*kaz/o

*kazo

1.
LINGRA En multaj lingvoj, ĉiu el la diversaj vortformoj, kiujn alprenas nomoj laŭ sia rolo gramatika: en Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj [1]; la ĉeĥa kiel fleksia lingvo uzas 7 deklinaciajn kazojn: 1. nominativo (žena virino) 2. genitivo (ženy de virino) 3. dativo (ženě al virino) 4. akuzativo (ženu virinon) 5. vokativo (ženo! virino!) 6. lokativo (ženě pri virino) 7. instrumentalo (ženou per virino) [2]. TUT:deklinacio
Rim.: Pli ĝuste estus diri ke kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ ian „dativon“, sed esprimas ilin diverse. Sed tiuj nuancoj estas iom tro fakaj por ReVo kaj povus konfuzi la leganton, tial mi preferas lasi ilin en rimarkigo. [Sergio Pokrovskij]
2.
Okazo2: en tiu kazo mi prenas pluvombrelon; la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon; min ĉiuj tre estimas, ĉar mi en ĉiuj kazoj perfekte min esprimas [3]; oni sukcesis iom post iom malaltigi la nombron de la kazoj [de malsaniĝo] ĝis inter 0 kaj 0,04 por ĉiu milo da novnaskitoj [4]; la utiligo de Interreto helpas malpliigi kazojn de depresio [5].
3.
Unu el pluraj interekskluzivaj alternativo2j: hezitemaj politikistoj frontas nun la malplaĉan elekton: diserigi la eŭroareon, kun la risko ĵeti la regionon en krizon, aŭ favori pli fortan unuiĝon, ‐ en ambaŭ kazoj la elekto estas tikla [6]; en la unua kazo li estus fariĝinta senpotenca kiel ĉiuj tie kaj nenion plu povus deziri ‐ en la alia kazo ĉiuj deziroj je potenco kaj grandeco en li estus estingitaj [7].
4.
Afero2.b: en unu kazo (t.e. okazo), juĝisto ekzamenis 60 kazojn (t.e. aferojn) dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili [8]; la enmigrintoj atendas, ĝis ili ricevas restadpermeson aŭ devas forlasi la landon […] kelkaj devas longe atendi, ĝis ilia kazo estas klarigita [9].
Rim.: Nur la lingvoscienca senco kazo1 estas fundamenta. [Sergio Pokrovskij]
1. Zamenhof: Plena gramatiko de esperanto, La regulo 2ª.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Vikipedio, Ĉeĥa lingvo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Epigramo
4. Monato, Alberto García Fumero: Denaskaj aidoso kaj sifiliso neniigitaj, 2015
5. Monato, Paulo Sérgio Viana: Retumado rejunigas, 2014
6. Monato, Lenio Marobin: Ekonomia fato, 2013
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
8. Monato, Batante tamburon por homaj rajtoj
9. Monato, Walter Klag: Preĝejo rifuĝejo, 2013
afrikanse:
geval
albane:
rasti
amhare:
ጉዳይ
angle:
case
arabe:
حالة
armene:
գործ
azerbajĝane:
hal
beloruse:
выпадак 1. склон
bengale:
কেস
birme:
အမှု
bosne:
slučaju
bretone:
1. troad (yezhon.) 2. degouezh (tro), plegenn, tro (degouezh)
ĉeĥe:
mluvnický pád 1. pád 2. případ
ĉine:
1. 名詞有四個格 [míngcíyǒusìgègé], 名詞的格 [míngcídegé], 詞尾變化 [cíwěibiànhuà] 4. 案件 [ànjiàn], 案例 [ànlì], 例 [lì]
dane:
tilfælde
estone:
puhul
eŭske:
kasu
filipine:
kaso
france:
1. cas (de déclinaison) 2. cas (occasion), circonstance (occasion), événement (occasion), situation (occasion)
galege:
caso
germane:
Fall 1. Fall, *Kasus
guĝarate:
કેસ
haitie:
ka
hinde:
मामले
hispane:
caso
hungare:
1. eset(nyelvtani) 2. alkalom (eset), eset
igbe:
ikpe
irlande:
cás
islande:
mál
japane:
ケース
jave:
cilik
jide:
פאַל
jorube:
nla
kanare:
ಸಂದರ್ಭದಲ್ಲಿ
kartvele:
საქმე
kazaĥe:
оқиға
kimre:
achos
kirgize:
окуя
kmere:
ករណី
koree:
경우
korsike:
casu
kose:
ityala
kroate:
slučaj
kurde:
doz
latine:
ita
laŭe:
ກໍລະນີ
litove:
atveju
makedone:
случај
malagase:
tranga
malaje:
kes
malajalame:
കേസ്
malte:
każ
maorie:
take
marate:
केस
monge:
cov ntaub ntawv
mongole:
хэрэг
nederlande:
1. naamval 2. geval
njanĝe:
zinalili
okcidentfrise:
rjochtsaak
panĝabe:
ਕੇਸ ਦੀ
paŝtue:
قضيه
pole:
przypadek
portugale:
1. caso
ruande:
urubanza
rumane:
caz
ruse:
1. *падеж 2. случай
samoe:
tulaga
sinde:
صورت
sinhale:
නඩුව
skotgaele:
cùis
slovake:
prípad, pád
slovene:
primer
ŝone:
mhosva
sote:
joalo
sunde:
perkara
svahile:
kesi
taĝike:
мавриди
taje:
กรณี
tamile:
வழக்கு
tatare:
очрак
telugue:
కేసు
turke:
1. hali
ukraine:
справа
urdue:
کیس
uzbeke:
hodisa
vjetname:
khi
zulue:
icala

