1oblikv/a PV

oblikva

PIV1 KrED
1.
Kliniĝanta for de la vertikala direkto: la subiranta suno verŝis siajn oblikvajn radiojn [sur la herbon] IK ; la cerambiko longe staris silente [tiam] furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston [1]; [lia] staturo havis strangan, oblikvan tenon VRA ; feliĉe […] la fendego estis oblikva, mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj ChL .
2.
Kliniĝanta for de la normala, rekta direkto: oblikvaj okuloj [2]; Arkadio subite haltis, ĵetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis PatrojFiloj ; [li] daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis KPr ; ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj InfanTorent2 ; la elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon Metrop ; negranda fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon, la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn Marta ; (figure) li estis „oblikva pensanto“ kontraŭ la konvencia opinio [3]. VD:diagonala, malrekta, traŝultra, transversa
angle:
oblique
beloruse:
1. нахільны, нахілены, спусьцісты 2. косы, касы, крывы
ĉeĥe:
kosý, ležatý, postranní, šikmý
ĉine:
[xié], 斜过 [xiéguò], 斜過 [xiéguò], 横斜 [héngxié], 橫斜 [héngxié], 頗 [pō], 颇 [pō]
france:
oblique (adj.)
germane:
schräg, schief
hispane:
oblicuo, inclinado
hungare:
ferde
japane:
斜めの [ななめの], 傾斜した [けいしゃした]
nederlande:
1. schuin 2. krom
pole:
koślawy, pochyły, skośny, ukośny
portugale:
oblíquo
rumane:
înclinații, strâmb, oblic
ruse:
1. наклонный, покатый 2. косой
slovake:
šikmý
ukraine:
косий, скісний, навскісний, похилий, спадистий

oblikvi, oblikviri

(ntr)
Iri laŭ oblikva direkto: la serpento rapide stariĝas sub lia ĉemizo, pro la zono ĝi ne povas oblikvi ChM ; por ke la aviadiloj dum la fazoj de deteriĝo kaj alteriĝo restu sur la kurejo, ĉi-lasta devus oblikvi je ĉirkaŭ 20 gradoj [4]. VD:deklivi, devii, forflankiĝi, jori, kliniĝi
4. Jean-Jacques Wintraecken: Aeronaŭtiko: Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco, Monato, 2017/08, p. 28
beloruse:
ісьці наўскасяк
ĉine:
躲閃 [duǒshǎn], 躲闪 [duǒshǎn], 避讓 [bìràng], 避让 [bìràng]
france:
obliquer
germane:
ausweichen
hispane:
oblicuar (ir en dirección oblicua)
hungare:
ferdén megy, ferdén halad
japane:
斜めに進む [ななめにすすむ], 傾斜している [けいしゃしている]
nederlande:
schuin lopen
pole:
iść na skos, pójść na skos, odejść od właściwego kierunku
rumane:
mergi in diagonala, deviați din direcția corectă
ruse:
косить
ukraine:
іти манівцем

oblikvo

KOMP Nomo de askia signo iam destinita por prezenti oblikvan frakcistrekon, kaj nun ricevinta la funkcion de disigilo, interalie en la uniksaj dosierindikoj kaj sekve, en TTT-adresoj: en Uniksaj komputilaj sistemoj, radiko […] indikas la bazon de la arkiva sistemo de la dosieruja strukturo, nomatan per simpla oblikvo (/) [5].
angle:
slash, forward slash, diagonal, fraction bar, fraction, solidus, slant, oblique stroke, separatrix, shilling mark, shilling stroke, virgule
beloruse:
косая рыса
ĉeĥe:
lomítko
ĉine:
[tuán], 斜線號 [xiéxiànhào], 斜线号 [xiéxiànhào]
france:
barre oblique
germane:
Schrägstrich (Zeichen)
hispane:
pleca
hungare:
törtjel, perjel
japane:
斜線 [しゃせん], スラッシュ
nederlande:
schuine streep, breukstreep
pole:
ukos
portugale:
barra
rumane:
diagonală, oblic
ruse:
косая, дробь

oblikveco

1.
Oblikva, klinita meto: la interparolo vagis sencele de golfaj klaboj ĝis la kaŭzo de la ŝanĝo en la oblikveco de la ekliptiko [6].
2.
(malofte) Malrekteco en agado pro kaŝitaj antaŭsupozoj aŭ intencoj: oni favoris dum tiom da generacioj politikan paroladon kiu privilegias aludojn kaj oblikvecon [7].
6. A. C. Doyle, trad. S. Paget: La Greka Interpretisto, [vidita en 2011]
7. F. Jullien, trad. -: Ĉinio en la Spegulo de Okcidento, le Monde diplomatique, 2006-10
beloruse:
нахіл, ухіл
ĉeĥe:
kosost, šikmost
france:
obliquité
germane:
1. Schiefe
japane:
傾斜 [けいしゃ]
pole:
skośność, nachylenie
rumane:
înclinare, povârniș
slovake:
šikmosť
ukraine:
нахил, похиле положення, спадистість

administraj notoj