tradukoj: be de en es fr nl pt ru

Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn
por ĝin presi:
eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj,
kiuj kompostis liajn tekstojn
[2]
;
komposteraro.

Kompostita teksto, ĉu en plumba formo
(tipografio), ĉu en
papera aŭ elektronika (ofseto), preta por presado:
la pretaj kompostaĵoj vojaĝis letere inter Ameriko kaj
Eŭropo
[3]
.
Loko, kie oni kompostas:
ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj
unu - la kompostejo - sur la strata fronto
[4]
.
Aparato, per kiu oni kompostas:
Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj
laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn
[5]
.
Tiu, kiu profesie kompostas tekstojn:
li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto,
kiun ili eldonis
[6].