1program/o

programo

Laŭtempa listo de farotaj aferoj, de taskoj. PED lernoprogramo; programo de kunveno; vivi komunan vivon – tio signifas: havi […] komunajn pensojn pri ĉio, helpi unu la alian, havi la samajn ĝojojn kaj ĉagrenojn... – bela programo, ĉu vi efektivigis ĝin? IK ; [la] programo estu preparita laŭ la kongresa regularo [1].
a)
POL Politika agendo; la konkreta plano de partio, societo ktp: programo anoncanta la intencojn de politika partio; Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo VivZam ; religiaj moroj, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon [2]; tiu ĉi malgranda sumo […] servas jam por elspezoj de korespondado, sendado de programoj, tabeloj da demandoj FK ; splitopartioj […] povas per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj [3]; sociaj programoj por dignaj vivkondiĉoj [4].
b)
TEATELRAD Listo de prezentotaj pecoj: programo de koncerto; la esperantlingva programo de Radio Budapeŝto [5]; kolortelevidaj programoj kun multe da interprograma varbado [6].
c)
KOMP Priskribo de la agoj plenumotaj de komputilo, en komputila lingvo aŭ en ĝia maŝinkodo: verki programon en C; traduki programon el C; bindi programon el moduloj; lanĉi, plenumi, ruli programon; aplika programo (kiun uzas neprogramistoj); ilprogramo (uzata por krei aŭ funkciigi aplikajn programojn); la elpakita programo bezonas preskaŭ 6 megabitokojn [7]; kun la programo estas provizita amaseto da diversaj litertipoj, ekzemple la senserifaj Svisujo, Metroo kaj Kuriero [8]; estas priskribitaj nur programoj kaj dosieroj: tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj, litertiparoj, programoj por adapti litertipojn, rekoniloj, programoj por adapti la klavaron, ktp [9]; ĉar ĝi estas libera programo, mi povis mem adapti ĝin [10]; pluraj popularaj programoj funkcias unikode [11]; verki programojn per familia komputilo kaj la programadlingvo Basic [12]. SUP:algoritmoVD:bindilo, interpretilo, tradukilo
VD:plano1, tagordo, taskaro
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
4. Gianfranco Cazzaro: Morale aĉeti, konscie subteni, Monato, 1994/06, p. 9
5. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
6. Pejno Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
7. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
8. Paŭl Peeraerts: Ni levu la ĉapelon!, Monato, 1995/05, p. 16
9. Paŭl Peeraerts: Por lingvemaj komputilemuloj ..., Monato, 1995/06, p. 22
10. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
11. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
12. J.S. Brilleaud: Komputiko kaj Esperanto, Monato, 2000/09, p. 4
angle:
program aplika ~o: application program. il~o: tool program.
beloruse:
праграма
bulgare:
програма
ĉeĥe:
pořad, rozvrh
ĉine:
大綱 [dàgāng], 大纲 [dàgāng], 節目 [jiémù], 节目 [jiémù], 方案 [fāngàn], 程序性 [chéngxùxìng], 綱領 [gānglǐng], 纲领 [gānglǐng], 日程 [rìchéng], 程序 [chéngxù], 党纲 [dǎnggāng], 黨綱 [dǎnggāng]
france:
programme aplika ~o: application informatique.
germane:
Programm
hispane:
programa aplika ~o: aplicación informática. il~o: herramienta de programación.
hungare:
műsor, program aplika ~o: felhasználói program. il~o: eszközprogram.
ide:
programo
japane:
プログラム [ぷろぐらむ], 演目 [えんもく], 式次第 [しきしだい], 番組 [ばんぐみ], 日程 [にってい], 予定 [よてい], 学習計画 [がくしゅうけいかく], 授業計画 [じゅぎょうけいかく], 綱領 [こうりょう]
nederlande:
programma
norvege:
program
pole:
program 1.c program
portugale:
programa
ruse:
программа aplika ~o: прикладная программа. il~o: инструментальная программа.
slovake:
poriadok, rozvrh
svede:
program
ukraine:
програма
volapuke:
program

