*dorn/o

*dorno

1.
Natura pikilo de vegetaĵoj: la malfeliĉulo ŝajnis sidi sur dornoj [1]; la knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por makuli la bobenon [2]; kiu per mallerta mano volis kapti rozon, tiu ne havas la rajton plendi, ke la dornoj lin pikis [3]! [li] vidas la dornon en la karno [4]; (figure) riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn PrV . VD:splito
2.
(plurale) dornhavaj plantoj: kiel rozo inter la dornoj, tiel estas mia amatino inter la knabinoj [5]; simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj [6]; mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj [7]; ĉio estas kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita [8]; ŝi ekkuris inter pintaj ŝtonoj kaj dornoj, kaj la sovaĝaj bestoj saltis preter ŝi [9]; ni baraktis antaŭen preter dornoj kaj urtikoj [10]. VD:vepro
3.
Pikilo simila al dorno: bukodorno. VD:najlo, pinglo, pivoto, stifto
4.
(figure) Ĝenaĵo, malplezuro: dorno en la flanko de la loĝantoj estis Pigra Pego, kiu […] insiste bruaĉis ĉiun nokton [11]; kun la laŭroj, venis ankaŭ dornoj [12].
beloruse:
шып, калючка, гак, зубец, сьпічак, чэп, шпянёк
ĉeĥe:
osten, trn
ĉine:
芯头 [xīntóu]
france:
1. épine, piquant (épine) 3. aiguillon, pointe (aiguillon) buko~o: ardillon. 4. cactus (difficulté), os (difficulté), écueil (difficulté)
germane:
Dorn, Stachel 2. Dornengestrüpp
hispane:
1. espina
japane:
とげ, いばら
katalune:
espina
nederlande:
doorn
pole:
1. kolec, cierń 3. szpilka 4. zagwozdka
portugale:
espinho, estrepe, pico
ruse:
1. шип, колючка 3. шпенёк 4. заноза, загвоздка
slovake:
osteň, pichliač, tŕň
ukraine:
шип, колючка, шпичак, скалка, шпеник (у пряжці), ость

dorna

1.
Plena je dornoj: dornaj arbetoj [13]; ili […] plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li [14]; kiel dorna kano en la mano de ebriulo, tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj [15]; granddornaj rampaĵoj [16]. VD:pika1
2.
(figure) Plena je ĝenaĵoj, malhelpaĵoj kaj malplezuroj: la dorna vojo de la honoro [17]. VD:embarasi, impliki, malhelpi
beloruse:
калючы, церневы, цярністы, шыпавы
ĉeĥe:
ostnatý, ostnitý, pichlavý s trny
ĉine:
多刺 [duōcì], 棘手 [jíshǒu]
france:
1. épineux (piquant), piquant (épineux) 2. délicat (épineux), embarrassant (épineux), épineux (difficile)
germane:
dornig
hebree:
קוצני
hispane:
espinoso
japane:
とげのある, いばらの, 苦難の [くなんの]
katalune:
espinós
nederlande:
1. doornig, stekelig 2. stekelig
pole:
1. ciernisty, kolczasty 2. najeżony trudnościami
ruse:
1. колючий
slovake:
tŕnitý
ukraine:
колючий, терновий, тернистий

dornejo

Dornarbetaro. SIN:vepro
beloruse:
церні
ĉeĥe:
trnisko
ĉine:
下层丛林 [xiàcéngcónglín], 榛榛 [zhēnzhēn]
france:
épinaie
germane:
Dornengestrüpp
japane:
いばらの茂み [いばらのしげみ]
katalune:
esbarzer, bardissa, romeguera
nederlande:
doornbos, braambos
slovake:
tŕnité krovie
ukraine:
терни, терня, терник, тернище

administraj notoj

~ejo: Mankas fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.