1enket/o MT

enketo

1.
Juĝa aŭ oficiala esploro: se viro kuŝas kun […] sklavino, ordonita al viro […], tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera [1]; Nun malfermu, civitan', / De ekstere sonas peto, / La policokapitan' / Al vi venas por enketo [2]! prokuroroj kaj polico devis denove esplori la aferon, sed la rezulto estis same klara kaj evidenta kiel post la unua enketo [3].
2.
Metoda esploro pri ia okazaĵo aŭ opinio: la rezultoj de la enketo certe ŝokis kaj instruistojn kaj gepatrojn [4]; la enketo atentigis ankaŭ, ke en Ĉinio inter la mortintoj pro fumado 45 % suferis pro kronika malsano ĉe pulmo, 15 % malsaniĝis je pulma kancero [5]; la enketinstituto Eurostat konstatas, ke ĝis 2025 la EU-loĝantaro kreskos nur iomete, kaj nur danke al enmigrado [6]. VD:opinisondo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:20
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
3. S. Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, 2001/05, p. 5
4. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
5. Mu Binghua: Mortintoj pro fumado, Monato, 2000/03, p. 21
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ago pro aĝo, 2005
angle:
inquiry, investigation, survey
beloruse:
сьледзтва, расьсьледваньне, дасьледваньне
ĉeĥe:
anketa
ĉine:
意见征詢活動 [yìjiànzhēngxúnhuódòng], 民意調查 [mínyìdiàochá], 民意测验 [mínyìcèyàn], 民意测试 [mínyìcèshì], 問卷調查 [wènjuàndiàochá]
france:
enquête 1. investigation
germane:
Untersuchung 1. Ermittlung 2. Erhebung, Umfrage
hispane:
investigación, encuesta 1. investigación 2. encuesta
indonezie:
1. investigasi 2. angket
itale:
indagine, inchiesta
japane:
調査 [ちょうさ], アンケート [あんけーと], 取調べ [とりしらべ], 査問 [さもん]
nederlande:
enquête
pole:
1. śledztwo, dochodzenie 2. ankieta
portugale:
1. inquérito, investigação, sindicância
ruse:
1. дознание, следствие 2. расследование
slovake:
anketa
ukraine:
дослідження, розслідування, дізнання

enketi

(x)
Enkete esplori: la polico nun enketas pri pliaj 140 eventuale suspektaj mortoj [7]; usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj [8]; ja antaŭe lernejanoj seksumis: tiam, tamen, tio estis socie netolerebla kaj do neniu parolis, neniu prie enketis [9]; post vasta enketado inter religiuloj evidentiĝis ke ili ne esprimis malagrablajn sentojn rilate la virgulinon [10];
7. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
8. P. S. Viana: Tro malpezaj beboj, Monato, 2002/03, p. 20
9. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
10. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
angle:
make an inquiry, investigate, survey
beloruse:
дасьледаваць, расьсьледаваць
ĉeĥe:
dotazovat se (anketně), provádět anketu
ĉine:
情緒高漲 [qíngxùgāozhǎng], 昂 [áng], 求出 [qiúchū]
france:
enquêter
germane:
erheben, ermitteln, untersuchen
hebree:
לחקור
hispane:
encuestar
itale:
indagare
japane:
アンケートをとる [あんけーとをとる], 調査する [ちょうさする], 取調べる [とりしらべる]
nederlande:
enquêteren
pole:
prowadzić śledztwo, prowadzić dochodzenie, przeprowadzać ankietę
portugale:
investigar
ruse:
расследовать
slovake:
prevádzať anketu
ukraine:
розслідувати, наводити довідки

enketilo

Demandilo, gvida dokumento por enketado: la eldonejo sendis malgrandan enketilon al 500 abonantoj [11]; ni preparis malgrandan enketilon, por ekscii ion pli pri la lernejaj rezultoj [12]; en la hoteloj de Vilnius estis disvastigitaj enketiloj, sur kiuj oni petis pritaksi la urbon je turisma vidpunkto [13].
11. Paul Peeraerts: Statistiko, Monato, 2003
12. K. Van Damme: enketilo, soc.culture.esperanto, 2007-01-22
13. Monato, Laimius Stražnickas: Turisma ŝoko, 2004
beloruse:
апытальнік, анкета
ĉeĥe:
anketní lístek
ĉine:
問卷 [wènjuàn], 意見反饋表 [yìjianfǎnkuìbiǎo]
france:
questionnaire d'enquête
germane:
Fragebogen
hispane:
cuestionario
itale:
questionario
japane:
アンケート用紙 [アンケートようし]
pole:
ankieta (kwestionariusz), kwestionariusz
portugale:
questionário
slovake:
anketový lístok

enketisto

Homo profesie komisiita por enketi: la enketistoj neas, ke estas iu rekta rilato inter tiu kazo kaj la Dutroux-afero[14]; 70-jaraĝa sinjorino, kiu rolis en la juĝejo kaj polica enketistejo kiel interpretistino de la bulgara [15]; tion kredas enketistoj, kiuj sondis opiniojn pri geedziĝo inter ĉirkaŭ 500 japanaj gefraŭloj [16].
14. G. Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, 1996/11, p. 14
15. Monato, Bardhyl Selimi: Juste interpreti ..., 2004
16. Monato, Hori Jasuo/pg: Trezoro ĉiam pli aĝa, 2005
angle:
investigator, magistrate, coroner
beloruse:
сьледчы
ĉine:
統計學家 [tǒngjìxuéjiā], 統計員 [tǒngjìyuán]
france:
enquêteur, investigateur (subst.)
germane:
Ermittler, Statistiker
hispane:
encuestador, investigador (subst.)
itale:
investigatore, inquirente
nederlande:
enquêteur
pole:
śledczy, dochodzeniowiec, ankieter
portugale:
investigador
ukraine:
дослідник, обслідувач, слідчий

opinienketo

POL
Opinisondo: antaŭ jaro plej granda partio en la opinienketoj estis la Progresa Partio [17]; grava inform-esplora organizaĵo en Pekino faris opinienketon, por informiĝi, kiel peza estos tiu ŝarĝo [18]; la opinienketo de majo 1990 […] en Sarajevo kontraŭ la militdanĝero montris, ke ties popolo ne deziris la disiĝon [19].
17. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 6a
18. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
opinion survey
beloruse:
апытаньне (грамадзкай думкі)
ĉine:
民意测验 [mínyìcèyàn], 民意测试 [mínyìcèshì], 意见征詢活動 [yìjiànzhēngxúnhuódòng]
france:
enquête d'opinion, sondage (enquête d'opinion)
germane:
Meinungsumfrage
hispane:
encuesta de opinión, sondeo (encuesta de opinión)
itale:
sondaggio d'opinione
japane:
世論調査 [よろんちょうさ]
nederlande:
opiniepeiling
pole:
ankieta, sondaż, badanie opinii
portugale:
pesquisa (de opinião)

administraj notoj