tradukoj: be br cs de en fr hu mo nl no pl pt ru sv tr

Iu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas
aŭ presas:
tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn
[2].

[3]
Fizika rikordo, aro da la memorĉeloj havantaj identajn
komencajn bitojn de la adreso, traktebla kiel unu tuto en iuj
operacioj.

[4]
En TTT, logika parto de
hiperteksto traktebla kiel unu tuto ĉe datumtransmeto:
per rapida esploro mi trovis dekojn da retpaĝoj pri Hamurabo
[5].


Ĉefpaĝo de
retejo, precipe de malgranda persona retejo:
1512 adresoj de 1132 personoj el 63 landoj kun ...
256 hejmpaĝoj
[7];
la nombro da Esperantaj hejmpaĝoj saltis de 330 en 1998 al
788 en 2003
[8].

Iu el la unuaj paĝoj de libro prezentanta la titolon de la
verko, la aŭtornomon kaj aliajn eldoninformojn:
mi ... komencas rigardi la titolpaĝojn de la
libroj ... kuŝantaj tie
[9].