programi

(tr)
1.
Antaŭdifini ordon de eventoj: se trafiksistemoj kolapsos, kolizioj de aŭtoj, tramoj kaj fervojoj estas programitaj [13]; la franc-germana televidstacio Arte bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin [14]; sekve de la (programita) paneo de elektraj aparatoj, konsumado de kartoĉoj kaj ĉiaj aliaj aferoj por unufoja uzo, kreiĝas pli kaj pli da rubo [15]; Dio kree intervenis de tempo al tempo, kiam la evoluciaj fortoj, kiujn li programis, ne sukcesis salti al pli nova kompleksa vivformo [16].
2.
KOMP Verki programon kiu faru ion: programi sintaksan analizon, formorekonon; programi por (sub, en) Unikso en C; ĉu tiu funkcio estas programita aŭ realigita aparate? oni povas programi siajn preferatajn klavokombinojn por super- kaj sub-signitaj literoj [17]; ilia agado estas programi, testi, priskribi, ripari, pliampleksigi la programaron [18]; kiam la persona komputilo estis disvolvita kaj surmerkatigita en Usono, ĝi estis planita kaj programita por anglalingvanoj, [19]; iuj firmaoj ankaŭ programas la printilojn tiel, ke ili aŭ rifuzas ne-aŭtentikajn kartoĉojn [20].
13. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
14. Monato, J.M. Parisot-Delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto
15. Monato, Lode van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
16. Monato, Armando Zecchin: Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo
17. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
18. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci
19. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado
20. Monato, Lode van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
angle:
program
beloruse:
праграмаваць
bulgare:
програмирам
ĉeĥe:
programovat
ĉine:
編程 [biānchéng], 编程 [biānchéng], 綱領 [gānglǐng], 纲领 [gānglǐng], 程序性 [chéngxùxìng]
france:
programmer
germane:
programmieren 2. entwickeln
hispane:
programar
hungare:
programoz
japane:
番組を編成する [ばんぐみをへんせいする], プログラムする [ぷろぐらむする]
nederlande:
programmeren
norvege:
programmere
pole:
programować
ruse:
программировать
slovake:
programovať
svede:
programmera
ukraine:
програмувати

programado

(tr)
1.
KOMP Verkado de komputilaj programoj, en pli vasta senco inkluzive de projektado, dokumentado kaj vartado: metodoj de programado; strukturema, modulema, objektema programo; post iom da programado mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj [21]; koni kelkajn principojn pri programado [22]; libera programaro donas ŝancon […] enplektiĝi en avangardan programadon sen la kutimaj limigoj pro kopirajtoj kaj patentoj [23]; „katedralo” kaj „bazaro” estas la nomoj por liaj modeloj de komerca kaj libera Programado, respektive [24]; normoj ellaboritaj de W3C, la ĉefa instanco por interreta programado [25].
2.
MAT (ankaŭ „matematika programado“) Parto de operaciesploro, studanta problemojn pri funkciekstremoj super aroj de finidimensia vektorspaco, kiujn arojn difinas egalaĵoj aŭ komparaĵoj: la „dorssakproblemo“ kaj „la problemo pri vojaĝa komizo“ estas konataj problemoj de matematika programado; dinamika, diskreta, konkava, konveksa, lineara, nelineara programado [26].
angle:
1. programming, software engineering 2. (mathematical) programming
beloruse:
1. праграмаваньне 2. матэматычнае праграмаваньне
bulgare:
1. програмиране
ĉeĥe:
programování (počítače)
ĉine:
1. 編程 [biānchéng], 编程 [biānchéng], 程序設計 [chéngxùshèjì], 程序设计 [chéngxùshèjì]
france:
1. programmation
germane:
1. Programmierung, Programmieren, Softwareentwicklung, Entwicklung 2. (mathematisches) Programmieren
hispane:
1. programación
hungare:
1. programozás 2. matematikai programozás
japane:
番組編成 [ばんぐみへんせい], プログラミング [ぷろぐらみんぐ]
nederlande:
1. programmeren
norvege:
1. programmering
pole:
1. programowanie
ruse:
1. программирование 2. математическое программирование
slovake:
programovanie (počítača)
svede:
1. programmering 2. matematisk programmering
ukraine:
програмування

