8kejl/o PVEF

kejlo

1.
TEK Peco el firma materialo (ligno, metalo k.a.), ĝenerale konus-kojnoforma, uzata por perforte ŝtopi truon aŭ rigide kunfiksi du partopecojn: alĝustiga, konkava, kvadrata, ronda kejlo; akskejlo PVEF , ŝtopkejlo (vd ŝtopilo1) PIV1 , agordokejlo (vd agordilo2) PIV2 ; en la mezepoko oni konstruis malmultekoste domojn el ligno, sen najloj laŭ la tekniko de la tenono kaj mortezo, la trabkuniĝo funkciis nur per kejloj [1]; tie kaj tie ŝi vidis mapojn kaj bildojn pendantajn de kejloj [2]. VD:najlo, stifto, ŝtopilo, tenono
Rim.: Ofte estas prefereble paroli distinge pri lignonajlo, aksfiksilo, tendonajlo, barelŝtopilo por klare esprimi la koncernan objekton. [Wolfram Diestel]
lignaj kejloj (elstarantaj el trabtruoj) sekurigantaj la juntojn inter traboj
CC BY-SA 4.0  [3]
2.
POE(figure) Ŝtopvorto2: ripetata apostrofado […] ĝenas se tro persista, des pli se kombine kun unusilabaj kejloj kiel „ja“, „jen“, „do“ [4].
3.
TIP(figure) Bildo, sentenco, anonceto ks uzata por plenigi truon estiĝintan dum enpaĝigo: la redaktoroj sugestu al la grafikisto kelkajn kejlojn por ŝtopi truojn dum la enpaĝigo [5].
1. Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, Monato, 2010/06, p. 14
2. La Ondo de Esperanto, 1999, № 10 (60)
3. 1=WikiCommons/Karl Gruber, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schloss_Weitra_1979.JPG
4. Jorge Camacho: Pretas jen monument’!, Monato, 2000/01, p. 6
5. Monato, Teknikaj konvencioj
angle:
1. peg, pin, dowel
beloruse:
1. загваздка, калок, шып
bretone:
1. ibil
ĉeĥe:
1. klín, kolík
ĉine:
[jié], 枧 [jiǎn], 木釘 [mùdīng], 楔 [xiè], 銷 [xiᗑo]
france:
1. cheville (de fixation)
germane:
1. Stopfen, Pfropfen, Spund, Keil, Holznagel, Hering (Zeltnagel) 2. Füllwort 3. Füller (Textsatz), Platzhalter
hispane:
2. muletilla
hungare:
1. ék, csap
japane:
木釘 [きくぎ], 栓 [せん], くさび, キー [きー], ピン, 冗語 [じょうご], 虚辞 [きょじ]
nederlande:
1. spie, pin 2. stopwoord 3. bladvulsel
pole:
1. klin
rumane:
1. pană
ruse:
1. чека, колышек, шип
slovake:
1. klin (spájací, upevňovací), klin (spájací| upevňovací)
ukraine:
1. чека, загвіздок, дерев’яний цвях, кілочок, шип, зайві слова, розтягнутість (у вірші)

kejli

Ligi aŭ fiksi per kejlo: sekigado sur horizontala kejlita kadro [6].
6. Geneviève kaj Maurice Gourichon: Vizito al la Centro de la pergameno kaj miniatur-arto, La Anĝeva Folio, n-ro 23, majo 2012, p. 3
angle:
peg, pin, connect with a dowel (furniture)
beloruse:
замацоўваць калком, клінаваць
bretone:
ibiliañ
ĉeĥe:
klínovat, zaklínovat
france:
cheviller
germane:
verkeilen, verklemmen
hungare:
összeékel, öcsapol
japane:
木釘を打つ [きくぎをうつ], くさびで止める [くさびでとどめる]
nederlande:
vastpinnen
pole:
klinować, mocować
rumane:
bloca, fixa
ruse:
прикреплять колышком
slovake:
spájať, upevňovať pomocou klinov
ukraine:
скріплювати (шипами, цвяхами, чекою і т.п.)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.