*pov/i

*povi

(tr)
1.
Havi la forton, lertecon aŭ kapablon necesan por fari ion: du homoj povas pli multe fari ol unu [1]; mi neniel povas kompreni, kion vi parolas [2]; por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi […] estas plej necesa […] neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [3]; [ŝi estis] unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [4]; mi ne povas [legi tiun libron], ĉar ĝi estas sigelita [5]; montru al li dankon, se pli oferi vi ne povas Ifigenio ; Bogdan povis rekoni ĝin inter mil similaj ringoj [6]; kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion [7]; per unu frapo [oni] povus forigi ĉiujn problemojn [8]; kiu devas, tiu povas PrV ; kion oni volas, tion oni povas PrV . SIN:kapabliSUB:scipovi, povoscii
2.
Havi la rajton, la aŭtoritaton necesan por fari ion: absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas; oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili […] aŭskultis muzikon [9]; tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan Ifigenio ; ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi [10]. SIN:rajti
3.
Havi la permeson, la eblecon fari ion: vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblaj EE ; la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l' artikolo, povas en la unua tempo ne uzi [ĝin] [11]; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon [12]; ni povas diri „obei al la patro“ kaj „la patron“ [13]; ĉiu, kiu ŝin vidis povis pensi, ke li vidas la patrinon [14]; en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [15]; tre povas esti, ke [16]; li povas alveturi (estas okazeble, ke li alvenos) en ĉiu horo [17]. SIN:darfiVD:eble, lici
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:11
6. Julian Modest: La ringo, Monato, 2002/03, p. 32
7. La Ondo de Esperanto, Marc van Oostendorp: Esperantologio komputile, 1999, no 4 (54)
8. La Ondo de Esperanto, Gvidlinioj por informado pri Esperanto, 2000, no 11
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
afrikanse:
kan
albane:
mund
amhare:
ይችላል
angle:
be able, can (v, be able, have permission, possibility), could (v, be able, have permission, possibility), may (v, have permission, possibility), might (v, have permission, possibility)
arabe:
علبة
armene:
կարող
azerbajĝane:
bilərsiniz
beloruse:
магчы, быць здольным, быць у стане
bengale:
করতে পারেন
birme:
နိုင်
bosne:
moći
ĉeĥe:
být sto, dovést, moci, umět
ĉine:
能, 会, 可以
dane:
kan
estone:
saab
eŭske:
ahal
filipine:
maaari
france:
pouvoir (v.)
galege:
pode
germane:
1. können, vermögen 2. können, dürfen 3. können, dürfen, die Gelegenheit haben
guĝarate:
આ કરી શકો છો
haitie:
kapab
haŭse:
iya
hinde:
कर सकते हैं
hispane:
poder
hungare:
tud, képes, -hat, -het
igbe:
ike
indonezie:
bisa, dapat
irlande:
is féidir
islande:
getur
japane:
[ほとぎ]
jave:
bisa
jide:
קענען
jorube:
le
kanare:
ಮಾಡಬಹುದು
kartvele:
სისტემაში
kazaĥe:
болады
kimre:
gall
kirgize:
алат
kmere:
អាច
koree:
korsike:
kose:
unako
kroate:
može
kurde:
qûtîk
latine:
potest
latve:
var
laŭe:
ສາມາດເຮັດໄດ້
litove:
galima
makedone:
може
malagase:
afaka
malaje:
boleh
malajalame:
കഴിയും
malte:
jista
maorie:
taea e
marate:
हे करू शकता
monge:
tau
mongole:
болох
nederlande:
kunnen, mogen
nepale:
गर्न सक्छन्
njanĝe:
ndingathere
okcidentfrise:
út
panĝabe:
ਕਰ ਸਕਦੇ ਹੋ
paŝtue:
کولای شي
pole:
być w stanie, móc, mieć możliwość
portugale:
poder (v.)
ruande:
irashobora
rumane:
putea
ruse:
мочь
samoe:
mafai
sinde:
سگهن ٿا
sinhale:
පුළුවන්
skotgaele:
urrainn
slovake:
dokázať, môcť, vedieť
slovene:
lahko
somale:
awood
ŝone:
anogona
sote:
ka
sunde:
bisa
svahile:
unaweza
taĝike:
метавонад
taje:
สามารถ
tamile:
முடியாது
tatare:
булдыра ала
telugue:
చెయ్యవచ్చు
tokipone:
ken
ukraine:
може
urdue:
کر سکتے ہیں
uzbeke:
mumkin
vjetname:
có thể
volapuke:
1. kanön
zulue:
okusemandleni

