*sid/i

*sidi

(ntr)
1.
(iu) Resti ie, metinte la postaĵon de la korpo sur io: li sidas apud la tablo [1]; sidi ĉe la pordo de sia domo [2]; sidi sur la trono [3]; birdo sidas sur branĉo [4]; forte sidas, kiu Dion fidas PrV ; tri kontraŭsidantaj sinjoroj FK ; juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko (vd riverenci) [5]; [li] sidis turkside sur la gimnastikmatracoj [6]; sidbankuvo [7]. VD:sidvango
2.
(iu) Resti sur seĝo por konsiliĝi, diskuti aŭ juĝi: la parlamento sidis dum la tuta nokto; mi ne sidas kun homoj malveremaj [8].
3.
(iu) Resti senmova, senaga: sidi kiel muso sub balailo PrV ; Dion fidu, sed senfare ne sidu PrV ; ŝi sidadis super la libro en la daŭro de tutaj horoj Marta ; (figure) la vortoj flugas, sed la pensoj sidas Hamlet . VD:kovi, kuŝi, sieĝi, stari
4.
(io)(figure) Restadi, estadi: en la kandelingo sidis brulanta kandelo [9]; vi rimarkos tri pordojn […], la ŝlosilo sidas en ili [10]; la avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto [11]; ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo BdV ; la verda stelo, kiu sidas sur nia brusto [12]; en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo PrV ; sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto [13]; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas PrV ; kiel solece sidas la urbo [14]! malsaĝeco forte sidas en la koro de la knabo [15].
5.
(io)(figure) Konveni, akordiĝi laŭ la vidpunkto de la ekstera beleco: la vestoj bonege sidas [16].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:30
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:12
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 26:4
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:1
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:15
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
afrikanse:
sit
albane:
rri
amhare:
ተቀመጥ
angle:
sit
arabe:
الجلوس
armene:
նստել
azerbajĝane:
oturmaq
bengale:
বসতে
birme:
ထိုင်
bosne:
sjediti
bulgare:
седя
ĉeĥe:
sedět
ĉine:
就坐 [jiùzuò], 就座 [jiùzuò] 5. 适合 [shìhé], 適合 [shìhé]
dane:
sidde
estone:
istuda
eŭske:
eseri
filipine:
umupo
france:
1. être assis 2. siéger 3. rester inactif, rester sans rien faire 4. se trouver sur 5. aller avec, convenir
galege:
sentir-se
germane:
sitzen ~bankuvo: Sitzbadewanne.
guĝarate:
બેસી
haitie:
chita
haŭse:
zauna
hinde:
बैठना
hispane:
1. permanecer sentado 2. ocupar un asiento 3. permanecer inactivo, estar de brazos cruzados 4. encontrarse en 5. convenir, estar de acuerdo
hungare:
1. ül forte ~as, kiu Dion fidas: ki Istenben bízik, nem csalatkozik. 2. ülésezik 3. ül, elvan ~i kiel muso sub balailo: lapul, mint dinnye a fűben. Dion fidu, sed senfare ne ~u: segíts magadon, az Isten is megsegít. 4. van, található 5. áll(pl. ruha), illik
igbe:
ọdụ
indonezie:
duduk
irlande:
suí
islande:
sitja
japane:
座る [すわる]
jave:
njagong
jide:
זיצן
jorube:
joko
kanare:
ಕುಳಿತು
kartvele:
იჯდეს
kazaĥe:
отыру
kimre:
eistedd
kirgize:
отуруу
kmere:
អង្គុយ
koree:
앉아
korsike:
occupà
kose:
hlala
kroate:
sjediti
kurde:
rûniştin
latine:
sedebitis
latve:
sēdᗣt
laŭe:
ນັ່ງ
litove:
sėdėti
makedone:
седат
malagase:
mipetraka
malaje:
duduk
malajalame:
ഇരുന്നു
malte:
ipoġġu
maorie:
noho
marate:
बसणे
monge:
zaum
mongole:
суух
nederlande:
zitten
nepale:
बस्न
njanĝe:
akhale
okcidentfrise:
sitte
panĝabe:
ਬੈਠ
paŝtue:
کیني
pole:
siedzieć
portugale:
sentar
ruande:
icara
ruse:
1. сидеть 2. заседать 3. сидеть 4. находиться, пребывать 5. сидеть (об одежде)
samoe:
nofo
sinde:
ويھ
sinhale:
වාඩි
skotgaele:
suidhe
slovake:
sedieť, zasadať
somale:
fadhiisan
ŝone:
gara
sote:
lula
sunde:
linggih
svahile:
kukaa
taĝike:
нишастан
taje:
นั่ง
tamile:
உட்கார
tatare:
утыр
telugue:
కూర్చుని
tibete:
བསྡད་
ukraine:
сидіти
urdue:
بیٹھ
uzbeke:
o’tirib
vjetname:
ngồi
zulue:
ahlale

