tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ro ru sk

*kondamn/i

*kondamni  

(tr)
1.
JUR
a)  
(iun) Per juĝo pruvi puninda kaj difini la merititan punon: kondamni al morto, al monpuno, al la juĝokostoj; unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto [1]; ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj [2]; mi kondamnis kelkajn kulpajn [sakrilegiulojn] al la sufoko, multajn en la minejojn (al punlaboro en minejoj), ĉiujn al la bastonado [3]. VD:verdikti.
Rim.: La subjekto de la verbo ofte indikas juĝanton, tribunalon aŭ leĝon, sed povas montri ankaŭ la verdikton ( mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj Marta ) aŭ (metafore kaj malofte) la faktojn, kiuj pruvas la kulpon ( vin kondamnas via buŝo (viaj diroj), ne mi [4] ).
b)  
(ion) Deklari puninda: kondamni malbonan libron; la kodekso kondamnas la malveran ateston; estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo.
c)  
(figure) Nepre devigi (iun); neflekseble destini (ion): mi estas kondamnita longan tempon vagadi en la noktoZ; mi estis kondamnita de la malsano resti du semajnojn en la lito; ĉiuj niaj tiucelaj projektoj estas kondamnitaj al malsukceso; viaj kalkuloj estas kondamnitaj al malĝusteco (neeviteble, nepre malĝustaj).
2.  
Deklari iun malprava, ion riproĉinda: ne aŭskultinte, ne kondamnu PrV; ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos PrV; kondamni projekton, parolon malican; tiu doktrino estas kondamnita de la faktoj, de siaj konsekvencoj. VD:mallaŭdi

sin kondamni  

Iĝi kondamnita de si mem, aŭ de aliaj pro pruvo donita de si mem: la supera organo de UEA ne kondamnis [la naŭzajn nigrigojn de mia nomo] ‐ kaj kun tia plimulto evidente ne povis kondamni sen kondamni sin mem [5]; la viro kondamnas sin, ke li lasis ŝin morti [6]; vi kondamnas vin mem per tiu konfeso; demokratio, kiu ne kritikas sin mem, kondamnas sin al paralizo [7]; [suferanto, kiu] estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago [8].

kondamno

Ago kondamni:
a)
kondamno al morto; li ricevis kondamnon pro trafik-akcidento kun vunditoj [9];
b)
malgraŭ la papa kondamno de 1759, la presado de la enciklopedio atingis la finon en 1772 [10];
c)
[la fakto, ke la indiĝenoj devas asimili la nacian kulturon] estas indikilo de la kondamno al malapero kiun la moderneco dekretis kontraŭ la indiĝenaj kulturoj [11];
d)
mi prenis krajonon en la manon por noti multajn punktojn de kritiko kaj kondamno [12].

kondamna

Rilata al kondamno; kondamnanta: tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara [13]; la ŝtato faris akuzojn tiom kondamnajn, ke nenia defendo iel ajn povus respondi [14]; mi aŭdis mian kondamnan [verdikton], ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon [15].

kondamniĝi

Iĝi kondamnita.

kondamninda

Inda je kondamno: al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo [16]; la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola [17].

kondamnito

Iu, kiun oni kondamnis: se ia timo kaptis la korojn (de la spektantoj en la areno), ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj [18]; la vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito (persono kondamnita kaj poste malkondamnita aŭ plenuminta sian punon) ne povis aŭdi sen impreso de timado [19]; (malofte) kiam mi pensas, ke [...] tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas, ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj [20].

malkondamniZ  

JUR
Juĝe deklari iun senkulpa: tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni [21]; Kozumi kaj Perlamoto estos malkondamnitaj antaŭ tribunalo, sed la popolo opinios ilin kulpaj; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, [...] nenio estas pli necerta ol lia malkondamno [22].

memkondamnita  

Sin kondamninta: tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita [23].

mortkondamni, mortokondamni

(tr)
Kondamni al morto: se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, [la akuzito] estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita [24]; tute ne kompreninte kiel prava Sokrato estas, la juĝistoj mortkondamnis lin [25]; (figure) oni ne povas rigore kaj drakone mortkondamni ĉiun novan vorton [26]; pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito [27].

tradukoj

anglaj

~i 1.: convict, sentence, issue judgement against (p.p. nekrima procedo), find guilty; ~i: condemn; mal~i: acquit, find not guilty, issue judgement for (p.p. nekrima procedo).

belorusaj

~i: асуджваць, прысуджваць; mal~i: апраўдваць, апраўдаць.

ĉeĥaj

~i: odsoudit (k něčemu), odsuzovat, zatracovat, zatratit, zavrhnout; ~o: kondemnace, odsouzení; ~inda: zavrženíhodný; ~ito: odsouzenec, odsouzený čl., trestanec; mal~i: prominout, vzít na milost.

francaj

~i a: condamner, accabler, convaincre, déclarer coupable, punir; ~i b: condamner, censurer, défendre, interdire, prohiber, proscrire, punir, réprimer; ~i c: condamner, destiner, astreindre, contraindre, forcer, obliger, vouer; ~i 2.: condamner, anathématiser, blâmer, critiquer, désapprouver, désavouer, réprouver, stigmatiser; sin ~i: se condamner, se punir, s'astreindre, se contraindre, se forcer, s'obliger; ~o a: condamnation, peine, punition, sanction; ~o b: condamnation, anathémisation, censure, défense, interdiction, prohibition; ~o c: condamnation, obligation; ~o d: condamnation, blâme, critique, désapprobation, réprobation; ~a: condamnatoire, de condamnation, qui condamne; ~inda: condamnable, blâmable, criticable, défendu, délictueux, interdit, fautif, prohibé, proscrit, répréhensible; ~ito: condamné; mal~i: absoudre, acquitter, blanchir, disculper, innocenter; mem~ita: condamné par ses actes; mort~i, morto~i: condamner à mort, condamner à la peine capitale. ~i al morto: condamner à mort, condamner à la peine capitale; ~o al morto: condamnation à mort, peine capitale; eks~ito: ex-condamné, ancien condamné; mal~o: absolution, acquittement, disculpation, innocentement; mort~o: condamnation à mort, peine capitale.

