tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru


Reprodukti tekston, bildojn ktp, kutime grandkvante kaj
ĝenerale per apliko de inko al papero aŭ alia taŭga surfaco:
tiuj ĉi arĥaismoj ... ĉiam estos presataj en
ĉiuj
lernolibroj
[1];
presi floraĵojn sur ŝtofo.
stampi 2

printi
skribi
Presa produktado de dokumentoj:
la manuskripto ... estis sendita por preso en
renoma rusa revuo
[2].
preseraro.


presarto
Rilata al presarto, uzata en presarto:
presa literoZ.
Io, ia dokumento presita:
servanto ... donis al ĉiu el ni ekzempleron de
presaĵo kun la nomo de la mortinto en nigra kadro
[3].

La metio kaj la arto
presi, la profesio de la presistoj:
en la epoko de Dante ne ekzistis en Eŭropo la presarto
[4].
Kompanio aŭ fabriko, kie oni presas:
Flandra Esperanto-Ligo disponas pri propra kompostejo kaj
presejo.
Post pretigo komisii al presejo la produktadon de verko:
mi povus verki rekte en la germana lingvo kaj presigi la
romanon ĉi tie
[5].

Maŝino por presi1:
mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo
[6].
Maŝino por presi2;
printilo:
ĉar tiuj teknologioj estas novaj, problemoj aperas de
multaj flankoj: presiloj, virusoj, spamo, ...
[7].
Profesiulo pri presado de dokumentoj:
tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto
[8]!
Prese republikigi verkon sen korektoj aŭ modifoj:
la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro
[9].
Presa republikigo de verko, eventuale en nova formato,
kun neŝanĝita enhavo:
epokfara traduko ... denove havebla pro ĵusa
represo
[10].