delikt/o PV

delikto

JUR Ago laŭleĝe punebla: trafikodelikto [1]; ŝtatlimaj deliktoj [2]; eksa kanceliero Kohl, kiu vundis leĝojn kaj do kulpas pri delikto […], ne vidas sin kiel kulpulon sed kulpigas ĵurnalistojn [3]; multobliĝas ekonomiaj deliktoj, dum mankas juraj povoj por ilin bridi [4]; Trojanov estis arestita pro delikto kontraŭ la regularo pri internaciaj flugoj, sed post du semajnoj da enketoj liberigita [5]; [ili] eble liberigos personon, kiu redeliktos [6]; evitis karceron pro neleĝa atribuo de grandaj publikaj laboroj nur danke al la preskripto de la delikto [7]; mia okupo estas […] akompani la kondamnitojn al skurĝado aŭ al pendumo kaj voĉe deklari iliajn deliktojn [8]. SIN:krimo
1. Karlo Juhász: Sonĝante pri gulaŝo, Monato, 2007/07, p. 20
2. last: Post kraŝo leviĝas esperoj, Monato, 2006/01, p. 8
3. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/03, p. 3
4. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
5. last/pg: Post kraŝo leviĝas esperoj, Monato, 2006/01, p. 8
6. Ivo Durwael: Pri kulpo de kulpigisto, Monato, 2012/06, p. 17
7. Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, Monato, 2011/11, p. 8
8. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
angle:
misdemeanor (usone), misdemeanour (brite)
beloruse:
правапарушэньне, дэлікт
ĉine:
违法行为 [wéifǎxíngwéi]
france:
délit
germane:
Delikt, Verfehlung trafiko~o: Verkehrsdelikt.
hebree:
פֶּשַׁע
hispane:
delito
hungare:
vétség, szabálysértés, kihágás
japane:
違反 [いへん], 違犯 [いはん], 軽犯罪 [けいはんざい]
katalune:
delicte, falta
nederlande:
overtreding, delict trafiko~o: verkeersovertreding.
perse:
جنحه
pole:
przewinienie, wykroczenie, występek
portugale:
delito, crime (leve, mas punível)
ruse:
проступок, правонарушение
ukraine:
проступок, правопорушення

delikti

(ntr)
JUR Fari delikton: la kaŭna entrepreno akuzas la artistojn, ke ili deliktis kontraŭ fasko da leĝoj [9].
9. Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, Monato, 2003/01, p. 30
beloruse:
зьдзяйсьняць правапарушэньне
nederlande:
een misdrijf plegen

deliktulo

Tiu, kiu estas kulpigata pro delikto: junaj deliktuloj plej ofte uzas batilojn, ferstangojn aŭ tranĉilojn [10]; malgranda deliktulo, kies pli persista misfaro estas troa drinkado [11]; enprizonigado de la deliktuloj ne forigos la ŝtelkopiadon [12]. SIN:krimulo
10. Garvan Makaj': Batila batalo, Monato, 2007/12, p. 15
11. Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, Monato, 2009/04, p. 20
12. Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado, Monato, 2006/06, p. 13
beloruse:
правапарушальнік
germane:
Delinquent
hebree:
עבריין
japane:
違反者 [いはんしゃ], 違犯者 [いはんしゃ], 軽犯罪者 [けいはんざいしゃ]
nederlande:
delinquent
ukraine:
правопорушник

administraj notoj