klik/o

kliko

1.
POL Eta grupaĉo de homoj, kiuj intrigas por malhelpi al aliaj kaj, ofte, bruas pri si por altiri ĉies atenton: regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj [1]; serboj […] ne plu fidis al propagando kaj vanaj promesoj de Miloseviĉ kaj de lia kliko [2]; militaj konfliktoj, interna malstabileco, anarkio aŭ pro regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj [3]; britoj ne plu toleros regadon de riĉa, aroganta, indiferenta politika kliko en Londono [4]. SIN:koterioVD:kamarilo, klano
2.
MAT[5] (de grafeo) Kompleta subgrafeo de ĝi.
Rim.: Kliko estas ankaŭ intermetilo de dentrado.
1. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
2. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/11, p. 3
3. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
4. Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, klikproblemo
angle:
1. clique, coterie, set 2. clique
beloruse:
1. кліка, хаўрус
ĉeĥe:
západka, zástrčka
ĉine:
小集团 [xiǎojítuán], 閥 [fá], 朋党 [péngdǎng], 宗派 [zōngpài], 帮派 [bāngpài], 私党 [sīdǎng]
france:
1. clique, coterie 2. clique (d'un graphe)
germane:
1. Klüngel 2. Clique, Sippe
japane:
歯止め [はどめ], 爪 [つめ], 徒党 [ととう], 一味 [ひとあじ], 派閥 [はばつ]
nederlande:
1. troep, bende
pole:
1. klika 2. klika (grafu)
ruse:
1. клика 2. клика
slovake:
západka, zástrčka, závora
ukraine:
стопор, собачка, засувка, заскочка, кліка

administraj notoj