germanaj

~i b: verdammen; ~i 1.: verurteilen; ~i 2.: ablehnen; ~ito: Verdammter; mal~i: freisprechen, entlasten; mort~i, morto~i: zum Tode verurteilen.

hispanaj

~i a: condenar; ~i b: sentenciar.

hungaraj

~i a: ítél, elítél (jogilag); ~i b: elítél (erkölcsileg), megbélyegez; ~i c: kárhoztat (vmire), (vmire) van ítélve; ~i 2.: elítél (helytelenít); sin ~i: ítéletet mond magáról; ~o a: ítélet, elítélés; ~o b: elítélés (erkölcsi), megbélyegzés; ~o c: kárhoztatás, kényszerülés; ~o d: elítélés, helytelenítés; ~a: elmarasztaló, elítélő, ítélet-, ítélkező; ~iĝi: elítélődik, elítéltetik; ~inda: elítélendő; ~ito: elítélt; mal~i: felment (ítélet alól); mort~i, morto~i: halálra ítél. ~i al morto: halálra ítél; ~o al morto: halálos ítélet; eks~ito: volt elítélt; mal~o: felmentés; mort~o: halálos ítélet.

nederlandaj

~i a: veroordelen, schuldig verklaren; ~i b: verdoemen, verwerpen, vervloeken; ~i c: veroordelen; ~i: veroordelen; sin ~i: zich veroordelen; ~o: veroordeling; ~a: veroordelend; ~iĝi: veroordeeld worden; ~inda: te veroordelen, verwerpelijk; ~ito: veroordeelde; mal~i: onschuldig verklaren; mort~i, morto~i: ter dood veroordelen. mal~o: vrijspraak.

polaj

~i: potępiać, skazywać, zasądzać; sin ~i: potępiać siebie; ~o: potępienie; ~a: potępieńcza; ~iĝi: potępić; ~inda: potępialny; ~ito: skazaniec; mal~i: darować winę, rozgrzeszać, ułaskawić, uniewinnić; mem~ita: potępiony przez swoje czyny; mort~i, morto~i: skazywać na śmierć.

portugalaj

~i a: condenar, sentenciar; ~i 2.: condenar, repreender; ~i: condenar; sin ~i: condenar-se; ~o: condenação; ~a: condenatório; ~iĝi: ficar condenado; ~inda: condenável; ~ito: condenado; mal~i: absolver; mem~ita: auto-condenado; mort~i, morto~i: condenar à morte. ~i al morto: condenar.

rumanaj

~i: condamnarea, judecarea; sin ~i: pentru a te condamna; ~o: condamnare; ~a: judecata de apoi; ~iĝi: pentru a condamna; ~inda: secătură; ~ito: puşcăriaş; mal~i: să dau vina, să absolvi, să iertaţi, să-l achitaţi; mem~ita: condamnat de acțiunile sale; mort~i, morto~i: condamnat la moarte.

rusaj

~i: осудить, приговорить, обречь (f); ~o: осуждение, приговор; ~a: осуждающий, осудительный; ~inda: достойный осуждения, достойный порицания; ~ito: осуждённый, приговорённый (сущ.); mal~i: оправдать; mort~i, morto~i: приговорить к смерти.

slovakaj

~i: odsudzovať, odsúdiť; ~o: odsúdenie; ~inda: zavrhnutiahodný; ~ito: odsúdenec, trestanec; mal~i: oslobodiť, vziať za milosť.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 35:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:19
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:6
5. I. Lapenna: Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo, Libera Folio
6. D. Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, Monato
7. trad J. Hasbun: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-08
8. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 14
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
10. E. Pauli: Franca Enciklopedio, http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/ENCIKLOPEDIO.html
11. Elpaŝi en la defendo de la lingvaj rajtoj, http://www.esperantomex.org/esperanto/red/rajtoj.html
12. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , L. Friis: Kiel mi fariĝis Esperantisto, leciono 8a
13. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 27
14. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
15. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 26:11
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 11
18. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 56
19. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 11
20. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 16
21. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
22. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 15
23. La Nova Testamento, Al Tito 13:1
24. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 5
25. I. Kellerman: A complete grammar of Esperanto, http://www.gutenberg.org/dirs/etext05/esper10h.htm
26. E. UrbanovA?: Kiel vera paĉjo, Nica Literatura Revuo
27. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 43

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mem~ita: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~i a:
        Necesas trovi pli konvinkajn ekz-ojn de okazo, kiam la subjekto
        montras pruvojn de la kulpo, de la tipo: "jen la pruvoj, kiuj
        vin ~as", aux forigi la koncernan parton de la rimarko.
        [MB]
      
pri mal~i:
    * La indiko pri Zamenhofeco malaperis en eldonoj post PV kaj mi
    ne trovis spuron de tio en mia tekstaro. Gxi do sxajnas
    dubinda.
    * Mi iom hezitis, cxu "mal~i" ne havu la signifon "deklari
    senkulpa post ~o" (kio respondas al la situacio en la ekz-oj
    de Vallienne), sed sxajnas, ke la senco estas pli vasta.
    [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | kondam.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2018/06/04 20:10:13