*gland/o

*glando

ANA Organo konsistigita de epiteliaj ĉeloj, kies funkcio estas sekrecii: viveroj estis ĉascelo pro cibeto, aroma substanco en iliaj ĉirkaŭanusaj glandoj, kiun oni uzis kiel parfumaĵon [1].
Rim.: Laŭ la medio, al kiu la glando ellasas sian sekreciaĵon, oni distingas la endokrinajn, ekzokrinajn kaj amfikrinajn glandojn.
angle:
gland
beloruse:
залоза
ĉeĥe:
glandula, žláza
ĉine:
[xiàn], 腺体 [xiàntǐ]
france:
glande
germane:
Drüse
hispane:
glándula
indonezie:
kelenjar, glandula
itale:
ghiandola
japane:
[せん]
katalune:
glàndula
nederlande:
klier
pole:
gruczoł
portugale:
glândula
rumane:
glandă
ruse:
железа
slovake:
žľaza
svede:
körtel
turke:
salgıbezi
ukraine:
залоза

surrena glando

ANA Ĉiu el la malgrandaj endokrinaj glandoj, kiuj troviĝas apud, ĉe staranta homo super, la renoj: adrenalino estas hormono el la surrenaj glandoj, uzata en medicino pro la efiko mallarĝigi sangoduktojn [2].
angle:
adrenal gland
beloruse:
залоза надныркавая, наднырніца
ĉeĥe:
nadledvina
ĉine:
肾上腺 [shènshàngxiàn]
france:
glande surrénale
germane:
Nebenniere
indonezie:
kelenjar adrenal, kelenjar anak ginjal, kelenjar suprarenalis
itale:
ghiandola surrenale
katalune:
glàndula suprarenal
nederlande:
bijnier
pole:
gruczoł nadnerczowy
rumane:
glandă suprarenală
slovake:
nadľadvina
svede:
binjure

administraj notoj

surrena ~o: Mankas dua fontindiko.