*rab/i PV

*rabi

(tr)
1.
Perforte forpreni tion, kio apartenas al alia: [ili] rabis ĉion, kio estis en la domoj [1]; ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis [2]; la militistoj rabis ĉiu por si [3]; li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis [4]; la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron [5]; (figure) vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto [6]; la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj [7]; (figure) malĝojo al li rabas la feliĉon [8]; kiu rabi eliras, ofte nuda revenas PrV . VD:kapti, forŝiri, ŝteli
2.
(evitinde) Prirabi, senhavigi: mi hontas vin rabi, mia anĝelo, mi scias, ke vi havas apenaŭ sufiĉe por vi [9]; bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ĉiujn, kiujn ili renkontas [10].
angle:
rob
beloruse:
рабаваць
ĉeĥe:
drancovat, loupit, olupovat, rabovat
france:
ravir, voler (dérober)
germane:
1. rauben 2. berauben
hispane:
atracar, robar
hungare:
rabol
japane:
奪う [うばう], 奪い取る [うばいとる], 強奪する [ごうだつする], 取り上げる [とりあげる]
katalune:
robar, furtar, prendre dis~i: saquejar, desfalcar.
nederlande:
roven, plunderen
pole:
rabować, grabić, grasować, łupić
portugale:
roubar
ruse:
грабить, ограбить
slovake:
lúpiť, plieniť, rabovať
svede:
röva, plundra, råna
taje:
1. ปล้น
tibete:
རྐུ་མ་བརྐུས་
ukraine:
грабувати, розкрадати, викрадати, забирати, відбирати (силою), займатися розбоєм

rabaĵo

Io akirita per rabado: vespere li dividos rabaĵon [11]; la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris [12]; korsaro alvenis por forpreni lian rabaĵon [13]; ili foriris kun rabaĵoj, lasante la garantiulojn [14]; la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon [15]; (figure) la varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas [16]. VD:akiro, kaptaĵo, predo
beloruse:
нарабаванае
france:
butin
germane:
Raubgut, Geraubtes
hispane:
botín
hungare:
rablott holmi
japane:
強奪品 [ごうだつしな], 略奪品 [りゃくだつひん], 獲物 [えもの]
katalune:
furt
nederlande:
buit
pole:
łup, zdobycz
portugale:
presa, pilhagem, rapina
ruse:
награбленное
svede:
byte
ukraine:
награбоване (у знач. ім.), награбоване майно, награбовані речі

rabejo

Loko loĝata de rabistoj: ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj [17].
beloruse:
прытон грабежнікаў
ĉeĥe:
peleš lupičů
france:
repaire (de brigands)
germane:
Räuberhöhle
hispane:
ladronera, guarida
hungare:
rablóbarlang
japane:
盗賊の巣窟 [とうぞくのすいわや]
katalune:
lloriguera, lladronera, amagatall
nederlande:
rovershol
pole:
żerowisko
portugale:
covil
ruse:
разбойничий притон, логово разбойников
slovake:
pelech lupičov
svede:
rövarhåla
ukraine:
розбійницьке гніздо

rabisto

Homo, kiu kutime rabas kaj vivas el rabado: li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin [18]; ŝi embuskas kiel rabisto, kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn [19]; malriĉulo rabiston ne timas PrV . VD:bandito, pirato.
beloruse:
рабаўнік, грабежнік
ĉeĥe:
loupežník, lupič, raubíř
france:
brigand
germane:
Räuber
hispane:
atracador, ladrón, ratero
hungare:
rabló
japane:
強盗 [ごうとう], 盗賊 [とうぞく]
katalune:
lladre
nederlande:
rover
pole:
zbój, grasant, grabieżca
portugale:
salteador, bandido, rapinante, ladrão
ruse:
грабитель, разбойник
slovake:
lúpežník, zbojník
svede:
rövare, rånare
tibete:
ཇག་པ་
ukraine:
грабіжник, розбійник

disrabi

(tr)
1.
Rabi plurope por dividi inter si rabaĵon: Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron [20]; (figure) disrabi la ŝtatajn financojn PV .
2.
Detrui, malplenigi, damaĝi iun lokon (urbon, loĝejon ktp) dum rabado: Tre interesa kaj neevitebla vizito al la Reĝa Observatorio de San Fernando, unu el la malmultaj historiaj konstruaĵoj, kiu ne estis disrabita de la napoleona armeo [21].
angle:
to ransack, to plunder, to pillage, to loot
beloruse:
разрабаваць, раскрасьці
germane:
ausrauben
japane:
略奪する [りゃくだつする], 荒らす [あらす], 奪って山分けする [うばってやまわけする]
pole:
rozkraść
ruse:
разграбить, разграблять
ukraine:
розграбовувати, розкрадати

forrabi

(tr)
Forpreni, kiel rabaĵon: iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro [22]; (figure) forrabi la justecon de senhavuloj [23]; infano, kies patrinon forrabis la morto [24]; (figure) Al mi la sort' // Forrabis mian luman stelon [25].
angle:
to abduct, to kidnap
beloruse:
забіраць (праз рабунак)
germane:
rauben
japane:
奪い去る [うばいさる], 取り上げる [とりあげる]
pole:
ograbić, zagrabić
ruse:
отнять, отннимать, похищать, похитить
ukraine:
викрадати

prirabi

(tr)
Rabe senposedigi iun je io: tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita [26]; [ili] prirabas la draŝejojn [27]; ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo [28]; prirabas lin ĉiuj pasantoj [29]; li prirabis bankon [30]; la germanaj okupaciantoj prirabis la instituton kaj la bibliotekon en Vilno [31].
beloruse:
абрабаваць
ĉeĥe:
vyloupit
france:
détrousser, piller
germane:
berauben
hispane:
robar, hurtar, saltear (robar)
hungare:
kirabol
japane:
強奪する [ごうだつする], 略奪する [りゃくだつする], はぎ取る [はぎとる]
katalune:
robar
nederlande:
beroven
pole:
obrabować, splądrować, ogołocić
portugale:
saltear, pilhar, espoliar
ruse:
ограбить
slovake:
olúpiť, orabovať
svede:
råna
ukraine:
пограбувати, ограбувати

temporaba

Kiu postulas multan tempon: redaktado de bulteno, kaj de ĉia ajn revueto estas interesa kaj kreiva laboro, tamen temporaba [32]; temporaba preparado de materialo por la presejo [33]; partopreni temporabajn kaj malfruktodonajn labor-elektadojn [34].
beloruse:
які патрабуе зашмат часу
ĉeĥe:
okrádající o čas (adj.)
france:
qui prend du temps, sans fin (très long)
germane:
zeitraubend
hispane:
que ocupa mucho tiempo, interminable
japane:
時間を食う [じかんをくう]
pole:
czasochłonny
slovake:
uberajúci čas, zdĺhavý
ukraine:
який забирає багато часу

administraj notoj

dis~i: Mankas verkindiko en fonto.