pova

Kapabla je io: kiu el ili estis pli farpova [18]? decidpovaj rajtoj [19]; li prezentas skizojn en vigla kaj riĉe esprimpova familiara stilo [20]. VD:lerta1, kompetenta1, potenca
Rim.: Ĉi tiel „pov“ estas uzata sufikse kun la senco „kapabla“: funkcipova, pagipova, parolpova, vidpova; vivipova EE . Oni povas konsideri tian uzon kiel kuntirado de du memstaraj vortoj: „pova vivi“, resp. „vivi pova“ ⭢ „vivipova“.
angle:
able
beloruse:
здольны
ĉine:
有才干 [yǒucáigàn], 有才幹 [yǒucáigàn], 了得 [liǎode], 得力 [délì], 得劲儿 [déjìnr], 得勁兒 [déjìnr], 有能力 [yǒunénglì], 有道 [yǒudào], 能事 [néngshì]
germane:
fähig, stark, mächtig
indonezie:
mampu
japane:
能力がある [のうりょくがある]

povo

1.
Kapablo fari ion: ne lasu al iu la povon malutili; laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min'ojn, kaj da pastraj vestoj cent [21]; Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn, kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin [22]; la Spirito donis al ili parolpovon [23]; la profetpovo estas kiel signo […] al la kredantoj [24]; riĉa preparo, sed povo avara PrV ; forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj FK .
2.
Aŭtoritato, supera estreco: tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaĵon [25]; neniu havos povon super vi [26]; sen povo kolero estas ridinda afero PrV .
3.
FIZTEK Fizika grando, egala al la kvociento de laboro per la infinitezima intervalo de tempo, en kiu tiu laboro efektiviĝas; alidire: skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la rapido, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: la dimensioj de povo estas `ML^2T^-3`; la povo de motoro estas 500 ĈP (ĉevalpovoj). SIN:povumoVD:ĉevalpovo, vato
4.
MAT[27] (de aro) Kardinalo.
angle:
power, ability 4. cardinal number, cardinality, power
beloruse:
1. магчымасьць 2. улада, моц, сіла 3. магутнасьць
ĉeĥe:
moc, schopnost, síla
ĉine:
[lì], 能力 [nénglì]
france:
pouvoir (subst.), puissance (math., phys., tech.) 4. cardinal (math.), puissance (d'un ensemble)
germane:
1. Können, Fähigkeit 2. Macht, Autorität 3. Leistung 4. Kardinalzahl, Mächtigkeit
hispane:
poder (subst.), potencia (math., phys., tech.)
hungare:
1. tudás, képesség 2. hatalom 3. teljesítmény 4. tőszám
indonezie:
1. kebisaan, kemampuan 2. kekuasaan, kekuatan, otoritas, wewenang 3. daya (fisika)
japane:
[りょく], 能力 [のうりき], 力量 [りきりょう], 権能 [けんのう], 権限 [けんげん]
nederlande:
vermogen 2. macht, vermogen 4. hoofdtelwoord
pole:
1. umiejętność 2. zdolność 3. moc 4. liczba kardynalna, moc (zbioru)
portugale:
1. poder (subst.) 3. potência (física)
rumane:
1. abilitate 2. capacitate 3. putere 4. numeral cardinal, cardinal (matematică)
ruse:
1. возможность 2. власть, сила 3. мощность 4. кардинальное число, мощность (множества)
slovake:
mohutnosť množiny
taje:
ความสามารถ 2. อำนาจ
tokipone:
ken
ukraine:
потужність, спроможність, здатність, можливість, сила

povumo

FIZMAT Sinonimo de povo3 kaj povo4: pro la granda povumo ‐ 6400 kilovatoj ‐ ĝi povas tiri 1600-tunan varo-trajnon je 160 km/h kaj pasaĝero-trajnon je 230 km/h [28]; inkandeska lampo, lumflukso 1350 lumenoj, povumo 100 vatoj [29].
28. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
29. Walter Klag: Neleda LEDo, Monato, 2015/06, p. 12
angle:
power
beloruse:
магутнасьць
ĉeĥe:
výkon, výkonnost
ĉine:
力道 [lìdào]
germane:
Leistung
hungare:
teljesítmény
indonezie:
daya (fisika)
japane:
仕事率 [しごとりつ], 電力 [でんりょく], 倍率 [ばいりつ]
nederlande:
kracht
pole:
zdolność, potencjał
portugale:
potência (física)
rumane:
capacitare
ruse:
мощность
slovake:
výkon, výkonnosť
ukraine:
сила

ĉiopova

Kies povo kapablas ĉion ajn: Dio sola kaj ĉiopova [30]; vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto [31]; kiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por ĝin admiri FK ; (figure) la ministro, antaŭ nelonge ĉiopova, […] sidis nun sola en sia palaco [32].
angle:
omnipotent, all-powerful
beloruse:
усемагутны
ĉine:
全能 [quánnéng], 万能 [wànnéng], 萬能 [wànnéng], 无所不能 [wúsuǒbùnéng], 無所不能 [wúsuǒbùnéng]
france:
tout-puissant
germane:
allmächtig
hispane:
omnipotente, todopoderoso
hungare:
mindenható
indonezie:
mahakuasa
japane:
全能の [ぜんのうの]
nederlande:
almachtig
pole:
wszechmocny, wszechmogący, wszechpotężny, wszechwładny
portugale:
onipotente
rumane:
omnipotent, cu putere absolută
ruse:
всемогущий, всесильный
taje:
ซึ่งมีอำนาจไม่จำกัด
ukraine:
всемогутній

