*komfort/o PV

*komforto

Ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo: vivi en komforto kaj eleganteco [1]; se vi kuŝiĝos sur komforta kanapo, la dormo kiu amas la komforton, sidiĝos apud vi kaj metos sur vin sian grandan mantelon [2]; la malfeliĉa virino ree ricevos komforton kaj povos nutri sian infanon [3]; li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi kaj de la filo [4]; la kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto Marta ; ĉarma loĝejo, kie nenio mankis al lia komforto [5]. VD:lukso
angle:
comfort, ease, sense of well-being
beloruse:
камфорт, утульнасьць
bulgare:
комфорт
ĉeĥe:
komfort, pohodlí
ĉine:
便利性 [biànlìxìng]
france:
confort, aise (bien-être), bien-être
germane:
Komfort, Wohl
hispane:
confort, bienestar
japane:
快適 [かいてき], 安楽 [あんらく], くつろぎ
nederlande:
comfort
pole:
komfort, wygoda
portugale:
conforto, bem-estar, comodidade
ruse:
комфорт, уют
slovake:
pohodlie
ukraine:
комфорт, затишок, вигода

komforta

(io) Provizita je komforto, haviganta komforton: Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta Marta ; la kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta [6]; oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon [7]; la lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj [8]; [ili] kutimis nur al la […] komforta vivo, ne al la laboro kaj mizero [9]; en la limoj de la palaco estas multe da komfortaj konstruaĵoj [10]; li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni liberon al siaj pensoj [11]; ili havas tre komfortan lingvon, mankas la pli malfacilaj kaj la duoblaj konsonantoj [12]. VD:agrabla, favora, hejmeca, luksa, oportuna, ujutna
angle:
comfortable, at ease
beloruse:
камфортны, камфартабельны, зручны, выгодны, добраўпарадкаваны
bulgare:
комфортен
ĉeĥe:
komfortní, komódní, pohodlný
ĉine:
服帖 [fútiē], 舒坦 [shūtan], 舒服 [shūfu], 写意 [xièyì], 舒适 [shūshì], 恣 [zì]
france:
confortable
germane:
komfortabel, angenehm, bequem
hispane:
confortable
japane:
快適な [かいてきな], 心地よい [ここちよい], 安楽な [あんらくな]
nederlande:
comfortabel, aangenaam
pole:
komfortowy, wygodny
rumane:
confortabil
ruse:
комфортный, комфортабельный, уютный, удобный, благоустроенный
slovake:
komfortný, pohodlný
tibete:
བདེ་པོ་
ukraine:
комфортний, затишний, вигідний

komforte

En komforta maniero: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno [13]; [li] grimpis malsupren en sian varman angulon, tie estis oportune kaj komforte [14]; vi komforte aranĝis la aferon por ripozi [15]; ĉio, kion mi devas fari, [estas] vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago [16]; la vestaĵo estis eksterordinare delikata kaj malpeza, mi neniam sentis min tiel komforte kaj facile [17]; ĉu estas komforte al vi?
france:
confortablement, à son aise ĉu estas ~e al vi?: êtes-vous à votre aise?.
germane:
komfortabel, wohl, bequem
hispane:
cómodamente ĉu estas ~e al vi?: ¿están ustedes bien?.
japane:
快適に [かいてきに], 安楽に [あんらくに]
pole:
komfortowo, wygodnie
ukraine:
з комфортом, затишно, вигідно

komfortigi

(tr)
Havigi komforton al iu: sin komfortigi en sia seĝo; en portebla fajrujo brulis amaseto da lignokarbo, plenigante la ĉambron per komfortiga ardo [18]; ŝi venis por plikomfortigi la malfeliĉan beston.
angle:
make comfortable
france:
mettre à l'aise sin ~igi: se mettre à l'aise, se carrer (s'installer à son aise).
germane:
komfortabel machen, bequem machen
hispane:
hacer confortable
japane:
快適にする [かいてきにする], くつろがせる
nederlande:
op zijn gemak stellen
pole:
umościć, usadowić(wygodnie)

komfortiĝi

(iu) Komforte instaliĝi en loko, en situacio: li tremis pro malvarmo kaj turniĝadis, provante komfortiĝi [19].
19. J. K. Rowling, trad. G. Baker kaj D. Harlow: Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj, 2004
france:
se mettre à l'aise
hispane:
ponerse a gusto
pole:
umościć się, usadowić się (wygodnie), rozsiąść się (wygodnie)

malkomforta

Sena je komforto, malagrabla, embarasa: malkomforta, tro mallarĝa lito [20]; Vi elspezas pli da mono // Por vojaĝ' pli malkomforta [21]; sur la mallarĝa randaĵo ŝia pozicio tie estis treege malkomforta kaj kapturna [22].
20. C. Piron: Gerda malaperis!, 1983
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VIII
ĉeĥe:
nepohodlný
ĉine:
[wù], 不方便 [bùfāngbiàn], 不便 [bùbiàn]
france:
incommode, inconfortable
germane:
unbequem
hispane:
incómodo
slovake:
nepohodlný
ukraine:
некомфортний, незатишний, невигідний

malkomfortigi

(tr)
Senigi je komforto: estis io pri tiu nevenkebla maljunulino, kio konsternis kaj malkomfortigis lin [23].
23. A. Christie, trad. [O. Goldsmith]: Murdo en la Orienta Ekspreso, [1936?]
france:
incommoder, rendre inconfortable
hispane:
incomodar

administraj notoj