*najl/o

*najlo VdE

Pinta metala bastoneto provizita per pli larĝa kapeto kaj servanta por fiksi objekton, en kiun oni enpuŝas ĝin: [li] prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon [1]; kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj [2]; [li] kolorigis la turbon […] kaj enbatis en la mezon latunan najlon [3]; masiva pordo, […] ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn [4]. VD:kejlo, stifto
angle:
nail
beloruse:
цьвік
bretone:
tach
ĉeĥe:
hřebík
ĉine:
[dīng], 钉 [dīng], 釘子 [dīngzi], 钉子 [dīngzi]
france:
clou
germane:
Nagel
greke:
καρφί
hispane:
clavo
hungare:
szeg
indonezie:
paku
japane:
[くぎ], 鋲 [びょう]
katalune:
clau
nederlande:
spijker
pole:
gwóźdź
portugale:
prego
rumane:
cui
ruse:
гвоздь
slovake:
klinec
svede:
spik
tibete:
གཟེར་
ukraine:
цвях

najli

(tr)
Fiksi per najlo: mendu pentritan signon […] kaj najlu ĝin super via pordo [5]; [li] najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton [6]; sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco [7]; (figure) la paralizo lin najlis sur lia lito [8]; (figure) tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro [9].
angle:
to nail
beloruse:
прыбіць цьвіком, прыцьвікаваць
bretone:
tachañ
ĉeĥe:
přibíjet hřebíky
ĉine:
[dìng], 钉 [dìng]
france:
clouer
germane:
nageln
greke:
καρφώνω
hispane:
clavar
hungare:
szegez
indonezie:
memaku
japane:
釘を打つ [くぎをうつ], 釘付けにする [くぎづけにする]
katalune:
clavar
nederlande:
spijkeren
pole:
przybijać gwoździem
portugale:
pregar
rumane:
bateți cuiele
ruse:
прибить (гвоздями)
slovake:
zatĺcť (debnu)
ukraine:
прибивати, забивати цвяхи

alnajli

1.
Alfiksi per najlo: baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo [10]; la forĝisto […] deŝiris de la […] ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn [11];
2.
(figure) Senmovigi kvazaŭ per najlo: alnajlita al la lito per la malsano; [ŝi] estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj juveloj [12]. SIN:alforĝi.
angle:
to pin
beloruse:
прыцьвікаваць
bretone:
al~ita al la lito: dalc'het war e wele.
ĉeĥe:
přibít hřebíky, přitlouci
ĉine:
[dìng], 钉 [dìng]
france:
clouer (fig.)
germane:
annageln
greke:
ρίχνω
hispane:
clavar al suelo
hungare:
odaszegez
japane:
釘付けにする [くぎづけにする]
nederlande:
vastspijkeren
pole:
przygważdżać
portugale:
pregar
rumane:
fixează în jos
ruse:
пригвоздить
slovake:
pribiť

lignonajlo PV

Pinta ligna bastoneto similanta najlon, uzata por ŝtopi trueton, kunigi lignajn pecojn ktp: plankoj estis kudritaj kune per maldika ŝnuro […] anstataŭ uzado de la pli tradiciaj metodoj de […] lignonajloj [13]; remilingo. Aranĝaĵo por fiksi la remilon sur la boatrando, konsistanta aŭ el lignonajlo kun ŝnurringo, aŭ el forketo PIV1 . SIN:kejlo
angle:
peg, pin, dowel, trenail
beloruse:
калок, драўляны цьвік
bretone:
ibil
ĉeĥe:
kolík
ĉine:
木釘 [mùdīng], 木钉 [mùdīng], 銷子 [xiāozi], 销子 [xiāozi]
france:
cheville
germane:
Holzstift
hispane:
clavija, taco
hungare:
faszeg
indonezie:
pasak
japane:
木釘 [きくぎ]
nederlande:
pin
pole:
ćwiek
portugale:
pino
rumane:
cui
ruse:
нагель, колышек, деревянный гвоздь
slovake:
drevený klinec
ukraine:
кілок, шип, наґель

administraj notoj