*efik/i PV

*efiki

(x)
Havi efektivan rezulton: la ripozo bone efikis al li, sur lin; se la jodo malbone efikas ĉe vi, ni uzos alian medikamenton; iri al la cezaro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion QuV ; la organizado [de ĉi renkontiĝo] fine de junio efikas, ke tuta somerferio por la organizantoj estas poste libera [1]; pli efikas riproĉo ĉe saĝulo ol cent batoj ĉe malsaĝulo [2]; petego de justulo multe efikas per sia energio [3]; testamento […] neniam efikas, dum vivas la testamentinto [4]; ŝi […] forportis lin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon, neniel efikis liaj krioj [5]; la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia [6]; mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas [7]; [ŝia] rigardo […] efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj [8]; la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo [9]. VD:efekti, impresi, influi, kaŭzi, naski2, rezultigi
Rim.: ‚Plena Vortaro‘ kaj ‚Plena Ilustrita Vortaro‘ priskribas la verbon „efiki“ kiel netransitivan. Ekzemploj de transitiva uzo tamen troveblas ĉe diversaj aŭtoroj, konkurence aŭ kombine kun konstruoj per ‚sur‘ aŭ ‚ĉe‘. [ĵv]
angle:
effect
beloruse:
уплываць, узьдзейнічаць, мець эфэкт
ĉeĥe:
být účinný, mít účinek, působit, účinkovat
ĉine:
生效 [shēngxiào], 有効 [yǒuxiào]
france:
agir (produire un effet), exercer une action, opérer (produire un effet), produire un effet
germane:
wirken, einwirken
hispane:
producir efecto, actuar (producir un efecto), ser eficaz, ser efectivo, -a, hacer efecto
hungare:
hat (vmire, vkire)
japane:
効果をあげる [こうかをあげる], 効能がある [こうのうがある], 効力がある [こうりょくがある], 作用する [さようする]
katalune:
tenir efecte
nederlande:
werken (effect hebben), effect hebben
pole:
skutkować, dawać efekt, dawać wynik, dawać rezultat
portugale:
ser eficaz, produzir efeito, agir, atuar
ruse:
воздействовать, повлиять, иметь эффект
slovake:
mať účinok, zapôsobiť
svede:
verka, ha verkan
ukraine:
діяти, подіяти, впливати, давати ефект

efika

Efikanta: la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon [10]; ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika [11]; [li] donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke ŝi mortis [12]; li trovis tre efikan metodon akceli la laboron [13]; simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn [14]; la pastraj preĝoj […] ne ĉiam estis efikaj [15]; plej efikaj banlokoj por la bona humoro [16]; impresa kaj efika stilo [17]; hako post hako estas la plej efika atako PrV ; pli efike ol bato pelas malsato PrV . VD:agema, drasta, energia, forta1ANT:vana
angle:
effective (producing results)
beloruse:
дзейсны, эфэктыўны
ĉeĥe:
efektní, působivý, výkonný, účinný
ĉine:
奏效 [zòuxiào], 灵 [líng], 发生作用 [fāshēngzuòyòng], 运作 [yùnzuò], 起作用 [qǐzuòyòng], 有成效 [yǒuchéngxiào]
france:
actif (efficace), efficace, opérant
germane:
wirksam, effektiv
hebree:
יָעִיל
hispane:
eficaz
hungare:
hatásos
japane:
効果のある [こうかのある], 効き目のある [ききめのある], 有効な [ゆうこうな]
katalune:
eficaç, efectiu
nederlande:
doeltreffend, effectief
pole:
skuteczny, efektywny, skuteczny, sprawny, dający efekt, dający wynik, dający rezultat
ruse:
действенный, эффективный
slovake:
účinný
svede:
effektiv
ukraine:
дійовий, дієвий, ефективний, результативний

efiko

Ago de tio, kio efikas, efika povo aŭ la rezulto de tiu ago: vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo [18]; la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe, tian efikon havis la ŝmiraĵo [19]; la sorĉa spegulo […] havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, fariĝis malgranda kaj malbela [20]; ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason [21]; la potencaj rimedoj havis nenian efikon [22]; tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj [23]; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej gravaPrV ; sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta PrV ; lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon PrV . VD:efekto.
beloruse:
узьдзеяньне, эфэкт
ĉeĥe:
efekt, působení, účinek
ĉine:
作用 [zuòyòng], 成效 [chéngxiào], 績效 [jīxiào], 效应 [xiàoyìng], 效 [xiào]
france:
action (effet), effet (action)
germane:
Wirkung, Effekt
hebree:
השפעה
hispane:
efecto
hungare:
hatás, effektus
japane:
効能 [こうのう], 効果 [こうか], ききめ
katalune:
efecte
nederlande:
effect, werking
pole:
efekt, skutek, sprawność, efektywność
ruse:
действие, воздействие, эффект
slovake:
účinnosť, účinok
ukraine:
дія, вплив, наслідок, результат, ефект

