tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk

imaginar/a

imaginara  

MAT[1]
Estanta imaginaro, rilata al imaginaro: imaginara nombro (imaginaro); pure imaginara nombro (kies reela parto estas nula); imaginara parto de komplekso.

imaginaro  

MAT(arkaismo) [2]
Komplekso, precipe se ĝi ne estas reelo: 1+2.i, 4.i estas imaginaroj, sed 3+0.i ne estas.
Rim.: Ĉi tiu termino apartenas al la historio de matematiko, ja temas pri la unua nomo de kompleksoj. La malgranda sencnuanco, ke reelo estas komplekso, sed ne estas imaginaro, malmulte gravas. Nun oni uzas ĉefe la adjektivan formon kaj preskaŭ nur en fiksaj esprimoj de la tipo pure imaginara kaj imaginara parto . Cetere eblas demandi sin, ĉu necesis krei novan radikon por ĉi tiu nocio: ja naciaj lingvoj senprobleme uzas vorton tradukeblan per „imaga“.

tradukoj

anglaj

~a: imaginary; ~o: complex number, imaginary number. pure ~a: pure imaginary.

belorusaj

~a: уяўны (лік); ~o: уяўны лік, комплексны лік.

ĉeĥaj

~a: imaginární; ~o: imaginární číslo.

francaj

~a: imaginaire; ~o: nombre complexe, nombre imaginaire. pure ~a: imaginaire pur.

germanaj

~a: imaginär; ~o: komplexe Zahl, imaginäre Zahl. pure ~a: rein imaginär.

hungaraj

~a: képzetes, imaginárius; ~o: képzetes szám, imaginárius szám. pure ~a: tisztán képzetes.

nederlandaj

~a: imaginair; ~o: samengesteld getal, imaginair getal. pure ~a: zuiver imaginair.

polaj

~a: zespolony; ~o: liczba zespolona. pure ~a: (liczba) urojona.

portugalaj

pure ~a: imaginário (mat.).

rusaj

~a: мнимый; ~o: комплексное число, мнимое число. pure ~a: чисто мнимое (число).

slovakaj

~a: imaginárny, pomyselný; ~o: imaginárne číslo.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | imagin.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2015/07/04 08:37:36