gvat/i SPV

gvati

(tr)
1.
Kaŝe, ŝtelume observi, atendi: trans la kurteno de la kabaredo li gvatis la eliradon de la kudristinoj; rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon [1]; [ili] emas gvati detalojn de ŝia interesa vivo [ĝuante la] aŭtobiografian romanon [2]; oni instalis ĉie en grandaj urboj gvat-kameraojn [3]; ĉie gvatis timo kaj prema senespero [4]. VD:embuski, esplori, sondi
2.
Deĵore observi: fuŝita polica gvatado ekster la apartamento de la murdito [5]; la gvatsekcio de la brita polico [6]; la registaro […] gvatas dum pli ol unu jaro la akuzitojn kaj jam posedas detalojn pri la komploto [7]. VD:gardi, spioni, enketi
1. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
2. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Sukcesa terorismo, 2007
4. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
5. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
6. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
7. Monato, Paul Gubbins: Faktoj kaj famoj, 2006
angle:
1. spy on, stalk, surveil 2. keep watch, guard, sentinel
beloruse:
1. сачыць, высочваць, падпільноўваць, дапільноўваць 2. сачыць, назіраць
ĉeĥe:
tajně pozorovat, číhat
france:
1. guetter, épier 2. faire le guet
germane:
1. heimlich beobachten, lauern, belauern, spannen 2. Wache schieben, wachen, bewachen, observieren, aufklären (observieren)
hispane:
1. acechar, espiar 2. vigilar
hungare:
1. les 2. figyel (kémlel), kémlel
japane:
様子をうかがう [ようすをうかがう], 見張る [みはる]
katalune:
1. espiar, ullar 2. sotjar, aguaitar
nederlande:
1. bespieden 2. bewaken, uitkijken
portugale:
1. espiar 2. espionar, tocaiar
ruse:
следить
slovake:
striehnuť, špehovať
ukraine:
вистежувати, підстерігати, чатувати

gvatisto

MIL Tiu, kiu deĵore gvatas kaj alarmas se aperas danĝero: homoj en cirklo tenas enmane grandegan felan tapiŝon kaj saltigas tre alte gvatiston, kiu observas la venon de balenoj ĉe la horizonto [8]; eĉ la ĉefgvatisto brita mem konfesas, ke tia elspionado estas kompleta fiasko [9]. VD:skolto1, gardisto, gvardio1
8. F. Cuny, trad. G. Martin: Neĝo kaj glacio, 2008-05-31
9. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
angle:
lookout, sentinel, guard
beloruse:
назіральнік, наглядальнік, назорца, вартаўнік, стражнік
ĉine:
守护者 [shǒuhùzhě], 监 [jiàn]
france:
homme de guet, vigie
germane:
Beobachter, Beschatter, Observierender, Observant, Wächter
japane:
監視兵 [かんしへい]

administraj notoj