sidanto

Iu, kiu sidas: la sidantoj ĉe la pordego [17]; li sidanto sur la trono [18]; sidanto ĉe manĝo [19].
germane:
Sitzender

sidejo

Loko, kie sidas iu aŭ io: la veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu Marta ; portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo VivZam ; mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj [20]; la UN-sidejo en Novjorko [21]; la ĉefsidejo de NATO en Bruselo [22]; limigita fizika spaco en kunsidejoj [23]. SUB:sidloko
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:18
21. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
22. Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj, Monato, 2000/12, p. 9
23. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
bulgare:
централа, място за сядане
ĉeĥe:
sídlo
ĉine:
[zhǐ]
france:
siège (emplacement)
germane:
Sitz, Sitzplatz
hispane:
emplazamiento, domicilio, sede
hungare:
székhely
japane:
所在地 [しょざいち], 本拠地 [ほんきょち]
pole:
siedziba
ruse:
резиденция, штаб-квартира, офис
slovake:
sídlo
ukraine:
місцезнаходження

*sidigi

Igi iun sidi 1: sidigu vin […], sinjoro [24]. ĉar sidigi sin mem li ne volas, se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn, kaj li kontraŭvole sidiĝos DL ; Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno [25]; sidigu lin sur la trono [26]; sidigi lin kun eminentuloj [27].
bulgare:
настанявам
ĉeĥe:
posadit, usadit
ĉine:
[gē], 擱 [gē]
france:
asseoir, faire asseoir
germane:
setzen
hispane:
asentar, hacer sentar
hungare:
leültet ~igu vin: üljön le.
indonezie:
mendudukkan
japane:
座らせる [すわらせる]
katalune:
seure
nederlande:
doen zitten
okcitane:
assetar
pole:
posadzić
ruse:
посадить, усадить ~igu vin: садитесь.
slovake:
posadiť, usadiť
ukraine:
саджати, садити, садовити

*sidiĝi [28]

Eksidi: sidiĝu, sinjoro [29]. ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe [30]; Rebeka kaj ŝiaj servistinoj kaj sidiĝis sur la kameloj [31]; Moseo sidiĝis por juĝi la popolon, kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero [32]; oni kunesidiĝis por trinki nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo FK ; li kontraŭvole sidiĝos DL ; falinte de l' supro de l' arbo, li sidiĝis sur la malsupran branĉon DL .
Rim.: Z konsilas, ke anstataŭ „sidiĝu“ estus pli bone diri „sidigu vin“ aŭ „eksidu“, tamen ĉar la formo „sidiĝu“ jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam „esperantismo“ kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas [33]; LR kaj ke post „sidiĝi“ ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato [34].
bulgare:
сядам
ĉine:
落座 [luòzuò], 坐下 [zuòxia], 坐下來 [zuòxialái], 坐下来 [zuòxialái], 坐定 [zuòdìng]
france:
s'asseoir
germane:
sich setzen
hispane:
sentarse
hungare:
leül ~iĝu: üljön le.
japane:
座る [すわる], 腰掛ける [こしかける]
katalune:
seure's
nederlande:
gaan zitten
okcitane:
s'assetar
pole:
siadać
ruse:
садиться, сесть, усесться ~iĝu: садитесь.
ukraine:
сідати

sidilo

Ĉia meblo aŭ aĵo uzata por sursido: ŝi falis sur la plej apudan sidilon [35]; mi senatente lasis [mian poŝtelefonon] sur mia sidilo kaj vizitis la necesejon [36].
35. Monato, Bunmi Osho-Davies: La velka rozo
36. Monato, G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono
bulgare:
мебел за сядане
ĉeĥe:
sedadlo, sedátko
france:
siège
hispane:
asiento
hungare:
ülés
indonezie:
tempat duduk
pole:
siedzenie (mebel)
ruse:
сиденье
slovake:
sedadlo

eksidi

Komenci sidi, sidiĝi: ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro [37]; la tajloro eksidis sur branĉo [38]; li eksidis en la ombro [39]; ili eksidis ĉe la tablo, oni fermis kaj riglis la pordon [40].
bulgare:
сядам
ĉeĥe:
dosedat, dosednout, sednout si, usedat
ĉine:
落座 [luòzuò], 坐下 [zuòxia], 坐下來 [zuòxialái], 坐下来 [zuòxialái], 坐定 [zuòdìng]
france:
s'asseoir
germane:
sich setzen
hispane:
sentarse
hungare:
leül
nederlande:
gaan zitten
pole:
usiąść
ruse:
сесть, усесться
slovake:
dosadnúť, sadnúť si
ukraine:
сідати, сісти

