tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru sk

*plan/o PV

*planoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno: la plano de tiu romano estas konfuza; skizi grandiozan planon de propagando; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iuZ. VD:metodo, programo1, projekto2
2.
Desegno prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj: gvidlibro kun planoj kaj ilustraĵojB.
3.TEZ
Rilata malproksimeco en kiu troviĝas vidaĵoj aŭ en kiu estas perspektive metataj reprezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo: la figuro de la unua plano estas belega; la montoj, kiuj formas la lastan planon; troviĝi sur la antaŭa planoZ; (figure) stari sur la unua planoZ; (figure) tiu okazo metis sur la unuan planon (plej gravigis) la ideon pri lingvo internacia; (figure) ni devas meti niajn personajn gustojn sur la lastan planonZ VD:ebeno, fono, perspektivo, scenejo

planiTEZ

(tr)
Fari planon1: li planis vojaĝi al Oriento, tamen la unua mondmilito ... devigis lin veturi al Finnlando [1]; se estis planita murdo, kiu planis ĝin? [2];

planiloTEZ

Rimedo por fari planojn1:
a)
KOMP Aplika programo en persona komputilo aŭ poŝkomputilo ebliganta manipuli negrandan datumbazon por registri kaj plani aranĝojn, taskojn, renkontiĝojn ktp.
b)
KOMP Vojoplanilo, programo por plani itineron: kiam loknomo ne estas plene aŭ ĝuste skribita, la vojoplanilo revenos al vi kun listo da nomoj, el kiuj vi povas fari specifan elekton [3]

senplanaTEZ

Ne planita, senprepara, improvizita: senplana aktiveco estas nur vana moviĝemo.

laborplano

POL Plano, per iu oni kunordigas laboradon dum difinita daŭro aŭ por difinta celo: strategia laborplano estas kiel fruktarbo - eĉ tiu plej bone plantita ne donos fruktojn, se oni nur observos anstataŭ ĉiujare flegi ĝin [4].

tradukoj

anglaj

~o: plan; ~ilo a: organizer; ~ilo b: route planner.

belorusaj

~o: плян; ~i: плянаваць; ~ilo: пляніроўшчык.

ĉeĥaj

~o: nákres, návrh, osnova, plán, rozvrh, záměr; sen~a: neplánovaný; labor~o: plán práce, pracovní plán.

francaj

~o: plan; ~i: planifier; ~ilo a: organiseur; ~ilo b: logiciel de navigation; sen~a: décousu, sans queue ni tête; labor~o: feuille de route, plan stratégique.

germanaj

~o 1.: Plan; ~o 2.: Plan; ~i: planen.

hispanaj

~o 1.: plan; ~o 2.: plano; ~o 3.: plano; ~i: planear.

hungaraj

~o 1.: terv; ~o 2.: tervrajz; ~o 3.: plán; ~i: tervez; ~ilo a: organizer; ~ilo b: úttervező.

nederlandaj

~o: plan; ~i: ontwerpen; ~ilo a: organizer; ~ilo b: routeplanner.

portugalaj

~o: plano.

rusaj

~o: план; ~i: планировать; ~ilo: планировщик.

slovakaj

~o: nákres, návrh, plán, rozvrh, zámer; sen~a: neplánovaný; labor~o: pracovný plán.

fontoj

1. N. Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato
2. R. Rotsaert: Kiu kulpas pri la morto de Lumumba?, Monato
3. Shell-vojoplanilo
4. J. Pleadin: Josip Pleadin unua el postrestintoj, libera folio, 2010-04-14

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [plan.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.25 2015/07/04 08:37:41 ]