*komisi/i

*komisii

(tr)
Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi kaj prirespondi: komisii iun por aĉeti kelkajn librojn; komisii iun por reprezenti grupon en kongreso; komisii postenon al iu; tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj VivZam ; Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo Marta ; la komitato povus komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon [1]; komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel komisii al komitato verki bonan poemon EE ;
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
entrust
beloruse:
даручаць
ĉeĥe:
pověřit (někoho něčím)
ĉine:
[tuō], 托付 [tuōfù], 使命 [shǐmìng], 差 [chāi], 委托 [wěituō]
france:
commissionner, charger (de), commettre (charger de), confier (une tâche) (à), préposer
germane:
beauftragen, einen Auftrag erteilen, (jemanden mit etwas) betrauen
hispane:
comisionar, encargar
japane:
委託する [いたくする], 委任する [いにんする]
kekĉie:
ab̕enank, ab̕enak
nederlande:
opdragen, toevertrouwen, belasten met
pole:
polecać, poruczać, zlecać
portugale:
comissionar, incumbir, encarregar, deputar, constituir, dar mandato a
rumane:
recomanda, încredința
ruse:
поручить
slovake:
poveriť (niekoho niečím)
ukraine:
доручати

komisio

1.
a)
Ago komisii; tio, kion oni komisiis: li bone plenumis tiujn miajn komisiojn; rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision [2]; por fari reformojn en Esperanto, la Delegacia Komitato ricevis komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintojZ .
b)
Tio, per kio iu estas komisiita: plenuminte sian komision, kaj ree riverencinte, la altrangulo sin retiris [3]; la dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila [4]; estu bonvena, Hasta, kaj diru, kun kia komisio vi venas [5]; koncerne la komisioj, mi ĉiam plej bone plenumas ilin [6]; mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi [7]; mi parolis en komisio (komisiite) de mia registaro; multaj amikoj petas min sendi al ili en komision grandan nombron da librojZ (kun komisio vendi ilin, t.e. kredite).
VD:prokuro
Rim.: La aga senco estas malofta kaj la nuanco inter la aktiva aŭ pasiva subsencoj influas ĉefe la manieron interpreti eventualan posedan adjektivon aŭ suplementon, nome determini, ĉu ĝi montras al la komisiito aŭ al la komisiinto.
2.
VdE (arkaismo) Komisiono: en la monaĥejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto [8]; la amerika havena komisio ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon FK .
beloruse:
1. даручэньне
ĉeĥe:
komise, pověření, přikázání, příkaz, zmocnění
ĉine:
1. 任务 [rènwu], 使命 [shǐmìng]
france:
1. commission (charge reçue), charge (qui a été confiée), tâche (qui a été confiée)
germane:
1. Auftrag, Bestellung
hispane:
comité 1. encargo
japane:
委託 [いたく], 委任 [いにん]
kekĉie:
ab̕en
nederlande:
1. opdracht, boodschap 2. commissie (arch.)
pole:
komis, zlecenie
rumane:
comision, misiune
ruse:
1. поручение
slovake:
poverenie, príkaz
ukraine:
доручення

komisie de, komisiite de

(prepoziciaĵo)
Laŭ komisio de: salutu lin komisie de mi; li, komisie de la aŭstra-hungara imperiestrino Maria Tereza, kreis pentraĵojn de vidaĵoj de Vieno [9]; ĉu oni torturas ilin komisie de diktatoro aŭ de demokrato, la suferoj estas la samaj [10]; komisie de UEA, li kontaktis d-ron Uchida [11]. VD:nome de.
9. E. Georgiev: Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj, Monato, 2007:11, p. 19
10. S. Maul: Morala degenero, Monato, 2004/07, p. 9
11. R. Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
france:
sur commission de, au nom de, de la part de
germane:
im Auftrag von
hispane:
por encargo de, en nombre de, de parte de
japane:
~の委託を受けて [のいたくをうけて]
nederlande:
in opdracht van
pole:
na zlecenie, w imieniu
rumane:
la comanda, în numele
ruse:
по поручению

komisianto

1.
Tiu, kiu komisias: ja ŝatata de siaj komisiantoj riĉuloj, li ĉiam devis lukti por la propra vivtenado [12].
2.
EKON Tiu, kiu komisias komisiiston2 fari transakciojn en lia nomo: makleristo […] agas en la nomo de komisianto, mem havante nenian financan riskon [13].
france:
commettant
hispane:
mandante
nederlande:
1. boodschapper 2. commissionair, tussenpersoon
pole:
zleceniodawca, mocodawca
rumane:
client, principal
ruse:
2. комитент, доверитель
ukraine:
поручитель

