tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru

[1]
Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj
aŭ ekvacioj.
[2]
(de koniko)
La nombro p, aperanta en ĝia polusa ekvacio:
la parametro de cirklo egalas al ĝia radiuso;
la parametro de elipso egalas al duono de la longo de ŝnuro trairanta
fokuson kaj paralela al la nefokusa akso;
la distanco inter fokuso kaj direktanto de parabolo egalas al ties
parametro.

Nomhava argumento aŭ rezulto de
proceduro,
parto de ties interfaco:
formala parametro
(nomo uzata en la korpo de proceduro);
fakta parametro
(esptimo aperanta procedurvoko);
parametropasigo
(la operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la
vokanta programo por indiki al la vokata proceduro
objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la
proceduro);