* -at/

-at  

GRA Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkluzivas senĉesajn kaj ripetiĝantajn aferojn: oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo PrV ; batanto povas argumenti, batato devas silenti PrV ; bono posedata ne estas ŝatata PrV ; eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata PrV ; en ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de „aĵ“ povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple „ŝmirantaĵo“ kaj „ŝmirataĵo“ [sed ni ne] devas senbezone […] uzi ekzemple la longajn formojn „estantaĵo“, „kreskantaĵo“, aŭ „sendataĵo“, „kraĉataĵo“ [1].
ide:
-at

atismo  

(komune)
ESPGRA Tempismo: en 1989 la Akademio denove rezoluciis por la itismo kaj kontraŭ la atismo [2]; kiam la atismo ekirigis la fantomon de la reformemo, ĝi apenaŭ suspektis kiajn konsekvencojn tiu misaĵo provokos [3].
Rim.: Por distingi du kontraŭajn sencojn de la sama prepozicio „de“, nome la aganton disde la objekton, Marcel Leereveld proponas la uzon de „ate de“ en la senco fare de: la murdo ate de la policano (= la policano murdas iun) [4]. Vd ankaŭ -ant-.

administraj notoj