1sekreci/o PV

sekrecio

1.
FIZL Procezo per kiu ĉeloj, precipe de epiteliaj glandoj, produktas organikan specifan substancon, pli-malpli likvan, kiu eliĝas en la internan medion (vd endokrina) aŭ en la eksteran medion, plejofte laŭ kanalo (vd ekzokrina): la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio […] de la konjunktivo [1]; malvarmega akvo akcelas la sekreciadon de streĉhormonoj, malaltigas la sangopremon, igas la haŭton pli elasta [2]. VD:ekskrecio, muko
2.
BOT Produktado de sekreciaĵo2.
angle:
*secretion
beloruse:
сэкрэцыя, выдзяленьне
ĉeĥe:
odměšek, sekret, výměšek
france:
*sécrétion
germane:
Sekretion, *Absonderung, Ausschüttung (Sekretion)
hungare:
váladék
itale:
secrezione, secreto
japane:
分泌物 [ぶんぴつぶつ]
nederlande:
afscheiding (v.vocht)
pole:
*sekrecja
portugale:
secreção
ruse:
секреция, *выделение
slovake:
výlučok (žliaz)
ukraine:
секреція, виділення

sekrecii

(tr)
Fari sekrecion, produkti sekreciaĵon: glando sekrecianta hormonojn, salivon.
angle:
secrete
beloruse:
выдзяляць, сэкрэцыраваць
ĉeĥe:
vyměšovat
france:
sécréter
germane:
absondern
hungare:
kiválaszt (váladékot)
itale:
secernere
japane:
分泌する [ぶんぴつする]
nederlande:
afscheiden
pole:
wydzielać
portugale:
secretar
ruse:
выделять, секрецировать
slovake:
vylučovať
ukraine:
виділяти

sekreciaĵo

1.
FIZL Substanco sekreciita. VD:ekskremento
2.
BOT Organika substanco, pli-malpli likva, produktata de iuj vegetaĵaj ĉeloj, haroj, ĉelsakoj, glandoj, kanaloj.
angle:
secretion
beloruse:
выдзяленьне (рэчыва), сакрэт (залозы)
france:
sécrétion
germane:
Sekret, Ausscheidung (Sekret)
pole:
wydzielina
portugale:
secreção

elsekrecio

FIZL Procezo per kiu, sekreciaĵoj de glando estas elverŝitaj ekster tiun glandon laŭ specialaj duktoj, nomataj elsekreciaj duktoj.
Rim.: Ne konfuzu elsekrecion kaj ekskrecion. La unua forkondukas sekrecion ekster glandon. La dua forkondukas forĵetaĵon ekster la organismon.
beloruse:
вывядзенье (з агранізма)
france:
excrétion
germane:
Ausscheidung
pole:
wydalanie
portugale:
excreção

elsekrecia

Rilatanta aŭ servanta al elsekrecio: elsekrecia dukto.
beloruse:
вывадны
france:
excréteur
germane:
Ausscheidungs-
pole:
wydalniczy
portugale:
excretor

elsekrecii

Forkonduki per elsekrecio.
beloruse:
выводзіць (з агранізма)
ĉeĥe:
vyměšovat
france:
excréter
germane:
ausscheiden
pole:
wydzielać
portugale:
excretar
slovake:
vylučovať

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~o: Mankas dua fontindiko.
el~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~a: Mankas dua fontindiko.
el~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas dua fontindiko.
el~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.