*27projekt/o

*projekto

1.
Ideo proponata kiel efektivigota: li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la morgaŭon; kiuj estas viaj projektoj por la somero?B SIN:intenco, volo
Rim.: Tiun difinon kaj ekzemplojn mi opinias malbonaj. Laŭ mia lingvosento projekton oni faras ne nur por si mem, sed ankaŭ por la aliaj (kiuj ĝin akceptu), dum planon oni povas fari kaj por sia persona uzo (plano de verkota romano, de feria vojaĝo), kaj por la aliaj. [Sergio Pokrovskij]
2.
Propono prezentata al instanco aŭ al la publiko kiel plano por efektivigi ideon: projekto de reorganizo de l' esperantistaro; ofte aperas diversaj, rapide bakitaj kaj rapide mortantaj lingvaj projektoj kaj projektetojZ . SIN:programo1, plano1
3.
Teksto proponata al kompetenta instanco kiel bazo de definitiva decido: projekto de leĝo; la projekton de la Bulonja rezolucio verkis Zamenhof; viajn rimarkigojn pri la normoprojekto sendu al la indikita adreso. VD:malneto
4.
TEK La tuta teĥnika dokumentaro, entenanta precizajn kaj definitivajn decidojn, priskribanta la konstruon de koncerna produkto por la celo de ties realigo, la kostojn kaj la tempolimojn; la desegnaĵoj, la kalkuloj, la klarigoj ktp, necesaj por fabrikado aŭ konstruado: projekto de pontoB ; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj [1].
angle:
3. draft 4. design document, technical specification
beloruse:
праект ~o de leĝo: законапраект.
ĉeĥe:
projekt, tvar, úprava, řešení
ĉine:
項目 [xiàngmù], 项目 [xiàngmù], 工程 [gōngchéng]
france:
projet
germane:
Projekt, Vorhaben
hispane:
proyecto
hungare:
tervezet, projekt ~o de leĝo: törvénytervezet.
japane:
計画 [けいかく], 企画 [きかく], 案 [つくえ], 草案 [そうあん], 議案 [ぎあん], 設計図 [せっけいず]
nederlande:
plan, ontwerp, project
pole:
projekt, zamysł
portugale:
projeto, projecto
rumane:
proiect
ruse:
проект 1. замысел, план ~o de leĝo: законопроект.
slovake:
konštrukcie, návrh, plán stavby
ukraine:
проект

projekti

(tr)
1.
Intenci fari ion klare difinitan: ĉi tiu serio iasence estas provo ŝtopi la breĉon lasitan por la neplenumo de antaŭmilite projektita „Franca Antologio“ [2].
2.
TEK Fari projekton4: Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan insulon surloke de iama Mariana Insularo [3]; la nova stadiono, projektita de Kenzo Tange [4].
2. Don Harlow: „La Mezepoka Periodo“ de Gaston Waringhien, Berklia Ligilo, majo 1987.
3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 3a, ĉap. 2a.
4. L. Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato
angle:
1. plan 2. design
beloruse:
1. плянаваць, намервацца 2. праектаваць
ĉeĥe:
hodlat, navrhovat, projektovat
ĉine:
[móu], 谋 [móu], 計劃 [jìhuà], 计划 [jìhuà], 筹划 [chóuhuà], 籌劃 [chóuhuà]
france:
projeter
germane:
planen, vorhaben
hispane:
proyectar
hungare:
tervezetet készít, megtervez
japane:
計画する [けいかくする], 企画する [きかくする], 立案する [りつあんする]
nederlande:
plannen, ontwerpen
pole:
projektować, zamyślać
rumane:
proiecta
ruse:
1. замыслить, задумать, планировать 2. проектировать
slovake:
plán, projektovať, urobiť návrh
ukraine:
проектувати, висувати проект

lingvoprojekto

LIN Prezento de la bazoj de arta lingvo ankoraŭ ne uzata: la studentoj, sen iu ajn antaŭprepariĝo, dum seminaria horo devis skizi la bazon de propra, surloke inventita lingvoprojekto [5].
5. K. Smidéliuszs: Interlingvistiko vivproksime, en: Studoj pri interlingvistiko. - Kava-Pech, 2001
beloruse:
праект мовы
france:
projet de langue
nederlande:
taalproject
pole:
projekt językowy
rumane:
proiect lingvistic

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
lingvo~o: Mankas dua fontindiko.