4kverel/i

kvereli

(ntr)
Kolere, brue aŭ eĉ perforte interdisputi kaj malpaciĝi: du viroj kverelas inter si [1]; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin [2]; [ili] kverelas kontraŭ vi [3]; li ofte faris tiel, kiam oni kverelis kaj tro ordonis, tiam li aspektis duone stulta kaj duone mokanta InfanTorent2 ; [la] diketa virino laŭte, kun plezuro bruis, kverelis kun sia edzo LGA ; ĉirkaŭ tiu problemo elformiĝis la du partioj, […] kiuj senĉese kverelas VaK ; grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj Tor . VD:disputi, koleri, konflikti1.a, vortobatali
angle:
quarrel
beloruse:
сварыцца, лаяцца
ĉine:
吵架 [chǎojià], 反目 [fǎnmù], 争吵 [zhēngchǎo], 爭吵 [zhēngchǎo], 斗嘴 [dòuzuǐ], 鬥嘴 [dòuzuǐ], 譊 [náo], 阋 [xì], 鬩 [xì], 打架 [dǎjià], 争执 [zhēngzhí], 爭執 [zhēngzhí]
france:
se quereller
germane:
streiten, zanken
hispane:
pelearse, disputar, reñir
hungare:
veszekszik, civakodik
japane:
口論する [こうろんする], 口げんかする [こうげんかする]
nederlande:
ruzie maken
pole:
kłócić się, sprzeczać się, wadzić się (przest.), czubić się (przest.), waśnić się (przest.), poróżnić się, awanturować się
portugale:
brigar, querelar, altercar, porfiar
ruse:
ссориться, браниться
svede:
gräla
tibete:
རྩོད་པ་རྒྱག་
ukraine:
сваритися

kverelo

1.
Malafabla, akra interdisputado: ŝi evoluigis la kverelon je arto LGA ; ĉu vi, sinjoroj, bonvolus ĉesigi la kverelon, ke mi povu ricevi pacon por legi pri la paco [4]? kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn ChV ?
2.
Reciproka malamikeco, akompanata de plena ĉesigo de normalaj interrilatoj, serioza malakordo, malpaco: li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis ChR ; la kantisto estis pafmurdita ĉe kverelo antaŭ koncerto Kon11 ; Ĉu ne estas strange // Ke, kvankam nin katenas ĉi kverelo // Tiel longjare […] tamen tute mankas // Malamo en la sango por la homoj, // Kiujn ni mortigadas tag-al-tage [5]
4. Ferenc SZILÁGYI: La centvizaĝa rido: Robert Storm Petersen, Norda Prismo, 58:1
5. John Drinkwater, tr. Reto Rossetti: X = 0, Nica literatura revuo, 2:5
angle:
quarrel
beloruse:
1. сварка 2. звадка, разлад
ĉine:
争吵 [zhēngchǎo], 爭吵 [zhēngchǎo], 舋 [xìn], 譊 [náo], 吵 [chǎo]
france:
querelle
germane:
1. Streit 2. Streit, Auseinandersetzung, Fehde
hispane:
1. riña, pelea, disputa
hungare:
1. veszekedés, civakodás 2. harag
japane:
口論 [こうろん], 口げんか [くちげんか]
nederlande:
1. ruzie, rel 2. strijd
pole:
1. kłótnia, sprzeczka, niesnaska, scysja, swara (przest.), awantura, burda (przest.) 2. waśń (przest.), zwada (przest.)
ruse:
ссора 1. перебранка
tibete:
རྒྱ་འདྲེ་
ukraine:
сварка

kverelema

Ema kvereli: lia maljuna kaj kverelema edzino la tutan tagon kuŝis sur la forno kaj senĉese grumblis kaj insultis [6]; se ne estus lia agado, la (kiel ĉiam kaj ĉie) kverelema esperantistaro de Rusio apenaŭ kreskus rapide [7] la brazila movado laŭdire pli fortas ol antaŭ 20 jaroj, kiam ĝi estis kverelema kaj dividita [8]; opinio-sondaĵoj en diversaj eŭropaj landoj […] indikis, ke civitanoj tra la unio neniel perturbiĝos, se la kverelemaj, postulemaj britoj retiriĝos [9]. VD:kriema, malpacema
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
7. Nikolao Gudskov: Tiam kiel nun, Eventoj, n-ro 50:2 (marto 1994)
8. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
9. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
angle:
quarrelsome, cantankerous, shrewish
beloruse:
звадлівы, звадны, сварлівы, грызьлівы
ĉine:
好辩 [hàobiàn], 好辯 [hàobiàn], 泼辣 [pōla], 潑辣 [pōla], 好斗 [hǎodòu], 好争吵 [hǎozhēngchǎo], 好爭吵 [hǎozhēngchǎo]
france:
querelleur (adj.)
germane:
streitsüchtig
hispane:
pendenciero, peleón, camorrista
hungare:
veszekedős, civakodó természetű
japane:
口論好きな [こうろんすきな], けんか早い [けんかはやい]
nederlande:
twistziek
pole:
kłótliwy, swarliwy (przest.)
ruse:
сварливый, склочный, придирчивый, драчливый, задиристый
ukraine:
сварливий

administraj notoj