komisiiĝi

(ntr)
Ricevi komision de iu kaj ekagi por ĝin plenumi, taskiĝi, ŝarĝiĝi: en 1985 ... li komisiiĝis de UEA prepari la duan rezolucion de Unesko pri Esperanto [14].
14. Z. Tiŝljar: Tibor Sekelj: elstara esperantisto..., Esperanto, 2008-2012

komisiisto

1.
Tiu, kies metio estas plenumi la komisiojn de aliaj personoj: strata komisiisto; komisiisto por la transporto de la pakaĵoj, varoj; vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisiisto pri administracio, aŭskulto kaj trompkontraŭstaro [15].
2.
EKON Persono, kiu profesie faras transakciojn en la nomo kaj je la konto de alia persono, kaj por tio ricevas de li komisipagon. SIN:makleristo
beloruse:
камісіянэр, пасярэднік
ĉeĥe:
komisionář, mandatář, obchodník pověřovaný k prodeji, obstaravatel, pověřenec
ĉine:
受委托人 [shòuwěituōrén], 物資供應所 [wùzīgōngyìngsuǒ]
france:
1. commissionnaire (personne qui exécute les commissions), commis (personne qui exécute les commissions), coursier 2. commissionnaire (commerce)
germane:
Beauftragter
hispane:
recadero, apoderado, encomendero 2. comisionista (comercial)
japane:
代理業者 [だいりぎょうしゃ], 取次業者 [とりつぎぎょうしゃ]
nederlande:
1. tussenpersoon 2. commissionair
pole:
komisant, przedstawiciel
rumane:
comisionar, agent comisionar
ruse:
комиссионер, доверенное лицо, посредник
slovake:
komisionár
ukraine:
комісіонер, аґент, посередник, розсильний (ім.)

komisiito

Iu komisiita: venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston [16]; la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj ĉe UN anoncis, ke fine de 2014 mondskale ĉirkaŭ 60 milionoj estis elpelitaj el sia hejmo pro milito aŭ persekutado [17].
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 16:12
17. Isikawa Takasi: Statistikoj pensigaj, Monato, 2015/10, p. 15
ĉeĥe:
komisař, pověřenec, pořadatel
france:
personne commise, commis (personne qu'on a chargé de commission), préposé (personne qu'on a chargé de commission), chargé de mission, commissaire
hispane:
comisionado
japane:
委員 [いいん], 代理人 [だいりにん]
nederlande:
afgevaardigde
pole:
deputowany (członek komisji)
rumane:
membru al comitetului
ruse:
доверенное лицо
slovake:
poverenec, povereník
ukraine:
мандатарій, уповноважений, довірений (у знач. ім.), посланець

komisiitaro

[18](arkaismo) Komisiono: li aliris Parizon (iris al Parizo), por fari ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn [19]; Max Weber […] estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skiza[d]o de la Konstitucio de Weimar [20].
18. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, komisio 2
19. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 2
20. Vikipedio, Max Weber
beloruse:
камісія, камітэт
ĉeĥe:
řešitelský tým
ĉine:
委员会 [wěiyuánhuì], 調解委員會 [tiáojiěwěiyuánhuì]
france:
commission (groupe de personnes commises)
germane:
Ausschuss
hispane:
comisión (grupo de personas en comisión)
japane:
委員会 [いいんかい]
nederlande:
commissie
pole:
komisja, komitet
rumane:
comitet, comisie
ruse:
комитет, комиссия
slovake:
zbor povereníkov

komisiulo

(arkaismo) Komisiito: antaŭ tia pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni, kaj ŝi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo [21]; Béla Kun en 1913 […] aperis en kongreso kiel komisiulo [22].
beloruse:
камісіянэр, пасярэднік
ĉeĥe:
pověřenec
ĉine:
受委托人 [shòuwěituōrén], 物資供應所 [wùzīgōngyìngsuǒ]
germane:
Beauftragter
hispane:
representante
japane:
代理人 [だいりにん]
nederlande:
afgevaardigde (arch.)
pole:
delegat (członek komisji)
rumane:
membru al comitetului
ruse:
комиссионер, доверенное лицо, посредник
slovake:
poverenec, povereník
ukraine:
посередник

komisipago

EKONKrED
Pago por rekompenci la faron de komisiisto 2.
ĉine:
佣金 [yòngjīn], 回扣 [huíkòu]
france:
commission (pourcentage d'un intermédiaire)
germane:
Kommission, Kommissionsgebühr, Provision
hispane:
comisión
japane:
委託手数料 [いたくてすうりょう], 口銭 [こうせん], コミッション
nederlande:
commissieloon
pole:
komisja
rumane:
comitet, comision
ruse:
комиссионные

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~pago: Mankas dua fontindiko.
~pago: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.