efikeco

Kvalito de io efika: ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon FK ; [ili] ne tro fidas je la efikeco de la sistemo [24]; sekureco kaj efikeco estas buĉitaj sur la altaro de profitoj [25].
24. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
25. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
beloruse:
дзейснасьць, эфэктыўнасьць
ĉeĥe:
efektivnost, působnost, výkonnost, účinnost
ĉine:
灵验 [língyàn], 功效 [gōngxiào]
france:
efficacité, force (efficacité)
germane:
Wirksamkeit, Effektivität
hebree:
יְעִילוּת
hispane:
eficacia
japane:
効率 [こうりつ]
katalune:
eficàcia
nederlande:
werking, effect
pole:
efektywność, skuteczność, sprawność
ruse:
эффективность
slovake:
efektívnosť, účinnosť
svede:
effektivitet
ukraine:
ефективність, дієвість

kromefiko, flankefiko

SCI Ne celita aŭ malĉefa efiko de agado, de rimedo, kuracilo, operacio: neniu scias, kiuj estas la kromefikoj [26]; grandaj akvobaraĵoj por funkciigi hidroelektrajn centralojn estas malŝatataj de mediprotektantoj pro siaj kromefikoj [27]; se la nova kemiaĵo […] ne havas probablajn malbonajn flankefikojn, eble estos permesite ĝin vendi [28]. VD:epifenomeno, postefiko
26. Monato, Espero, 2003
27. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
28. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
пабочнае ўзьдзеяньне, пабочны эфэкт
ĉeĥe:
vedlejší účinek
ĉine:
副作用 [fùzuòyòng], 不良反应 [bùliángfǎnyìng], 边际效益 [biānjìxiàoyì]
france:
effet de bord (effet secondaire), effet secondaire
germane:
Nebenwirkung, Seiteneffekt
hispane:
efecto colateral
japane:
副作用 [ふくさよう]
slovake:
vedľajší účinok
ukraine:
побічний ефект, побічна дія

postefiko

SCI Efiko, ofte nedezirata, kiu manifestiĝas post la unua, celata efiko: trinku tion, ĝi forigos la postefikon de la gaso [29]; ni lernas ĉiutage pli bone kompreni ĝiajn leĝojn kaj ekkoni la pli proksimajn kaj pli forajn postefikojn de niaj intervenoj en la kutiman iradon de la naturo [30]; la informkampanjo donis postefikon per pliaj artikolo kaj televida programo [31]. VD:kromefiko, sekvo, sekvaĵo, postsekvo.
Rim.: Ĉi tiu vorto ne aperas en PIV-oj.
ĉine:
后劲 [hòujìn], 直接結果 [zhíjiējiéguǒ]
france:
effet secondaire
germane:
Nachwirkung
hispane:
efecto secundario
pole:
skutek uboczny

senefika

Tia, ke ĝi ne efikas: ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj [32]; konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon [33]; mi helpis lin laŭ mia eblo, ne per rezonado, ĉar ĝi estas ordinare senefika – sed per fakto: mi liveris pruvon [34]; longa kaj senefika interkonsilo [35].
angle:
ineffective
beloruse:
неэфэктыўны, нядзейсны
france:
inefficace, inopérant, vain
germane:
wirkungslose
hispane:
ineficaz
japane:
効果のない [こうかのない], 効力のない [こうりょくのない]
ukraine:
марний, безрезультатний

placebefiko, placeba efiko

MED Psikologia bonfartiga efiko konstatebla en placeboj kaj en ĉiuj kuraciloj kaj kuracadoj: la medicino de la pasinteco […] preskaŭ tute baziĝis sur la placeboefiko [36]; ĉu la klinikaj homeopatiaj efikoj estas placebaj efikoj [37]?
36. Tatoeba: Frazo nº1278421, [vidita en 2011]
37. -: La Uzado de Meta Analizo..., [vidita en 2011]
beloruse:
эфэкт пляцэба
france:
effet placebo
germane:
Placeboeffekt

efika kaŭzo

FIL Kaŭzo, kiu fakte efikas (kontraste al la cela kaŭzo).
france:
cause efficiente
germane:
Bewegungsursache, Wirkursache
hungare:
hatóok, causa efficiens
latine:
causa efficiens
nederlande:
aanleiding

administraj notoj

~a kaŭzo: Mankas dua fontindiko.
~a kaŭzo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.