kazaro

GRA Deklinacio: la deklinacio kutime rilatas nur al la kazaro en unu nombro, sekve ni parolas pri deklinacio en la singularo kaj pri deklinacio en la pluralo [10].
angle:
declension
beloruse:
скланеньне, сыстэма склонаў
ĉeĥe:
skloňování
ĉine:
名詞有四個格 [míngcíyǒusìgègé], 名詞的格 [míngcídegé], 詞尾變化 [cíwěibiànhuà], 形式变化 [xíngshìbiànhuà]
germane:
Deklination, Beugung
hungare:
névragozás, esetrendszer
nederlande:
verbuiging
pole:
odmiana przez przypadki, deklinacja
portugale:
declinação
rumane:
declinație
ruse:
система падежей
slovake:
skloňovanie

neniokaze, neniukaze, neniakaze

En neniu kazo: tiu belega vojo, la vitroĉambroj, lampoj, neniokaze povas esti publika posedaĵo [11]; de la inĝenieroj neniukaze iu irus sur la tabulo, ĉar tio postulis kuraĝon [12]; Israelo ricevas grandan parton de sia akvokvanto el la montoj de okcidenta Jordanio kaj pro tio neniakaze volas redoni tiujn regionojn al Sirio [13]; ni neniokaze rompos la pacon, ni eĉ garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikiĝu [14]; kvakero […] neniokaze rajtas mortigi [15]. SIN:neniuokaze
beloruse:
ні ў якім выпадку, ніяк, ніколі
ĉine:
严禁 [yánjìn], 决不 [juébù], 並不 [bìngbù], 毫不 [háobù]
germane:
keinesfalls

celkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta celon aŭ direkton: en la Esperanta frazo „ni veturas Parizon“, „Parizon“ funkcias kiel celkazo.
beloruse:
склон мэты, давальны склон
germane:
richtungsanzeigender Fall
hungare:
irányhatározó-eset>, célhatározó-eset
nederlande:
accusatief
pole:
biernik, przypadek celu
rumane:
acuzativ
ruse:
направительный падеж

lokkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta lokon aŭ tempon: en Esperanto la adverbaj formoj kiel „hejme“, „eksterlande“, „ĉi-sabate“ ktp povas funkcii simile al lokkazo; konfuziĝis la signifoj de la praa ablativo (t.e. de la deira kazo = de, el), de la instrumenta kazo (= per) kaj de lokkazo (= en) [16].
angle:
locative case
beloruse:
месны склон
germane:
ortsanzeigender Fall
hungare:
helyhatározó-eset, ablativus
nederlande:
locatief
pole:
miejscownik, przypadek miejsca
portugale:
locativo
rumane:
locativă
ruse:
местный падеж
turke:
de hali

posedkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta apartenon.
angle:
possessive case
beloruse:
прыналежны склон
ĉine:
所有格 [suǒyǒugé]
germane:
besitzanzeigender Fall, possessiver Fall
hungare:
birtokos eset
nederlande:
possessief
portugale:
possessivo
ruse:
притяжательный падеж

vokkazo

GRA Vokativo: vokativo, aŭ vokkazo, estas unu el deklinaciaj kazoj, uzata por indiki kaj atentigi la personon, al kiu parolo estas adresata [17].
beloruse:
клічны склон
bretone:
vokativ, tro-c'helver
france:
vocatif
germane:
Vokativ
greke:
κλητική πτώση
hebree:
יחסת הקריאה
hispane:
vocativo
hungare:
megszólítóeset, vocativus
nederlande:
vocatief
pole:
wołacz
portugale:
vocativo
rumane:
vocativ
ruse:
звательный падеж

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
cel~o: Mankas fontindiko.
cel~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lok~o: Mankas dua fontindiko.
posed~o: Mankas fontindiko.
posed~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vok~o: Mankas dua fontindiko.