlande:
opspringen
pole:
podskoczyć, bryknąć, zerwać się
ruse:
подпрыгнуть, подскочить
slovake:
vyskočiť zo sedu
svede:
hoppa till
ukraine:
скочити, підскочити, стрибнути, підстрибнути, плигнути

elsalti

(ntr)
Subite kaj rapide eliri aŭ eliĝi: Niko elsaltis tra la pordo [43]; li elsaltis el la lito [44]; fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj […] elsaltis super la akvon [45]; la korko brue elsaltis [46]; se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo PrV ; kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas PrV ; (figure) vizitantoj preskaŭ elsaltas el sia haŭto, kiam ni faras tiun bruon KKl . VD:eliri, forlasi
angle:
jump out
beloruse:
выскачыць
ĉeĥe:
vyskakovat, vyskočit
france:
sauter (hors de sa position)
germane:
heraus springen
hungare:
kiugrik
indonezie:
melompat keluar, meloncat keluar
itale:
saltare via, schizzare via (fig.), saltare fuori
japane:
飛び出す [とびだす]
nederlande:
uitspringen
pole:
wyskakiwać, wyrywać się
ruse:
выпрыгнуть, выскочить
slovake:
vyskakovať, vyskočiť
svede:
hoppa ut
ukraine:
виплигувати, вистрибувати, вискакувати

ensalti

(tr)
Salti al la interno de...: tra la fenestro […] ensaltis malbela bufo [47]; la homoj ensaltis en la boaton [48]; plaŭ! ŝi ensaltis en la akvon [49]; ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin [50]! tiu viro, kiu ensaltis la kanalon por savi infanon, ne unue demandis sin, al kies familio ŝi apartenas [51].
france:
sauter dans
germane:
hinein springen
indonezie:
melompat masuk, meloncat masuk
pole:
wskakiwać, wskoczyć
ukraine:
вскакувати, встрибати, встрибувати (до середини)

forsalti

(ntr)
Rapide fuĝi: hu!, li ekkriis kaj forsaltis [52]; la leono nur unu fojon ekblekis, kaj ĉiuj forsaltis [53]; laboro ne estas leporo ― ĝi haltos, ne forsaltos PrV ; (figure) metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu (rapide deviu) de mia komisio Hamlet .
angle:
jump away, bound off
ĉeĥe:
uskočit
germane:
wegspringen
hungare:
elugrik
indonezie:
melompat menjauh, meloncat menjauh
itale:
saltare via, saltare (essere rimosso dall'impiego)
japane:
跳び去る [とびさる], 跳んで逃げる [とんでにげる]
nederlande:
wegspringen
pole:
odskakiwać, uskakiwać
ruse:
ускакать
slovake:
odskočiť
ukraine:
відстрибувати, відплигувати, відскакувати, пострибати, поскакати (геть)

resalti

(ntr)
Salti aŭ esti rapide resendita de iu loko al alia: bastono batas, bastono resaltas PrV ; la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis [54]; (figure) la potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l' templo kaj forflugis [55]; mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝas ĉiuj gratuloj por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo [56]. VD:reflektiĝi, repuŝiĝi
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
55. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
56. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
bounce, rebound, ricochet
france:
rebondir, ricocher
germane:
zurück springen, abprallen, zurück geworfen werden
hungare:
visszaugrik, visszapattan
indonezie:
mengambul, menganjal, melenting, membal, memantul
itale:
rimbalzare, rimpallare (fig.)
japane:
跳ね返る [はねかえる], とび直す [とびなおす]
nederlande:
terugspringen
pole:
odskoczyć w przeciwną stronę, odbijać się
ukraine:
відскакувати, відбиватися (від чого-н.)

transsalti

(tr)
Transpasi saltante: mi transsaltas muron [57]; mi punos […] ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon [58]; la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano Marta ; nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti (preterlasi) [59]; transsalte senhalte (nur pasante) PrV .
angle:
jump across, jump over
beloruse:
пераскочыць
ĉeĥe:
přeskakovat, přeskočit
france:
sauter par-dessus
germane:
überspringen
hungare:
átugrik
indonezie:
melompat ke seberang, meloncat ke seberang, melompati, meloncati
itale:
saltare oltre, balzare oltre, scavalcare
japane:
跳び越す [とびこす]
nederlande:
overspringen, overslaan
pole:
przeskakiwać, pomijać
ruse:
перепрыгивать, перепрыгнуть, перескакивать, перескочить
slovake:
preskočiť
ukraine:
перестрибувати, переплигувати, перескакувати

administraj notoj