kunsidi

Partopreni en komuna diskutado aŭ konsiliĝo: multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj [41]; estroj de la Laborista Partio kaj la Alianco kunsidis tuj post la elektoj kaj ene de unu semajno interkonsentis pri divido de ministraj taskoj [42].
41. La Nova Testamento, S. Marko 2:15
42. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
ĉeĥe:
zasedat
ĉine:
集合 [jíhé], 会聚 [huìjù], 會聚 [huìjù]
france:
se réunir, tenir séance
hispane:
reunirse
hungare:
összeül, ülésezik
indonezie:
duduk bersama
japane:
会合する [かいごうする], 集会を開く [しゅうかいをあく]
nederlande:
vergaderen
pole:
posiedzenie odbywać
ruse:
заседать
slovake:
zasadať
ukraine:
засідати, збиратися

*kunsido [43]

Iom daŭra diskutado aŭ konsiliĝo inter sidantaj personoj: la kunsido estis longa; kunsido de plejaĝuloj [44]; kunsido kun la ministroj [45]; kunsido de blasfemantoj [46]; ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido PrV ; hodiaŭ estas kunsido en la redakcio Marta ; malferma kunsido VivZam ; la 45a jarkunsido de la Brazila Societo por la Progresigo de la Scienco [47]; la tria pintkunsido de ŝtatestroj [48]. VD:kunveno
bulgare:
заседание, среща
ĉeĥe:
zasedání
ĉine:
会上 [huìshàng], 會上 [huìshàng], 聚会 [jùhuì], 聚會 [jùhuì]
france:
réunion, séance (réunion)
germane:
Sitzung malferma kun~o: offene Sitzung. pintkun~o: Spitzentreffen.
hispane:
reunión
hungare:
ülés(tanácskozás), tanácskozás
indonezie:
majelis, rapat, sidang
japane:
会合 [かいごう], 集会 [しゅうかい]
nederlande:
vergadering
pole:
posiedzenie
ruse:
заседание
slovake:
posedenie, posiedka, zasadanie, zasadnutie
ukraine:
засідання, збори, зібрання, сходини, посиденьки, посидінки

falsidiĝi

Abrupte, peze, falante sidiĝi: ŝi falsidiĝis sur la seĝon kontraŭ Poirot [49].
49. A. Christie, trad. [O. Goldsmith]: Murdo en la Orienta Ekspreso, [1936?]
france:
se laisser tomber sur un siège
hispane:
dejarse caer en una silla
indonezie:
jatuh terduduk

fornosida, hejmosida

(figure) Ŝatanta restadi hejme ĉe varma forno, timante la raŭkan eksteran mondon: sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon [50]; (figure) federisma krucmilito kontraŭ la „fornosida“ kaj „enmemiĝinta“ Francio [51].
ĉeĥe:
peciválský, zimomřivý
ĉine:
家族性 [jiāzúxìng]
france:
casanier, pantouflard, sédentaire (casanier)
germane:
häuslich
hispane:
hogareño (que sale poco de casa), casero (que sale poco de casa)
hungare:
otthonülő, otthonszerető
itale:
casalingo, pantofolaio (fig.)
japane:
寒がり屋の [さむがりやの]
nederlande:
huiselijk
pole:
domatorski
portugale:
caseiro (adj.)
ruse:
домоседный, любящий сидеть дома
slovake:
záhaľčivý (život)
ukraine:
мерзлякуватий

loksida

Fikshejma: la migraj triboj havis pli multe da bonŝanco sed la loksidaj malaperis [52]; tradicia okupo de Burjatoj — agrokulturo kaj brutbredado loksida aŭ duonnomada [53].
ĉine:
乡土 [xiāngtǔ], 鄉土 [xiāngtǔ], 朴实的 [pǔshíde], 朴實的 [pǔshíde], 久坐不走 [jiǔzuòbúzǒu]
france:
sédentaire
germane:
sesshaft, bodenständig
hispane:
sedentario (opuesto a nómada)
hungare:
letelepedett
indonezie:
menetap
itale:
stanziale
nederlande:
vasthuizig
pole:
osiadły
portugale:
sedentário (de residência fixa)
ruse:
оседлый

rajdoside

Sidanta kiel sur ĉevalo kun kruroj pendantaj je la flankoj: jen alvenas en galop' rajdoside […] ĉarma knabo [54].
54. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
ĉine:
[kuà]
germane:
rittlings

administraj notoj

fal~iĝi: Mankas dua fontindiko.
rajdo~e : Mankas dua fontindiko.