daŭripovo, daŭropovo

EKONPOL Evoluo aŭ agomaniero, kiu kontentigante la postulojn de la nuntempo povas daŭri ankaŭ en la estonto: varoj, kiuj laŭ la organizantoj estas daŭripovaj kaj kiuj ne damaĝas bestojn [33]; konceptoj por daŭripova energi-provizado el lokaj resursoj [34]; origine la esprimo daŭripovo (aŭ ĝiaj nacilingvaj ekvivalentoj) estis uzata en la arbarkulturo Viki .
33. Walter Klag: Kukoj, kuirlibroj kaj kanabo, Monato, 2013/08, p. 13
34. Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, Monato, 2012/06, p. 14
angle:
sustainability
beloruse:
устойлівасьць, устойлівае разьвіцьцё
ĉine:
可持續 [kěchíxù], 可持续 [kěchíxù], 可持續發展 [kěchíxùfāzhǎn], 可持续发展 [kěchíxùfāzhǎn], 能耐 [néngnài]
france:
durabilité, développement durable
germane:
Ausdauer, Dauerhaftigkeit, Beständigkeit, Nachhaltigkeit
indonezie:
keberlanjutan
nederlande:
duurzaam
pole:
wytrzymałość, siła woli, szansa na przetrwanie
rumane:
rezistență, forță de voință, sustenabilitate
taje:
ความยั่งยืน

nepovebla

(malofte)
Kiun neniu povas, nefarebla: ŝia penegado […] per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson Marta ; nenio por Dio estas nepovebla [35].
35. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
немагчымы, невыканальны
ĉine:
不会发生 [bùhuìfāshēng], 不會發生 [bùhuìfāshēng], 无法可想 [wúfǎkěxiǎng], 無法可想 [wúfǎkěxiǎng], 不可想象 [bùkěxiǎngxiàng], 不可能 [bùkěnéng], 不行 [bùxíng]
france:
infaisable
germane:
unmöglich
indonezie:
tidak memungkinkan
pole:
niemożliwy, bez mocy
rumane:
imposibil, fără putere

sampova

MAT (p.p. du aroj) Tiaj, ke ekzistas bijekcio inter ili: du finiaj aroj kun sama nombro da elementoj estas sampovaj; la aro de ĉiuj entjeroj estas sampova kiel la aro de ĉiuj paraj entjeroj; la aro de reeloj kaj la subaro de ĝiaj elementoj inter 0 kaj 1 estas sampovaj; povo de F [ne] nepre estu pli granda ol R, fakte, ili povas estis sampovaj [36].
angle:
equipotent
beloruse:
роўнамагутны, раўназдольны, эквіпатэнцыйны
ĉeĥe:
ekvipotentní, stejně mocný
france:
équipotent
germane:
gleichmächtig
hispane:
equipotente
hungare:
ekvipotens, egyenlő számosságú
pole:
(zbiór) równoliczny
rumane:
(mulțime) numărabilă
ruse:
равномощный
slovake:
ekvipotentný

senpova

Ne povanta agi aŭ influi: en la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta [37]; por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono [38]; ŝajnaj indiferentuloj, mem senpovaj imagi la propran bonecon [39].
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
39. C. Piron: Tien, 1997
angle:
helpless, impotent, powerless
beloruse:
бясьсільны, няздольны, бездапаможны
ĉeĥe:
bezmocný, nemohoucí
ĉine:
无能为力 [wúnéngwéilì], 無能為力 [wúnéngwéilì], 无权 [wúquán], 無權 [wúquán], 不能勝任 [bùnéngshēngrèn], 不能胜任 [bùnéngshēngrèn], 无力 [wúlì], 無力 [wúlì], 无动力 [wúdònglì], 無動力 [wúdònglì]
france:
impuissant
germane:
machtlos, unfähig
indonezie:
tak berdaya, impoten
nederlande:
machteloos
pole:
bezsilny, bez mocy, słaby
rumane:
fără putere, slab
slovake:
bezmocný, nevládny
taje:
ไร้ความสามารถ, หมดหนทาง
ukraine:
неспроможний, немічний

senpoveco, senpovo

Stato de tiu, kiu ne povas agi, influi, regi situacion: falsaj konsoloj […] pligrandigas mian senpovecon [40]; panĝabanoj sentas ankaŭ politikan senpovon [41].
40. S. Dagerman, trad. Fil: Nia bezono de konsolo estas ne satigebla, [vidita en 2014]
41. Saeed: Silenti signifas konsenti, en: Vivprotokoloj, 2009
angle:
impotence, powerlessness, helplessness
beloruse:
бясьсільнасьць, няздольнасьць, бездапаможнасьць
france:
impuissance
germane:
Machtlosigkeit, Unfähigkeit
indonezie:
ketakberdayaan, impotensi
nederlande:
machteloosheid
pole:
niemoc, brak mocy, słabość
rumane:
lipsă de putere, slăbiciu

administraj notoj

sam~a: Mankas dua fontindiko.