programaro

1.
TEL La programoj stacio, satelito ktp: la televidprogramaro, kiun la satelito dissendas [27].
2.
KOMP La programoj uzataj en komputilo (ofte kontraste al aparataro): sistema programaro; aplika programaro; komerca, ĉiesa, senpaga, libera programaro; portebla programaro; vivciklo de programaro; programara krizo; ĉiuj novaj komputiloj liveriĝos kun unikodokapabla programaro [28]; kontraŭvirusa programaro [29]; nokto plej konvenas al la telefon-kompanioj por testadi aŭ ŝanĝi sian programaron [30]; oficeja programaro [31]; [ili] disponigas aron da programoj tre similaj al la ĉefa programaro de Mikrosofto por prilabori tekstojn, uzi la reton kaj fari tabelojn kaj datenbankojn [32]; la movado por libera programaro rekte kontraŭas patentojn pri tiaj aferoj [33].
angle:
software
beloruse:
праграмнае забесьпячэньне
ĉeĥe:
programové vybavení, software
ĉine:
軟體 [ruǎntǐ], 软体 [ruǎntǐ], 軟件 [ruǎnjiàn], 软件 [ruǎnjiàn], 电脑软件 [diànnǎoruǎnjiàn], 電腦軟件 [diànnǎoruǎnjiàn], 軟件包 [ruǎnjiànbāo], 软件包 [ruǎnjiànbāo], 計算機軟件 [jìsuànjīruǎnjiàn], 计算机软件 [jìsuànjīruǎnjiàn]
france:
logiciel
germane:
Software
hispane:
programa informático
hungare:
szoftver
japane:
ソフトウェア
nederlande:
software, programmatuur
norvege:
programvare
pole:
oprogramowanie
ruse:
программное обеспечение
slovake:
programové vybavenie, software
svede:
programvara, mjukvara
turke:
yazılım
ukraine:
програмне забезпечення, софтвер

programero

Unuopa peco en programo: filmofirmaoj […] povas revendi la rajton por la sama programero plurfoje [34]; li fiere anoncas […] la programeron „Homoj kaj problemoj“ [35]. okazas ankaŭ ekspoziciaj programeroj: teatraĵoj, muziko kaj prelegoj [36]; renkontiĝi kun geamikoj kaj ĝui programerojn de siaj konatoj: ĥorkantado, ludado de diversaj instrumentoj, dancado [37]; ĝi kunvokis la parlamenton […] por efektivigi programerojn: pliigi enspezimpostojn […], malpermesi parlamentanojn elektitajn per partia listo eksiĝi de tiu partio sen eksiĝi kiel parlamentano […] [38]; sekva programero de la registaro estas la iompostioma forigo de fruaj pensiiĝoj [39].
34. F. Arnaud: Preterleĝa televidado en Eŭropo, Monato, 1999/03, p. 22
35. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
36. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
37. Monato, Alproprigi hobion
38. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
39. Monato, Evgeni Georgiev: Magra majoritato
angle:
item (of a program or agenda)
ĉeĥe:
bod programu, číslo programu
ĉine:
戏码 [xìmǎ], 戲碼 [xìmǎ] 節目段 [jiémùduàn], 节目段 [jiémùduàn]
france:
élément de programme
germane:
Programmpunkt
hispane:
elemento de programa
japane:
出し物 [だしもの], 演目 [えんもく], 番組 [ばんぐみ]
nederlande:
programmaonderdeel
pole:
punkt programu, część programu
slovake:
bod programu
svede:
programpunkt
ukraine:
номер програми

programisto

KOMP Fakulo pri programado: la koncernaj normoj estas interkonsentitaj, kaj programistoj diligente kreas la necesan substrukturon (programajn bibliotekojn, ktp) [40]; Linukso estis la unua projekto, kiu sukcesis utiligi la talenton de programistoj ĉirkaŭ la mondo [41]; li estas komputil-programisto kaj fervora leganto [42].
angle:
programmer
beloruse:
праграміст
bulgare:
програмист
ĉeĥe:
programátor
ĉine:
程序员 [chéngxùyuán], 程序員 [chéngxùyuán]
france:
programmeur
germane:
Programmierer Entwickler
hispane:
programador
hungare:
programozó
ide:
programifisto
japane:
番組編成者 [ばんぐみへんせいしゃ], プログラマ
nederlande:
programmeur
norvege:
utvikler (data)
pole:
programista
ruse:
программист
slovake:
programátor
svede:
programmerare
ukraine:
програміст
volapuke:
programan

celprogramo

KOMP Komputila programo produktita per tradukilo el fontprogramo.
angle:
object program, target program
france:
programme objet
germane:
Zielprogramm
hispane:
compilador del código del programa
hungare:
célprogram
japane:
オブジェクトプログラム, 目標プログラム [もくひょうプログラム]
pole:
program docelowy
ruse:
выходная программа
ukraine:
вихідна програма

fontprogramo

KOMP Komputila programo verkita en programlingvo, kiun tradukilo transformas en celprogramon: por esti vera „libera programo” la fontprogramo devas esti disdonata kun la ruleblaj programoj aŭ esti alimaniere akirebla [43].
angle:
source program
ĉine:
源代码 [yuándàimǎ], 源代碼 [yuándàimǎ], 源程序 [yuánchéngxù]
france:
programme source
germane:
Quellprogramm, Quelle (Programm-)
hispane:
código fuente del programa
hungare:
forrásprogram
japane:
ソースプログラム, 原始プログラム [げんしプログラム]
nederlande:
bronprogramma
pole:
program źródłowy
ruse:
исходная программа
ukraine:
вихідна програма

kromprogramo

1.
Programo aldona al ĉefa programo de evento, kongreso ktp, ofte distra: riĉa, varia kromprogramo kompletigis ĉiutage la bazan prezentadon en haloj kaj tendegoj [44].
2.
KOMP Programo vastiganta la kapablojn de ĉefprogramo, al kiu ĝi aldoniĝas: en la estonteco Firefox ĝisdatigos la kromprogramojn por vi [45]; kvankam MySQL mem estas senpaga, nepre necesas diversaj kromprogramoj, kiuj estas pagendaj [46].
44. Monato, Franz-Georg Rössler: Fiere festis foiro
45. [E. Trápani k. a.]: Kontroli viajn kromprogramojn, [vidita en 2013]
46. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office
angle:
1. breakout session 2. add-on, plug-in, extension
ĉine:
1. 附加程序 [fùjiāchéngxù] 2. 附加元件 [fùjiāyuánjiàn], 外加附件 [wàijiāfùjiàn]
france:
extension (de programme informatique), plug-in
germane:
1. Zusatzprogramm, , 2. Programmerweiterung, Erweiterung (Software), Programmzusatz
hispane:
extensión (de programa informático), complemento
japane:
プラグイン
pole:
wtyczka

sistema programaro

KOMP Ilprogramoj de komputa sistemo necesaj por funkciigi aplikajn programojn: BIOS estas sistema programaro [47]; la unua versio de Mac OS (nomita poste) aperis en 1984, kiam oni nomis ĝin simple […] sistema programaro [48]. SIN:operaciumoSUB:Linukso, Unikso, Vindozo
angle:
system software
beloruse:
сыстэмнае праграмнае забесьпячэньне
ĉine:
系統軟件 [xìtǒngruǎnjiàn], 系统软件 [xìtǒngruǎnjiàn]
germane:
Systemsoftware
hungare:
rendszerszoftver
nederlande:
systeemprogrammatuur
pole:
oprogramowanie systemowe
ruse:
системное программное обеспечение

aplika programaro

KOMP Kolekto da aplikaj programoj por iu ekstera aplika tereno (kontraste al sistema programaro): komercaj programoj por klientoj-uzantoj ordinare nomiĝas aplika programaro (aŭ aplikaĵo) en la komputika industrio, ĉar tiuj programoj sin fokusas sur la kapabloj por kiuj oni uzas la komputilon, kontraste al tiuj de sistema programaro (ekzemple la Vindoza mastruma sistemo) [49]; Amikumu (aplikaĵo) ‐ kategorio: Aplika programaro [50]. SUB:Skajpo, Muzaiko
angle:
application software
ĉine:
应用软体 [yìngyòngruǎntǐ], 應用軟體 [yìngyòngruǎntǐ], 应用程序 [yìngyòngchéngxù], 應用程序 [yìngyòngchéngxù], 应用程式 [yìngyòngchéngshì], 應用程式 [yìngyòngchéngshì], 应用软件 [yìngyòngruǎnjiàn], 應用軟件 [yìngyòngruǎnjiàn], 应用程序包 [yìngyòngchéngxùbāo], 應用程序包 [yìngyòngchéngxùbāo], 操作軟件 [cāozuòruǎnjiàn], 操作软件 [cāozuòruǎnjiàn], 用戶軟件 [yònghùruǎnjiàn], 用户软件 [yònghùruǎnjiàn]
germane:
Anwendungssoftware
hungare:
alkalmazásszoftver
nederlande:
gebruiksprogrammatuur
pole:
oprogramowanie aplikacyjne
ruse:
прикладное программное обеспечение

administraj notoj

cel~o: Mankas fontindiko.
cel~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
font~o: Mankas dua fontindiko.